Televido Trwam

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Televido Trwam
emblemo
televidstacio
Komenco 2003 vd
Lando(j) Pollando vd
Sidejo Toruń
Posedata de Lux Veritatis Foundation vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Televido Trwam (pole: Telewizja Trwam) estas pola televida stacio kun katolika-nacia karaktero kaj eduk-konsiloj. Ĝia sidejo situas en Toruń, kaj ĝi apartenas al la Fondaĵo Lux Veritatis, registrita en Varsovio. La stacio havas televidajn studiojn en Toruń, Varsovio, Tuchów, Lublin, Ĉikago kaj Toronto. Direktoro de la stacio estas pastro Tadeusz Rydzyk.

Historio[redakti | redakti fonton]

Komenco de la agado[redakti | redakti fonton]

Televido Trwam ricevis koncesion la 13-an de marca 2003, kaj inaŭguris sian agadon la 10-an de junio 2003 per transmisio okaze de la 750-a datreveno de la kunsido de Drohiczyn. Regula disvastigado de la programoj per satelitoj komenciĝis la 12-an de junio je la 18.00 per la preĝo Anĝeluso kaj informa servo.

La fondaĵo Lux Veritatis kiel posedanto de la stacio estas apogata de la televidaj spektantoj, kiuj pagas monon al ties konto. Kontraste al Radio Maryja ĝi povas montri reklamojn, kiuj tamen aperas tre malofte.

Evoluo[redakti | redakti fonton]

En 2010 kaj 2011 Televido Trwam ne ricevis permeson montri solenaĵojn pri la datrevenoj de la Ribelo de Varsovio. Leteron kun malpermesa decido sendis prezidantino de la urbo Varsovio Hanna Gronkiewicz-Waltz. Tio estas rezulto de konflikto kun la registaro de Donald Tusk daŭranta ekde 2008.

Julie 2011 Informoj de la Tago estis proponitaj al Premio Niptel por prezentado al la publika opinio temojn prisilentataj de aliaj amaskomunikiloj, kaj gravaj por granda grupo de la pola socio, kiel sciigado sen cenzuro de enketa esplorado pri la katastrofo de Smolensk.

Rigardeblo[redakti | redakti fonton]

De februaro 2011 la kanalon oni povas senpere spekti de IPhone kaj IPad de Apple.

Komentistoj[redakti | redakti fonton]

Turnopunkto[redakti | redakti fonton]

La 15-an de februaro 2014 la pollingva soci-katolika Televido Trwam komencis tersurfacan ciferecan video-elsendon - rezulto de protestaj kontraŭdiskriminaciaj marŝoj kaj leteroj en Pollando kaj eksterlande kun kelkaj milionoj de subtenantaj personoj

Distingoj[redakti | redakti fonton]

Januare 2008 Televido Trwam, kune kun Radio Maryja kaj gazeto Nasz Dziennik estis distingita de la Medalo „Milito pro Christo” - insigno atribuata de Militista Episkopejo de la Pola Armeo "pro senkompromisa defendo de la vero, popularigo de patriotaj sintenoj, popularigo de la instruado de Johano Paŭlo la 2-a, promocio de kulturo kaj tradicio de Pola Militistaro".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]