Redemptoristoj
Redemptoristoj | ||
---|---|---|
Katolika religia ordeno organizaĵo | ||
Komenco | 9-a de novembro 1732 vd | |
Sidejo | Romo | |
Fondinto(j) | Alfonso Maria de Liguori vd | |
Posedatoj | Catholic Update (en) vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Redemptoristoj[1] (latine: Congregatio Sanctissimi Redemptoris, mallongigo: C.Ss.R.) estas katolika ordeno.
Komencoj
[redakti | redakti fonton]Post malsukceso en proceso la advokato Alfonso Maria de Liguori decidis iĝi pastro kaj ekprizorgis la malriĉulojn ĉe la rando de la socio, la t.n. lazzaroni. Por kuraciĝi li venis en 1730 al Scala, vilaĝeto apud Amalfi kie li rimarkis la spiritan neglekton de la loĝantaro. Kun tri aliaj pastroj kaj unu laikulo li decidis en novembro 1732 fari ion kontraŭ tion. Tiu jaro estas konsiderita la jaro de fondo.
Ĉar li estis tro postulema, kelkaj adeptoj forlasis lin, aliaj venis aliĝi hezitante. Alia problemo estis, ke la Reĝlando de Napolo intermiksiĝis en la precizan vortigon de la ordena regularo. Sekve ankoraŭ en 1790 ekzistis du versioj, unu por Napolo kaj la alia por la Papa ŝtato.
Karaktero de la redemptorist(in)oj
[redakti | redakti fonton]La ordeno ĉefe difiniĝis kiel societo de pastroj. La anoj ĉefe aktivas en la animzorgado kaj misio. La virina branĉo (fondita jam en 1731) kontraŭe estas pli kontempleca. Ĝia unua estrino estis Maria Celeste Crostarosa.
Kelkaj faktoj
[redakti | redakti fonton]- Papo Benedikto la 14-a aprobas la societon oficiale en la 25-a de februaro 1749.
- Post la Franca revolucio la kongregacio ekfloris en Pollando kaj Aŭstrio laŭ la instigo de Sankta Klemento Maria Hofbauer, poste en la resto de Eŭropo.
- Nuntempe la societo troviĝas en multaj partoj de la mondo.
- La apostolado hodiaŭa koncentriĝas je diversaj formoj de: misio en paroĥoj, pilgrimado, publikigo de religia literaturo.
- Ĉirkaŭ 6.000 membroj apartenas hodiaŭ al la kongregacio.
- En Pollando redemptoranoj estas vaste konataj pro la agado de pastro Tadeusz Rydzyk, Radio Maryja kaj Televido Trwam.
Estroj
[redakti | redakti fonton]Jen la estroj (latine: rectores maiores) ekde la fondo[2]:
- 1743–1787 Alfonso Maria de Liguori
- 1787–1792 Andrea Villani
- 1780–1793 Francesco Antonio de Paola
- 1793–1817 Pietro Paolo Blasucci
- 1817–1823 Nikola Mansione
- 1824–1831 Celestino Cocle
- 1832–1850 Camillo Ripoli
- 1850–1853 Vincenzo Trapanese
- 1854–1854 Giuseppe Lordi
- 1854–1869 Celestino Maria Berruti
- 1869–1893 Nicolas Mauron
- 1894–1909 Matthias Raus
- 1909–1947 Patrick Murray
- 1947–1953 Leonardus Buys
- 1954–1967 William Gaudreau
- 1967–1973 Tarcisio Ariovaldo Amaral
- 1973–1985 Josef Georg Pfab
- 1985–1997 Juan Manuel Lasso de la Vega y Miranda
- 1997–2009 Joseph William Tobin
- 2009–nuntempo Michael Brehl
Kelkaj ejoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Hejmpaĝo internacia de la ordeno en pluraj lingvoj. Arkivigite je 2017-08-10 per la retarkivo Wayback Machine
- La redemptoristoj de la provinco de Sankta Klemento en Kolonjo Arkivigite je 2012-01-20 per la retarkivo Wayback Machine germane, nederlande
- La ordeno ĉirkaŭ Munĥeno.
- Artikolo en leksiko pri sanktuloj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Tiu formo troviĝas ĉe: Krause, Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto, eldonejo Buske, Hamburg 2007, p. 1113. Aliaj proponis redemptoranoj.
- ↑ Die Generalobern der Redemptoristen (germane). Arkivita el la originalo je 2009-01-25. Alirita 2017-08-11.