Rhön

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rhön
la monto vidata de nordo
la monto Wasserkuppe vidata de nordo
Alteco 950 m
Situo federaciaj landoj Hesio, Turingio kaj Bavario] de Flago-de-Germanio.svg Germanio
Elstaraĵo 950 m (monto Wasserkuppe)
Koordinatoj 50°29′53″N 9°56′16″O  /  50.49806°N, 9.93778°O / 50.49806; 9.93778 (Rhön)Koordinatoj: 50°29′53″N 9°56′16″O  /  50.49806°N, 9.93778°O / 50.49806; 9.93778 (Rhön)
v  d  r
Information icon.svg

La pejzaĝa regiono Rhön estas mezalta montaro en la centro de Germanio. La teritorio etendiĝas tra partoj de tri federaciaj landoj – nome la oriento de Hesio, la nordo de Bavario kaj la sudokcidento de Turingio. La plej alta punkto estas la monto Wasserkuppe, 950 metrojn super la marnivelo, kies pinto apartenas al la komunumo Gersfeld en Hesio. En pluraj partoj de la montaro vintre bone eblas skiado.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La deveno de la nomo Rhön, kiu unuafoje dokumente menciiĝis nur en la jaro 1228, en la mezepoke latina formo Rone nemus (nemus' latine "arbareto") ĝis la nuntempo ne sendispute klariĝis. Supozatas kaj fonto el la kelta kaj el la ĝermana kulturoj. La kelta teorio apogiĝas je la vortoj roino ("monteto") kaj rinn respektive rann ("monto", "antaŭmonto"). Konsiderante, ke la keltoj vivis en la teritorio de la nuna suda Germanio, sed en la nuna oriente centra Germanio, tute probablas ke el suda perspektivo eblas nomi la montaron "antaŭmonto" de la pli nordorienta Turingia Arbaro. La ĝermana teorio apogiĝas je la vorto hraun, ŝtona lando aŭ roka dezerto, kiu konserviĝis inter alie en la dana vorto røn por "marfunda rokego" aŭ "roka insuleto". Ke la vorto hraun en la moderna islanda lingvo havas la signifon de lafo, laŭ iuj konsideriĝas aparte konvinta indiko pri tiu teorio, ĉar la plejparto de la montaro Rhön fontas el lafo, do el vulkana origino. Tiu teorio tamen necesigus, ke la ĝermanoj de la unuaj jarcentoj de nia erao kaj konis la geologian devenon de la montaro, kaj ke la vorto estis universale konata en la ĝermanaj lingvovariaĵoj de Centra Eŭropo kaj Skandinavio (kie cetere mankas aktivaj vulkanoj, do ne estis oftaj okazoj uzi tian vorton), kaj ke la vikingoj, kiuj en la 9-a jarcento malkovris la insulon Islando, tie per uzo de la vorto hraun "rekonis" la geologian formon de la germana montaro… Tiu tezo malprobablas, kaj supozeble la ĝermana vorto hraun atingis sian signifon de lafo, do de "ŝtonaro de vulkana deveno", nur post la ĝermana malkovro de Islando.