Episkopujo de Erfurto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Episkopujo de Erfurto
Episkoplando
Blazono
diocezo de Katolika Eklezio [+]

LandoGermanio

Areo12 000 km² (1 200 000 ha) [+]

Loĝantaro2 143 100 [+] (2019)
Denseco178,59 loĝ./km² [+] [+]

Episkopujo de Erfurto (Tero)
Episkopujo de Erfurto (Tero)


Vikimedia Komunejo:  Roman Catholic Diocese of Erfurt [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La tutepiskopuja pilgrimado en 2004 dum diservo sur la ŝtuparo antaŭ la katedralo en Erfurto

La romkatolika Episkopujo de Erfurto kovras preskaŭ la tutan Turingion, krom kelkaj pecoj en la oriento de la germana federacia lando, kiuj apartenas al la Episkopujo de Dresden-Meißen kaj ĉe la regiono Rhön kiuj apartenas al la Episkopujo de Fulda. Ĉirkaŭ 154.000 katolikoj estas tie ĉi, la plejmulto en la regiono Eichsfeld. El ĉiuj turingianoj, 8% estas katolikaj kaj 25% evangeliaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fondita unuafoje estas la episkopujo en 742 fare de Sankta Bonifaco (kiel ankaŭ la episkoplandoj de Würzburg kaj Büraburg), tamen ĝi jam en 755 unuigitis kun Majenco. Ekde 1821 Turingio apartenis plejparte al la episkopujo Paderborn. En 1929, la Konkordato kun Prusujo reordigis la episkopujojn, kaj pri malsamaj partoj de Turingio zorgis la episkopoj de Meißen, de Würzburg kaj de Fulda. Post la Dua Mondmilito la nombro de la katolikoj kreskis pro la forpelitoj el Silezio, Orienta Prusio, Sudetio kaj de alie. La episkopoj de Fulda kaj Würzburg nomis mandatulojn komisiitajn, por reagi al la divido de Germanujo. En 1953 Joseph Freusberg iĝis helpepiskopo. De li kaj de liaj posteuloj Hugo Aufderbeck kaj Joachim Wanke stariĝis strukturoj efikaj en GDR. En 1973 instaliĝis t.n. Apostola administradejo de Erfurto-Meiningen. La 8-an de julio 1994 finfine naskiĝis denove propra episkopujo.

Episkopoj[redakti | redakti fonton]

Inter 755 kaj 1994 ne ekzistis iu "episkopo de Erfurto", sed ofte iu helpa episkopo kiu administris la erfurtan parton de alia episkopujo (unue Majenco, laste Fulda).

Grandeco[redakti | redakti fonton]

En 7 dekanujoj kun 73 paroĥoj la animzorgadon faras ĉirkaŭ 100 pastroj, 70 dungitaj laikoj kaj nenombreble multaj libervolaj helpantoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]