Mesino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Messina
urbo • komunumo de Italio • urbego • poliso
Ŝtato  Italio
Regiono Sicilio
Provinco ME Mesino
Geografia situo 38° 11′ N, 15° 33′ O (mapo)38.18333333333315.55Koordinatoj: 38° 11′ N, 15° 33′ O (mapo)
Alto super marnivelo 3 m
Areo 211 (2005) km²
Loĝantaro 218 786 (2023)
Loĝdenso 1024 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Fiumedinisi, Itala, Monforte San Giorgio, Rometta, Saponara, Scaletta Zanclea kaj Villafranca Tirrena
Patrono Madonna della Lettera
Festa tago 3-a de junio
Nomo de loĝantoj (itale) messinesi
Poŝtkodo 98121–98168
Imposta kodo F158
Kodo laŭ ISTAT 083048
Telefona prefikso 090
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr
Mesino
Mesino

Mesino (itale Messina, me's:ina, sicililingve Missina) estas grava havenurbo de Italio, en nordorienta parto de Sicilio, ĉe la piedoj de la montaro Peloritani, laŭ la bordo de la Mesina markolo. Ĝi estas la administra, ekonomia kaj kultura centro de la samnoma provinco Mesino. Fine de 2023 en la komunumo vivis 218 786 loĝantoj, laŭ Wikidata. Najbaraj komunumoj estas Fiumedinisi, Itala, Monforte San Giorgio, Rometta, Saponara, Scaletta Zanclea kaj Villafranca Tirrena.

La ĉefpreĝejo en Mesino (2009)

La 15-a jarcenta pentristo Antonello da Messina venis de Mesino, kaj en la urbo Universitato de Mesino troviĝas. La geologia epoko Mesiniano nomitiĝis de Mesino.

Historio[redakti | redakti fonton]

Historiaj fontoj mencias ĝin en ĉirkaŭ 730 a.K., ĝia greka nomo estis Zankle pro la falĉileto-forma haveno. Ĝin posedis en la 5-a jc. la grekoj, detruis ĝin en 396 a.K. la kartaga Himilco. La grekoj reokupis ĝin, en 289 iĝis posedaĵo de komercistoj, kiuj aliancis en 264 kun Romio. Post la unua punika milito (264–261 aK), Mesino iĝis libera urbo, en alianco kun Romo.

Post la disfalo de la Romia Imperio, la urbon okupis la gotoj, la bizanca imperio (535), poste la araboj (842), la normanoj (1061). Tie mortis en 1197 Henriko la 6-a, germana-romia imperiestro. En 1266 – pro formorto de la dinastio de Manfredi – la urbo iĝis posedaĵo de la francaj Anĵuoj, poste de la Aragonia dinastio, kaj fine tiu de la hispanaj Bourbonoj. La pentristo Antonello da Messina (1430–1479) naskiĝis kaj vivis en Mesino.

La urbo partorpenis en la Risorgimento, en la revolucioj de 1821, 1847 kaj 1848, fine ĝi liberiĝis en 1860 kiel parto de la Sicilia Duobla Reĝlando.

La urbon grave detruis tertremo en 1783 kaj preskaŭ tute detruis alia tertremo en 1908, kiu mortigis kune kun la posta cunamo ĉirkaŭ 80 mil el la 130 mil loĝantoj.

Messina servis dum la dua mondmilito kiel grava milita punkto por la aliancanoj, kiuj tie kolektis kaj ekis soldatojn (1943) dum invado de Sicilio.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

La universitato estis fondita en 1548.

La Gazzetta del Sud (Gazeto de la Sudo) estas ĵurnalo de la Sudo de Italio kun ĝenerala sidejo en Mesino. Ĝi estas gravega kaj disvastigata la tria ĉiutaga en Sicilio (post la Giornale di Sicilia de Palermo kaj La Sicilia de Katanio) kaj la unua en Calabria.

Servoj[redakti | redakti fonton]

Sporto[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]