Eichsfeld-muzeo (Heiligenstadt)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Iama jesuita kolegio, hodiaŭ muzeo.

La Eichsfeld-muzeo (germane: Eichsfeldmuseum) troviĝas en Heilbad Heiligenstadt, Germanujo (Kollegiengasse 10).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La fondo de regionhistoria muzeo por la Distrikto Eichsfeld en 1932 faritis laŭ instigo de la societo Verein für Eichsfeldische Heimatkunde. La muzeo gastas en barokstila domo konstruita en 1740 kiel jezuita kolegio, kiu impresas per riĉeco de arkitekturaj detaloj, aparte per sia ŝtuparo kaj stukaĵoj italaj. La unua kolegio estis damaĝita dum fajrego de 1739; en 1740 konstruitis nova ejo laŭ planoj de arkitekto Christoph Heinemann en Dingelstädt. Instiganto de la sendo de jezuitoj por kontraŭreformaciaj agadoj al Heiligenstadt estis la majenca ĉefepiskopo Daniel Brendel von Homburg.

En al 10.9.1773, post ordena neniiĝo, la jezuitoj devis forlasi la urbon. La komplekso uzitis poste kiel gimnazio ĝis la jaro 1929. Ampleksa ĝardeno baroka invitas al promeno kaj ripozumado.

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

Sur ĉ. 1800 kvadrataj metroj prezentatas la historio kaj la moroj de la tuta Eichsfeld-regiono, ekzemple:

  • Ekspozicio pri Tilman Riemenschneider atestas lian naskiĝon en Heiligenstadt
  • Montratas altvaloraĵoj de sakrala arto kaj diversaj katolikaj tradicioj de la Eichsfeld-regiono
  • Kamparana tagĉambro, kostumoj, mebloj kaj doma inventaro respeguligas la vivokondiĉojn de la lokuloj ĝis la 20-a jarcento
  • Teknikoj kaj iloj de la prilaborado de lano, lino, tabako, sed ankaŭ iloj de teksado
  • Produktoj de la lokaj metioj: kupristoj, muldistoj de sonoriloj, gisistoj, potfaristoj, tajloroj
  • Loĝeja kuirejo, domaj iloj el la tempo de industriigo
  • Kolekto pri birdoj kaj pri naturaĵoj farita de s-ro Strecker kun ĉ. 400 specoj de birdoj, papilioj, skaraboj (el kiuj pluraj jam estas formortintaj)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Wilhelm Roth: "Die Streckersche Vogelsammlung im Eichsfelder Heimatmuseum Heiligenstadt." Ĉe: Eichsfelder Heimatzeitschrift, 2/2014, Verlag Mecke Duderstadt, p, 57–59
  • Heinrich Wetter, August Wellmann: "Ein Besuch im Eichsfelder Heimatmuseum." Ĉe: Eichsfelder Heimathefte, 4/1963, p. 215–223

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]