Hispana Nederlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hispana Nederlando
 Dek sep Provincoj 1581 – 1714

ŝtato de Sankta Romia Imperio • persona unio
Geografio
Ĉefurbo:
Kuype of Brussels
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Dek sep Provincoj Dek sep Provincoj
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr

Hispana Nederlando estis la nomo de la teritorioj posedataj de la habsburgaj hispanaj reĝoj ekde la 16-a jarcento ĝis la 18-a jarcento. Tio kongruas hodiaŭ kun Belgio (escepte de la regiono de Lieĝo), Luksemburgo (lando), Nederlando kaj ankaŭ la franca regiono Nordo-Kaleza Markolo. Nederlando, antaŭe burgunda, fariĝis hispana per la Pragmata Sankcio de 1549 kaj per la abdikado de la imperiestro Karlo la 5-a.

En 1581 la plej nordaj kaj la centraj provincoj de Hispana Nederlando, plejparte protestantaj kaj nederlandlingvaj, ribelis kontraŭ la reĝo Filipo la 2-a kaj starigis la Unuiĝintajn Provincojn. Kelkaj katolikaj provincoj restis tamen lojalaj al la hispana monarkio, kaj aliaj sudaj provincoj estis rekonkeritaj de la hispana armeo.

Per pluraj militoj, la Unuiĝintaj Provincoj sukcese konservis sian sendependecon. Post la Sukceda Milito de Hispanio, la lastaj lojalaj provincoj estis transdonitaj al la aŭstraj Habsburgoj, kaj do renomiĝis "Aŭstra Nederlando".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]