Heilbad Heiligenstadt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la urbo Heiligenstadt en Turingio. Pli sude en Germanio, en Bavario, troviĝas dua, samnoma urbo, la urbo Heiligenstadt en Supra Frankonio
Heilbad Heiligenstadt
Blazono
Heilbad Heiligenstadt (Germanio)
DMS
Red pog.svg
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Eichsfeld
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Koordinatoj 51°22′44″N 10°08′19″O  /  51.37889°N, 10.13861°O / 51.37889; 10.13861 (Heilbad Heiligenstadt)Koordinatoj: 51°22′44″N 10°08′19″O  /  51.37889°N, 10.13861°O / 51.37889; 10.13861 (Heilbad Heiligenstadt)
Alto super la marnivelo 255 m
Areo 61,57 km²
Loĝantaro 16772 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 03606
Poŝtkodo 37308
Aŭtomobila kodo EIC
Oficiala Municipokodo 16061045
Subdivido 4 Stadtteile (Stadtteile)
Komunumestro Bernhard Beck
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Wilhelmstraße 50
Oficiala retejo http://www.heilbad-heiligenstadt.de
v  d  r
Information icon.svg
Storm-muzeo.
Panorama vido de supre.
Kirko Sankta Marteno
Monumento pri la Batalo de Leipzig en la Heinre-parko.
Kastelo de Mainz en Heiligenstadt.

Heilbad Heiligenstadt estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Eichsfeld de la federacia lando Turingio, kaj estas la administra sidejo de la distrikto. La 30-an de junio 2006 la komunumo havis 17194 loĝantojn. Ĝi estas kuracloko.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Heiligenstadt estas ĉirkaŭ 14 km oriente de la Trilanda punkto kie la statoj de Turingio, Hesio kaj Malsupra Saksio trafiĝas. Supra atingo de la rivero Leine, alfluanto de Aller, elfluas tra la urbo de oriento al okcidento kaj estas akompanita proksime de la centro de la urbo per la rivero Geislede. Sude de la urbo estas monto Iberg, 453.2 m alta pinto situanta en la Heiligenstadt-urboarbaro, kiu formas parton de la naturparka-distrikto Eichsfeld-Hainich-Werratal.

Lokaj subsekcioj[redakti | redakti fonton]

  • Kalteneber
  • Rengelrode
  • Günterode
  • Flinsberg, la geografia centro de Germanio.

Historio[redakti | redakti fonton]

De la komencoj ĝis la akiro de la urbaj rajtoj[redakti | redakti fonton]

Elfositaĵoj atestss setlon en la Leine- kaj la Geisledevalo jam ekde la ŝtonepoko. Dum la tempo da Frankoj (ekde la 6-a jarcento) estis sur la Konventa monteto reĝa kortego. La unua endokumenta mencio estis en 973 (dokumento sigelita fare de imperiestro Oto la 2-a). Ĉirkaŭ 1000 la reĝa kortego kun Marteno-preĝejo kaj vilaĝo ĉirkaŭanta nome Heiligunstat ekposedatigitis al la Episkopujo Majenco. Ĉirkaŭ en 1020 fonditis la Konvento martena. En la jarcentoj 11-a kaj 12-a la urbo distaviĝas orienten: estiĝis domaro ĉe nuna Mario-kirko kaj urbodomo (=Linden-aleo), krome sur la monteto Heimemstein kun la Nikolao-kirko. En 1223-27 faratis nova urbokvartalo sude de la nuna Wilhelm-strato kun la Egidio-kirko. En 1227 garantiis la urbajn rajtojn al Heiligenstadt la majenca ĉefepiskopo Siegfried la 2-a. Post 1227 konstruatis la ĉirkaŭfortikaĵo.

Ĝis la dua fajrego (1739)[redakti | redakti fonton]

En 1305 fonditis Civitana gvardio, en 1333 estis la unua granda incendio. En 1335 publikigitis la leĝolibro urba Willkür. En 1350 multaj mortis pro la eksplodo de pesta epidemio. En 1460 naskiĝis la elstara skulptisto Tilman Riemenschneider enurbe. Teruroj de la Kamparana ribelo kaj de Reformacio ŝokis la urbon; ankaŭ Thomas Müntzer mem estis en la urbo kaj intertraktis en la urbodomo. Danke al la venigo de la jezuitoj startis ekde 1575 la kontraŭreformacio. Dum la jarcentoj 16-a kaj 17-a trafis novaj pestepidemioj la urbanojn. Dum la Tridekjara milito plurfoje marodis trupoj en la urbo. En 1739 estis la dua granda fajrego dum kiu damaĝitis de 600 domoj ne malpli ol 405. En 1773, post sia abolicio, la jezuitoj - tiom bonfarinte por la urbo - devis foriri.

La urbo en la jarcento 19-a[redakti | redakti fonton]

En 1802 la urbo iĝis tre kontraŭvole prusia. Inter 1806-13 okupis la urbon la trupoj de Napoleono Bonaparte. En 1815 starigitis en la nuna Heinrich-Heine-parko la Monumento por la Batalo de Leipzig (Heiligenstadt), la plej malnova siaspece. En 1825 baptitis Heirich Heine en Heiligenstadt. Jakob kaj Wilhelm Grimm kunvenis en 1838 kun siaj eldonistoj je decida interparolado publikiga en Heiligenstadt en la domo "Deutsches Haus" koncerne la gravan vortaron Deutsches Wörterbuch. Superakvego estis en 1852. Ekde 1850 senteblis ekonomia disvolvo rapida (cigarofabriko en 1858, fervojlinia konekso en 1867, nadelfabriko en 1873). Inter 1856-64 deĵoris en la urbo la fama verkisto Theodor Storm. En 1862 fondiĝis en Heiligenstadt la instruistinan ordenon germanbranĉan laŭ la ideoj Mario Magdaleno Postel (Heiligenstädter Schulschwestern). En 1886 trafis nova inondo la urbon.

Historio dum la 20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

En 1903 konstruitis akvoprovizada sistemo moderna. En 1909 estis nova inondo damaĝa. La ordeno katolika de la Redemptoristoj venis al la urbo en 1920. En 1926 fondiĝis la Kneipp-societo kiu en 1929 komencis konstrui kuracejon en la nuna Heinrich-Heine-parko (tiam ankoraŭ Ochsenwiesen). En 1932 malfermitis en eksa jezuita kolegio la Eichsfeld-muzeo. En 1938 malkonstruitis la sinagogo dum Kristala nokto. Kvazaŭ nedamaĝite dum la Dua mondmilito la urbo iĝis randa pro separiĝo politika de la regiono Eichsfeld post 1945. En 1949 rekomenciĝis la kuracloka agado. En la 19.12.1950 la urbo ekrajtis nomi sin "bankuraceja urbo". En 1956 estis denove superakvego. En 1973 festitis la datreveno 1000-a urbofonda, en 1988 malfermitis la Theodor-Storm-muzeo. Post la Turniĝo ekmalmemstarecis la komunumoj Flinsberg, Günterode, Kalteneber kaj Rengelrode iĝonte partoj de Heiligenstadt. En 1992 la aventurŝoseo Deutsche Märchenstraße plilongiĝis al Heiligenstadt. Inter 1993-96 novkonstruitis kelkaj ejoj de la kuracej-areo kaj fonditis Fakkliniko pri ortopedio kaj interna medicino. En 1994 Heiligenstadt iĝis distrikta ĉefurbo. En 1995 nova salejo en 533 metroj da profundeco alboritis kaj ekekspluatitis. Inter 1998-2008 "Vitalpark" kreitis, do nova pejzaĝo kuracejloka ĉe la liberaera naĝejo.

Nomo de la urbo[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ la oficiala nomo de la urbo kiel kuracloko en 1929 kaj decido de la magistrato (1950) por almeti la vorton Soleheilbad (salakva kuracloko) al ĝia nomo, ĝi restis oficiale simple Heiligenstadt dum la GDR-jaroj. En 1990 la urbestraro daŭre uzis nur Heiligenstadt.

Tamen, la poŝtejo uzis Heilbad Heiligenstadt, kiel bildkartproduktantoj kaj la loka ŝparkaso faris. Fakte inter 1950 kaj 1990, la urbo konis almenaŭ tri dinstingilojn en sia nomo: kiel Heiligenstadt, Heilbad Heiligenstadt, aŭ Heiligenstadt (Eichsf. ).

En 1990, la magistrato kaj aparte la urbestro komencis vastigi kuraclokkomercon kaj ĝi akceptis kreskantan gravecon. Krome, post germana reunuiĝo, ekzistis pluraj Heiligenstadt-oj en Germanio. Finfine oni konsentis pri Heilbad Heiligenstadt:

Kulturo kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Teatro
  • Eichsfeld Kulturhaus

Muzeoj[redakti | redakti fonton]

Konstruaĵoj kaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Mainzer Schloß: kastelo, sidejo de la administranto por la distrikta administracio; iam de la guberniestro de la ĉefepiskopo de Mainz
  • Klausmühle (1748 framskeleta muelejo en naskiĝdomode Tilman Riemenschneider)
  • Monumento pri la germana reunuiĝo, situante antaŭ la urbodomo (de 2009)

Preĝejoj kaj kapeloj[redakti | redakti fonton]

  • Sankta Egidio, ankaŭ konata kiel Neustädter Kirche: komencite en la 13-a jarcento
  • Sankta Mario, ankaŭ konata kiel Altstädter Kirche, Liebfrauenkirche kaj Propsteikirche: monakejo fondita en la 14-a jarcent, anstataŭigo de romanikstilaĵon el la 13-a jarcento
  • Kapelo Sankta Anna, eventuale originale ostejo, turniĝante al la norda enirhalo de la Virgulino-kirko
  • Sankta Marteno, ankaŭ konata kiel Bergkirche
  • Monaĥejo de la preĝejo de la Kongregacio de la Savinto
  • Sankta Gerardo, ankaŭ konata kiel Paterkloster
  • Sankta Nikolao, ankaŭ konata kiel Klausbergkirche
  • Monaĥejo de la Magdalene-Postel-fratinoj, kun kirko kaj lernejo

Tombejoj[redakti | redakti fonton]

  • La juda tombejo en Ibergstraße laste estis uzita por entombigo en 1940. La deportado de 6 judaj loĝantoj al Theresienstadt en septembro 1942 metis finon al juda komunumo en la urbon kiu unue estis menciita skribe en 1212 kaj konstruis sinagogon kaj propran lernejon en la 19-a jarcento.
  • La sovetia tombejo kaj monumento en Dingelstädter Straße memorigas pri 70 militkaptitoj kaj punlaboristoj

Parkoj[redakti | redakti fonton]

Heinrich-Heine-Kurpark (kuraclokoparko) i.a. kun la Monumento por la Batalo de la Nacioj

Regulaj okazaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Heiligenstadt, kiel la resto de la distrikto, estas tradicie katolika, tiel ke ekzistas pluraj ĉiujaraj religiaj okazaĵoj, aparte la procesio tra la malnova urbo dum Palmofesto kun vivgrandaj figuroj de la Pasiono de Kristo, kiu altiras multajn kredantojn el la regiono kaj la resto de Germanio. Temas pri la fama Palmofestoprocesio en Heiligenstadt.
  • La konkurso Ibergrennen estas ĉiujara ŝosea vetbiciklado okazigita ekde 1994 dum la lasta semajnfino en junio sur Landestraße 2022 (Holzweg) en la okcidentaj promontoroj de la moneto Iberg. Sponsorite fare de la germana Monto-pokalo kaj germana Monta Ĉampioneco, ĝi inkludis sportaŭtojn same kiel ekskursoveturilojn ekde 1998, kiam la vojsurfaco estis renovigita kaj la barieroj plifortikiĝis. En 2000, la kurso estis plilongigita de 1.96 km ĝis 2.05 km. La grimpadodistanco estas de 200 m. Ĝi estas tiel unu el la plej mallongaj montaj itineroj en Germanio, sed tamen ne sen defioj. La tendaro de la ŝoforoj estas tradicie starigita proksime de la centro de Heiligenstadt, plej proksime al benzinstacio kaj superbazaro. La unua vetkuro estis okazigita en 1925, sed nur por motorcikloj.

Homoj asociita kun Heilbad Heiligenstadt[redakti | redakti fonton]

Honorcivitanoj[redakti | redakti fonton]

  • Johann Vinzenz Wolf (1743-1826), jezuito kaj historiisto
  • 1855: Josef Nolte (1781-1863), reprezentanto ĉefepiskopeja
  • 1991: Hugo Dornhofer, kristana sindikatoficialulo kaj CDU-politikisto
  • 2004: Paul J. Kockelmann, loka administranto 1967-1995

Indiĝenoj[redakti | redakti fonton]

  • Tilman Riemenschneider (ĉ. 1460-1531), skulptisto
  • Johann Melchior Birkenstock (1738-1809), aŭstra politikisto kaj lernejreformanto
  • Josepha von Siebold (1771-1849), ginekologo
  • Adolf Werneburg (1813-1886), genealogo kaj forstisto
  • Eduard Strecker (1822-1894), politikisto
  • Ludwig Loewe (1837-1886), politikisto
  • Helene Keßler (1870-1957), verkisto, sub la pseŭdonimo Hans von Kahlenberg
  • Siegfried Loewenthal (1874-1951), ĉefĵuĝisto en Okcidenta Berlino 1945-1951, honorcivitano de Heiligenstadt 1948-1951
  • Alfred Mock (1908-2006), katolika pastro
  • Horst Sannemüller (1918-2001), violonisto kaj gvidanto de la Gewandhausorchester Leipzig
  • Wilhelm Friese (1924-2008), profesoro pri skandinavaj studoj
  • Karl H. Steinberg (naskita 1941), politikisto
  • Wolfgang Thüne (naskita 1949), olimpika medalulo en gimnastiko
  • Joachim Knape (naskita 1950), profesoro pri retoriko
  • Bernhard Germeshausen (naskita 1951), olimpika medalulo en bobsledo
  • Dietrich Klinge (naskita 1954), skulptisto kaj grafikisto
  • Angelika Weiz (naskita 1954), kantisto
  • Dieter Althaus (naskita 1958), politikisto (CDU) ministroprezidento de Turingio 2003-09
  • Peter Pysall (naskita 1960), handbalisto kaj trejnisto
  • Sebastian Haupt (naskita 1985), skeletonisto

Aliaj[redakti | redakti fonton]

  • Sankta Aureus de Majenco (5-a jarcento), episkopo de Majenco: kelkaj el liaj restaĵoj estis reentombigitaj en Heiligenstadt kaj li estas la patronsanktulo de la urbo.
  • Burchard von Worms ( ĉ. 965-20 aŭgusto 1025), konsekritis episkopoen Heiligenstadt en 1000.
  • Adolfo la 1-a de Nassau (1353-1390), ĉefepiskopo de Majenco, mortis en Heiligenstadt.
  • Athanasius Kircher (1602-1680), jezuita akademiulo, instruis en Heiligenstadt.
  • Hadrian Daude (1704-1755), jezuitoteologo, instruis en Heiligenstadt.
  • Friedrich Christian Adolf von Motz (1775-1830), prusa ŝtatisto, estis direktoro pri financoj en Heiligenstadt.
  • Heinrich Heine (1797-1856), poeto kaj ĵurnalisto
  • Johann Carl Fuhlrott (1803-1877), naturhistoriisto, instruis en Heiligenstadt.
  • Heinrich Maria Waldmann (1811-1896), teologo kaj instruisto en Heiligenstadt, reprezentanto en la Frankfurta Parlamento de 1848/49.
  • Teodor Storm (1817-1888), verkinto, juĝisto en Heiligenstadt de 1856 ĝis 1864.
  • Friedrich Wilhelm Grimme (1827-1887), verkinto kaj botanikisto, estis direktoro de la katolika gimnastikejo en Heiligenstadt.
  • Werner Hagedorn (1831-1894), kirurgo, edukita en Heiligenstadt.
  • Anton Thraen (1843-1902), astronomo, edukita en Heiligenstadt.
  • Karl Wisniewski (1844-1904), komponisto, laboris en Heiligenstadt de 1885.
  • Hermann Iseke (1856-1907), poeto
  • Martin Weinrich (1865-1925), katolika edukisto kaj verkinto, edukita en Heiligenstadt.
  • Andreas Huke (1876-1962), politikisto, laboris kaj vivis en Heiligenstadt.
  • Walter Möllenberg (1879-1951), historiisto, mortis en Heiligenstadt
  • Ludolf Hermann Müller (1882-1959), protestanta episkopo de Saksio, antaŭe estis ministro en Heiligenstadt.
  • Karl Paul Haendly (1891-1965), verkinto kaj politikisto, mortis en Heiligenstadt.
  • Karl Hackethal (1901-1990), politikisto, edukita en Heiligenstadt.
  • Herbert Haselwander (1910-1940), nazia distriktogvidanto en Heiligenstadt.
  • Erich Gerberding (1921-1986), aktoro, membro de la Heiligenstadt-teatro.
  • Horst Keitel (naskita 1928), aktoro, membro de la Heiligenstadt-teatro de 1946 ĝis 1951.
  • Rudolf Richwien (naskita 1928), neŭrologo, demisiis al Heiligenstadt.
  • Johannes Dyba (1929-2000), episkopo de Fulda, edukita en Heiligenstadt.
  • Joachim Meisner (naskita 1933), ĉefepiskopo de Kolonjo, antaŭe armea pastro ĉe la preĝejo de St. Egidius en Heiligenstadt.
  • Georg Sterzinsky (naskita 1936), ĉefepiskopo de Berlino, antaŭe armea pastro ĉe la preĝejo Sankta Egidio en Heiligenstadt.
  • Heinz-Josef Durstewitz (naskita 1945), katolika malkonsentulo en la GDR, nuntempe provosto de Heiligenstadt.
  • Reinhard Hauke (naskita 1953), episkopo helpa de Erfurto, antaŭe armea pastro ĉe la kirko Sankta Egidio en Heiligenstadt.
  • Manfred Grund (naskita 1955), politikisto, aktiva en Heiligenstadt.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Carl Duval: "Heiligenstadt". In: Das Eichsfeld, Harro von Hirschheydt Verlag, Hannover-Dören 1979, ISBN 3-7777-0002-9, p. 422–489.
  • Karl Josef Hüther: Vom Jesuitenkolleg zum Staatlichen Gymnasium in Heiligenstadt, F.W. Cordier, Heiligenstadt 1995, ISBN 3-929413-25-6.
  • Enno Bünz: "Heiligenstadt als geistliches Zentrum des Eichsfeldes. Das Kollegiatstift St. Martin und seine Kanoniker", In: Zeitschrift des Vereins für Thüringische Geschichte (62, 2008), p. 9–48.
  • Bernhard Opfermann: Gestalten des Eichsfeldes. Ein biographisches Lexikon, 2-a eldono, F.W. Cordier, Heiligenstadt 1999, ISBN 3-929413-37-X, p. 350.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]