Reinhard Hauke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reinhard Hauke
helpa episkopo en la Episkopujo de Erfurto
Persona informo
Naskiĝo 6-an de novembro 1953 (1953-11-06) (70-jaraĝa)
en Vajmaro, Erfurt District,  Germana Demokratia Respubliko
Religio katolika eklezio vd
Motto Deus pacis sanctificet vos - Dio de la paco sanktigu vin
Lingvoj germanalatinaantikva greka vd
Ŝtataneco Germana Demokratia RespublikoGermanio vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
apostola administranto de Erfurto
Dum 20122014
Antaŭulo Joachim Wanke (episkopo)
Sekvanto Ulrich Neymeyr (episkopo)
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Reinhard HAUKE (naskiĝinta la 6-an de novembro 1953 en Vajmaro) estas germana teologo kaj helpa episkopo en la Episkopujo de Erfurto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante la plej juna infano de forpelitoj el Silezio - la patro originis el Katowice, la patrino el Lubnów (Opola provinco) – [1] Hauke pasigis la junulajn jarojn en Vajmaro kie li trapasis la abiturientan ekzamenon. En eklezia kurso ĉe la Norbertinum-instituto en Magdeburgo li pluse ellernis la lingvojn latinan kaj grekan antaŭ studi en Erfurto teologion kaj filozofion. En la 30.6.1979 li ordinitis pastro fare de lia episkopa moŝto Hugo Aufderbeck. En la jaro 1987 li komencis doktoriĝstudon - doktoriĝo lia estis en 1992 ĉe la Universitato de Passau per tezo pri la temo: Memoria laŭdanta: la ekumena dimensio de la Kristo-anamnezo en doksologia formo.[2]

Poste li estis kaplano en Jena kaj Heiligenstadt. En 1987 li iĝis prefekto de la Porpastra Seminario de Erfurto kaj katedralvikaro samloke. En 1992 li pluse iĝis unua katedrala paroĥestro kaj instruisto ĉe Edith-Stein-lernejo. En 1994 li iĝis katedrala kapitulano kaj aldonitis en 2005 ankoraŭ la paroĥestreco de la Severo-komunumo kaj de la Marteno-komunumo. Ekde 1987 Hauke estis oficiala animzorganto de la surduloj kaj inter 1989 kaj 2004 priradifonia komisiito de la erfurta episkopujo ĉe Mitteldeutscher Rundfunk.

Ekster la regiono erfurta Hauke famiĝis ankaŭ danke al diversaj pastoralaj-liturgiaj projektoj: beno de nebaptitaj junuloj alternative al Jugendweihe, bendiservoj por paroj en la festo de Sankta Valentino, ĉiumonata memoro de la mortintoj en la erfurta katedralo, kristnaskaj laŭdoj por senkonfesiuloj.

Episkopaj honoroj[redakti | redakti fonton]

Papo Benedikto la 16-a nomumis en la 11.10.2005 tiun ĉi teologon je titulara episkopo de la episkoplando Flumenepiscense kaj je helpepiskopo de Erfurto. La ordinon episkopan li ricevis fare de Joachim Wanke en la 26.11.2005 en la Mario-katedralo de Erfurto. Konsekrantoj flankaj estis Joachim Meisner kaj Hans-Reinhard Koch. Post la ekepiskopeco Hauke elpensis la t.n. Kosmaso kaj Damiano-diversojn, t.e. benadaranĝon por malsanuloj kaj iliaj flegistoj direktita aparte ankaŭ al nekristanoj por ke ili gajnu konsolon kaj kuraĝigon.

Hauke membras ĉe Komitato Monda eklezio kaj ĉe ties subkomitato por Latina Ameriko (ADVENIAT ekz.) kiel ankaŭ ĉe Porjunula komitato de la germana episkoparo.[3] En aŭtuno 2009 Hauke nomumitis komisiito pri la animzorgado de forpelintoj kaj enmigrantoj. En la 2.10.2012 li iĝis administranto dioceza post la demisio de Joachim Wanke unu tagon antaŭe. Tiun ĉi postenon li plenumis longe ĝis la episkopeciĝo de Ulrich Neymeyr la 22-an de novembro 2014. En la 18.6.2016 li fariĝis katedrala preposto de la kapitulanaro de la erfurta katedralo.

La blazono de Hauke kun turingiaj motivoj

Blazono kaj moto[redakti | redakti fonton]

Ĉe lia blazono dominas la Mario-bildo disde la Gloriosa-kampano. Dekstre kaj maldekstre supre de la Dipatrino videblas la blazonoj de la urboj Erfurto kaj Vajmaro, naskiĝurbo de Hauke. Kruco kaj prelata ĉapo identigas la blazonon kiel signon aŭtentikan de ekleziulo. La dignon episkopan indikas la verda koloro de la ĉapo kaj la ses frangoj ĉe ambaj ĉapoflankoj. Ĉefepiskopo havus dek, kardinalo eĉ dekkvin ĉe ĉiu flanko.[4]

Lia moto tekstas: Deus pacis sanctificet vos - Dio de la paco sanktigu vin el la Nova Testamento (1-a epistolo al la tesalonikanoj).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Die lobpreisende Memoria: Die ökumenische Dimension der Christusanamnese in doxologischer Gestalt, Konfessionskundliche und kontroverstheologische Studien, Band 61 (=disertacio), Paderborn 1994

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Christoph Strack: Neuer Vertriebenenbischof Reinhard Hauke. Als Brücke im zusammenwachsenden Europa Arkivigite je 2018-01-22 per la retarkivo Wayback Machine, ĉe domradio.de, 25.9.2009
  2. Titolo originala: Die lobpreisende Memoria: Die ökumenische Dimension der Christusanamnese in doxologischer Gestalt
  3. Deutsche Bischofskonferenz: gazetaranonco el la 20.9.2016 - nr 175. Arkivita el la originalo je 2016-09-30. Alirita 2018-05-30.
  4. http://www.katholische-kirche.de/14366.html

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Reinhard Hauke en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]