Sankta Bonifaco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la anglosaksa kristana sanktulo Bonifaco. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Bonifaco.
Sankta Bonifaco
ĉefepiskopo de Germanio
Cornelis Bloemaert - S. Bonifacius.jpg
Persona informo
Devena nomo WinfridWinfryth
Naskiĝo ĉ. 672
en Crediton
Morto 5-an de junio 754 (0754-06-05)
en Dokkum
Lingvokapablo latina lingvo [#]
Familio
Gefratoj Wuna of Wessex [#]
Sanktuleco
Sanktulo, apostolo de Germanio
Festotago 5-a de junio
Atributoj kverko kaj hakilo, vulpo, korvo, libro kaj glavo
Patroneco Germanio, bierfaristoj
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg
Bapto kaj morto de Sankta Bonifaco

Bonifaco (n. ĉ. 672, m. la 5-an de junio 754) estis anglosaksa sanktulo kaj la patronsanktulo de Germanio. Li estas ofte nomata la apostolo de Germanio.

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Origine li nomiĝis Winfrid aŭ Winfryth, kaj naskiĝis ĉe Crediton, Devon, Anglio. Li devenis de riĉa familio kaj estis kontraŭ la volo de sia patro ke li iĝis benediktana monaĥo. Li studis en monaĥejo proksima al Exeter kaj poste ĉe la abatejo de Nursling, apud Southampton, kie Winbert estis la abato. Winfrid instruis tie, kaj verkis la unuan latinan gramatiklibron produktitan en Anglio.

Unua misio al Frisia[redakti | redakti fonton]

En 716 li iris al Frisio (nun en Nederlando kaj norda Germanio) kaj klopodis konverti la popolon al kristanismo, uzante la anglosaksan lingvon, kiu tre similis al tiu de Frisio. Tamen la afero tro malfacilis pro milito inter Karolo Martelo kaj Redbad, reĝo de Frisio. Winfrid revenis al Nursling.

En 718 li iris al Romo, kie la papo formale komisiis lin konverti la germanojn, kaj donis al li la latinan nomon Bonifatius (Bonifaco, laŭvorte "bonfaranto"). (La saman nomon havis ankaŭ pli frua sanktulo, Bonifaco el Tarso.)

Sukceso[redakti | redakti fonton]

En 723 Bonifaco estis en Germanio, kie, proksime al Fritzlar, li faligis kverkon dediĉatan al la dio Toro post defii Toron mortfaligi lin. Laŭ lia samtempulo kaj parenco Sankta Willibald, kiam li ekhakis la arbon, subita ventego terenblovis ĝin. Kompreneble Toro ne mortigis lin, kaj la popolo konvertiĝis. Laŭlegende abio ekkreskis inter la radikoj de la morta kverko, kaj Bonifaco uzis tion en prediko: el tio ŝajne devenas la kutimo de kristnaskarboj.

Bonifaco ĝuis la subtenon de la merovida Karolo Martelo. La loĝantoj de Germanio estis plejparte paganoj kaj la merovidaj regantoj estis kristanoj. Karolo kredis ke la detruo de paganaj sanktejoj kaj la konverto de germanoj helpus lin aldoni germanajn landojn al sia imperio.

En 732 Bonifaco denove vojaĝis al Romo, kie la papo nomumis lin ĉefepiskopo de Germanio. Dum tria vizito al Romo li estis nomumata papa legato al Germanio.

Bonifaco kaj Karolo Martelo ordigis la germanan eklezion, kreante diocezojn kaj okazigante sinodojn. En 742 estis kreita la Episkopujo de Erfurto. En 743, helpe de Bonifaco, Sankta Sturm fondis gravan abatejon ĉe Fulda, proksime al Fritzlar. En 745 Bonifaco estigis sian ĉefepiskopan bazon ĉe Majenco.

Morto[redakti | redakti fonton]

Kripto de Sankta Bonifaco, Fulda

Tamen Frisio restis pagana. En 754 Bonifaco reiris tien kun malgranda grupo de anglosaksaj pastroj, kaj baptis multajn. Ĉe la loko Dokkum en Orientfrislando li aranĝis konfirmacian riton la 5-an de junio, sed, anstataŭ konvertitoj, alvenis armataj paganoj, kiuj koleris pro la detruo de siaj sanktejoj kaj mortigis Bonifacon kaj liajn kunulojn. Post iom da tempo li entombiĝis en la abatejo de Fulda.

Lia fest-tago estis la 5-an de junio. Krom Germanio, li estas la patronsanktulo de bierfaristoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bonifaco-kandelabro en Altenbergen