Athanasius Kircher

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Athanasius Kircher
Persona informo
Naskiĝo 2-an de majo 1602 (1602-05-02)
en Geisa
Morto 28-an de novembro 1680 (1680-11-28) (78-jaraĝa)
en Romo
Tombo Romo
Lingvoj latina
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio
Alma mater Pontifika Gregoria Universitato • Gymnasium Theodorianum
Okupo
Okupo lingvisto • matematikisto • egiptologo • muzikologo • muzika teoriisto • universala kleruloinventisto • katolika sacerdoto • astronomobiologoarkeologo • universitata instruisto • verkistofizikisto • teologo • geologo • vulkanologo • muzeologo • komponistohistoriisto • natursciencisto
Verkoj Turris Babel
Ĉinio Ilustrita
vdr

Athanasius KIRCHER, (ankaŭ: Athanasius Kircherus Fuldensis; naskiĝis la 2-an de majo 1602 en Geisa (Turingio); mortis la 27-an de novembro 1680 en Romo) estis germana jezuito kaj erudiciulo de la 17-a jarcento, kiu dum la plej longa daŭro de sia vivo instruis kaj esploris en la Roma Kolegio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kirchner iĝis jezuito en 1618 kaj iĝis profesoro pri matematiko kaj filozofio, sed ankaŭ pri la lingvoj hebrea kaj siria en Würzburg. De tie li devis fuĝi dum la kruelaĵoj de la Tridekjara milito. Li estis en Heiligenstadt (1624) kaj en Avinjono antaŭ ol akompani kardinalon Frederiko de Hesio-Darmstadt al Malto kaj iĝis profesoro pri matematiko kaj siria lingvo en Romo. Poste li okupiĝis ekskluzive pri hieroglifoj - li estis unu el la spiritaj patroj de Jean-François Champollion - kaj arkeologiaĵoj. Sed estis inter liaj okupoj ankaŭ aferoj medicinaj, muzikteoriaj, matematikaj, geologiaj, etnologiaj-misisciencaj.

Li verkis i.a. »Specula melitensis encyclica« (Messina 1638); »Ars magna lucis et umbrae« (Romo 1644); »Musurgia universalis« (Romo 1650); »Lingua aegyptiaca restituta« (Romo 1694); »Mundus subterraneus« (Amsterdamo 1664); »China illustrata« (Amsterdamo 1667); »Polygraphica seu artificium linguarum, quocum omnibus totius mundi populis poterit quis correspondere« (Romo 1663); »Latium, id est nova et parallela Latii, tum veteris tum novi, descriptio« (Romo 1671).

Graveco[redakti | redakti fonton]

Latium, 1671

Kirchner estis homo de klereco universala. Lia frapfrazo estis "In uno omnia" (en unu ĉio). Multaj strangaĵoj kaj flankeniĝemo (duon)scienca famigis lin kaj liajn verkojn. Priskribis liajn kolektojn antikvecajn Buonanni (Romo 1709) kaj Lattara (Romo 1773). Kirchner (re)inventis la brulspegulon kaj la magian lanternon. La de li fondita muzeo "Museum Kircherianum" ene de la Roma kolegio iĝis ŝtata en 1870. En la libro Polygraphia nova (1663) li proponis universalan lingvon de la pazigrafia tipo. Kircher bonege sciis popularigi sciencajn konojn inter la homoj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 11. Leipzig 1907, p. 61 (tie ĉi interrete)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]