Roma Kolegio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La fasado de la Roma Kolegio

La Roma Kolegio estas institucio fondita en 1551 en Romo de Ignaco Lojola kelkajn dekojn da jaroj post la fondo de Jezuitoj. Ĝi jam funkciis kiel “skolo de gramatiko”; la fondaĵo rapide disvolviĝis por fariĝi ĉe la fino de la 16-a jarcento akademia institucio de superaj instruaĵoj kovrante ĉiujn kampojn de la scienca kaj skolastikisma sciaro, konservante tamen ĉiujn la karakterizojn de eklezia universitato.

Homaĝe kaj dankeme al la papo Gregorio la 13-a, kiu estis ĝia granda bonfaranto kaj protektanto, la Roma Kolegio pliposte ricevis la definitivan nomon de Pontifika Gregoria Universitato.

Origino kaj fondo[redakti | redakti fonton]

Kuraĝigita de la sukceso de alia kolegio kreita de la Jezuitoj de Mesino (Sicilio) aktivigita en oktobro de 1548, Sankta Ignaco proponis kaj iniciatis realigi similan projekton en Romo.

La sukceso estis pruvata de la aliĝo de 300 studentoj jam en 1552 kun la samtempa kresko de studmaterioj.

En 1558, donaco de najbaraj domoj permesis al Jezuitoj krei la unuajn establojn de tiu kiu estos la “Gregoria universitato”.

Favoro kaj helpo de la samtempaj papoj[redakti | redakti fonton]

Memorindaj la favoro, kaj ofte la financaj helpoj, de Pio la 4-a, Pio la 5-a kaj Gregorio la 13-a. Tiu lasta tiom favoris ke Jezuitoj elpensis dediĉi al lia persono la Roman Kolegion per la nomo de la “Gregoria universitato”.

La definitiva inaŭguro okazis en 1584 kiam komencis ankaŭ la serio de la akademiaj jaroj. La papo, ĉi-kaze, estis salutata kaj dankata de studentoj de 24 lingvoj. Li simple respondis: ‘Soli Deo honor et gloria’ (Honoro kaj gloro nur al Dio) [1].

Hodiaŭ[redakti | redakti fonton]

La Roma Kolegio estis asignita al la sekulara klerikaro de Romo kiam la kongregacio de Jezuitoj estis aboliciita (1773). Sed al ĝi la Roma Kolegio estis redonita kiam la papoj permesis la realestiĝon (1814) de Jezuitoj. Papo Leono la 12-a al la redonita Kolegio redonis ankaŭ la kvalifikon de universitato kun la precizigita kaj definitiva titolo de Pontifika Gregoria Universitato.

La tuta establaĵo estis okupita de revoluciuloj dum la epoko de la itala releviĝo.

Famaj studentoj kaj profesoroj de la Roma Kolegio[redakti | redakti fonton]

Fresko en trompe-l'œil de la Roma Kolegio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Philip Caraman: University of the nations: the story of the Gregorian University of Rome from 1551 to Vatican II, New-York, 1981.
  • L'università gregoriana del collegio romano nel primo secolo della restaurazione, Cuggiani, Roma, 1925.
  • Il collegio romano, Storia di una costruzione, (Vetere, Benedetto, Ippoliti, Alessandro ed.), Gangemi, Roma, 2001.
  • Pietro Galletti: Memorie storiche intorno alla provincia romana della compagnia di gesù dall'anno 1824 all'anno 1924,. (vol. II), Editrice Agostiniana, Prato, 1914.
  • Giacomo Martina: Article Grégorienne dans Dictionnaire d'histoire et de Géographie ecclésiastique, ed. Baudillard, Alfred. Letouzey & Ané, Paris, 1988.
  • Ernesto Rinaldi: La fondazione del collegio romano. Cooperativa tipografica, Arezzo, 1914.
  • LucaTesta: Fondazione e primo sviluppo del collegio romano (1565-1608), Pontificia Università Gregoriana, 2002.
  • Ricardo Garcia Villoslada: Storia del collegio romano. Pontificia Università Gregoriana, Roma, 1954.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Philippe Caraman : University of the nations, Paulist Press, New York, 1981, p.23.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]