Frederiko de Hesio-Darmstadt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Frederiko de Hesio-Darmstadt
Admiralo kaj kardinalo Frederiko de Hesio-Darmstadt
Admiralo kaj kardinalo Frederiko de Hesio-Darmstadt
Persona informo
Friedrich von Hessen-Darmstadt
Naskiĝo 28-an de februaro 1616 (1616-02-28)
en Darmstadt
Morto 19-an de februaro 1682 (1682-02-19) (65-jaraĝa)
en Vroclavo
Tombo katedralo de Vroclavo vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco GermanioRespubliko de Ambaŭ Nacioj vd
Familio
Dinastio Landgraflando Hesio-Darmstadt vd
Patro Ludoviko la 5-a, landgrafo de Hesio-Darmstadt vd
Patrino Magdalena de Brandenburgio vd
Gefratoj Georgo la 2-a, landgrafo de Hesio-Darmstadt • Johano de Hesio-Braubach • Juliana de Hesio-Darmstadt • Sophie Agnes de Hesio-Darmstadt • Anne Eleonore de Hesio-Darmstadt • Elisabeth Magdalena de Hesio-Darmstadt vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
Aktiva en Vroclavo vd
Grandprioro de la Malta Ordeno por Germanio
Dum 1647-1682
Princepiskopo de Breslau
Dum 1671-1682
guberniestro de Silezio
Dum 1675-1682
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Frederiko de Hesio-Darmstadt (germane: Friedrich von Hessen-Darmstadt; naskiĝinta la 28-an de februaro 1616 en Darmstadt, mortinta la 19-an de februaro 1682 en Vroclavo) estis germana oficiro kaj romkatolika kardinalo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante ekde 1635 en Romo li varbiĝis fare de Lukas Holste je konvertiĝo. Fakte li katolikiĝis en printempo 1637. Kiel admiralo de la marameo de Malto li venkis en 1640 ĉe La Goulette (Tunizio). En 1646/47 li soldatis je Hispana Nederlando kaj iĝis en 1648 grandprioro de la Malta Ordeno en Supra kaj Malsupra Germanujo. Rezidejo lia troviĝis en Heitersheim.

En 1652 lia imperiestra moŝto atingis la nomumum de Frederiko je kardinaleco. Estante imperiestra intimulo en Romo kaj ekde 1666 kardinalprotektanto de Aragonio, Germanujo kaj Savojo, krome de 1667 sendito de imperiestro Leopoldo la 1-a li havis bonajn kontaktojn kun kaj grandan konfidon ĉe la papoj Aleksandro la 7-a kaj Klemento la 9-a.

Sed kvereloj estiĝis kun Klemento la 10-a pro la frederika nepacienca karaktero. La papo do sugestis al li tujan foriron el Romo en 1674. Mallonge antaŭe Frederiko ankoraŭ peris la vokiĝon al Romo de Pignatelli, la antaŭa viena nuncio kaj posta papo Inocento la 12-a.

Frederiko estis de 1671 princo-episkopo de Vroclavo. En 1675 li fariĝis, pro imperiestra graco, eĉ guberniestro de Silezio. Post la elekto de Inocento la 11-a Frederiko ekiris por ĉiam al Vroclavo. Tie li konstruigis la fortimpresan Elizabeto-kapelon katedrale. Samloke estis lia sepulto.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Brück, Anton Ph., "Friedrich". Ĉe: Neue Deutsche Biographie 5 (1961), p. 504 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]