Piotr Jaroszyński

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Piotr Jaroszyński
Persona informo
Piotr Jaroszyński
Naskiĝo 28-an de novembro 1955 (1955-11-28) (68-jaraĝa)
en Łódź
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Copernicus Bilingual High School in Warsaw • Katolika Universitato “Johano Paŭlo la 2-a” vd
Profesio
Okupo universitata instruisto • filozofo vd
Laborkampo universitata instruisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Piotr Juliusz Jaroszyński (naskiĝis la 28-an de novembro 1955 en Lodzo) – profesoro doktoro habilita, pola filozofo, publicisto, universitata instruisto kaj politikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1979 finis studojn en Fakultato de Kristana Filozofio ĉe Katolika Universitato de Lublin "Johano Paŭlo la 2-a". Dum pluraj jaroj estis disĉiplo, kaj poste kunlaboranto de Mieczysław Albert Krąpiec. En 1983 akiris sciencan gradon de doktoro, kaj en 1990 gradon de habilita doktoro. En 1994 estis nomumita al posteno de eksterordinara profesoro. En 2015 ricevis titolon de profesoro pri homa scienco.

En 1991 iĝis gvidanto de Katedro pri Filozofio de Kulturo. Ankaŭ lekcias en Supera Lernejo pri Socia Kulturo kaj Amaskomunikiloj en Toruń kaj kunsidas en Scienca Konsilio de la altlernejo. Li apartenas al filozofiaj societoj en Pollando, Usono, Italio kaj Svislando kaj plenumas funkcion de prezidanto de la Fondaĵo "Lublina Skolo de Kristana Filozofio"". Eniras sciencan komitaton de Powszechna Encyklopedia Filozofii (Universala Enciklopedio de Filozofio). Ĉefredaktoro de la revuo "Człowiek w kulturze" (Homo en la kulturo). Li agas favore al disvolvo de la pola kulturo en la patrujo kaj en pluraj diasporaj medioj en la mondo (ekz. Usono, Kanado, Norvegio, Germanio). En 1998 plenumis funkcion de prezidanto de la partoprenanta en aŭtonomiaj balotoj katolika asocio Rodzina Polska (Pola Familio).

Publicisto de "Nasza Polska" (Nia Pollando), "Nasz Dziennik”, Radio Maryja kaj Televido Trwam kiel felietonisto de la disaŭdigaĵo Myśląc Ojczyzna (Pensante Patrujo).

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la pola lingvo

  • Metafizyka piękna (Metafiziko de la belo) (1986)
  • Estetyka czy filozofia piękna? (Estetiko aŭ filozofio de belo?) (1990)
  • Spór o piękno (Disputo pri la belo) (1992, 2002)
  • Etyka – dramat życia moralnego (Etiko - dramo de la morala vivo) (1992, kilka wydań)
  • Metafizyka i sztuka (Metafiziko kaj la arto) (1996, 2002)
  • Rozmyślania o mojej Ojczyźnie (Pripensoj pri mia Patrujo) (1996)
  • Naród tylu łez... (Nacio de tiom dalarmoj...) (1997)
  • Podstawy Retoryki klasycznej (Fundamentoj de la klasika retoriko) (1998, 2002)
  • Patrzmy na rzeczywistość (Nie rigardu la realon) (1998)
  • Polska i Europa (Pollando kaj Eŭropo) (1999)
  • Wprowadzenie do filozofii (Enkonduko al filozofio) (kunaŭtoro, 2000, pluraj eldonoj)
  • Jasnogórska droga do Europy (Jasna Góra-vojo al Eŭropo) (2000)
  • Kim jesteśmy (Kiu ni estas?) (2001)
  • Ocalić polskość! (Savi polecon!) (2001)
  • Nauka w kulturze (Scienco en la kulturo) (2002)
  • Europa bez Ojczyzn? (Eŭropo sen Patrujoj?) (2002)
  • Nie tracić nadziei! (Ne perdi esperon!) (2002)
  • A stawką jest niepodległość! (Kaj ludcelo estas sendependeco!) (2003)
  • Polonia: ku ojczystym źródłom (Pola diasporo: al patrujaj fontoj) (2004)
  • Suwerenność nie jest przeżytkiem! (Suvereneco ne estas fortravivaĵo!) (2004)
  • W nowogródzkiej stronie (En Navahrudak-regiono) (2004)
  • Amahoro – podróż do serca Afryki (Amahoro - vojaĝo al koro de Afriko) (2005)
  • R. Fąfara, W kręgu filozofii Malebranche’a. Wybór listów Étienne Gilsona i Henri Gouhiera (1920-1936) (Ronde de la filozofio de Malebranche. Elekto de la leteroj de Étienne Gilson kaj Henri Gouhier (1920-1936)), redaktoro de la eldonaĵo kaj kunaŭtoro de la traduko (2007)
  • Przywracanie pamięci (Revenigo de la memoro) (2007)
  • Nie można milczeć! (Oni ne povas silenti!) (2008)
  • Człowiek i nauka. Studium z filozofii kultury (Homo kaj la scienco. Studumo pri filozofio de la kulturo) (2008)
  • Kultura słowa. Podstawy retoryki klasycznej (Kulturo de la vorto. Fundamentoj de la klasika retoriko) (2008)
  • Dla Polski! W blasku mistrzów (Por Pollando! En brilo de la majstroj) (2009)
  • Naród ma trwać! Nacio devas daŭri!) (2009)
  • Wierni do końca! (Fidelaj ĝis la fino) (2010)
  • Metafizyka czy ontologia? (Metafiziko aŭ ontologio?) (2011)
  • O godność Narodu! (Pri digno de la Nacio!) (2011)
  • Odzyskać Polskę! (Reakiri Pollandon!) (2012)
  • Przyjdzie zwycięstwo! (Venos la venko!) (2013)
  • Nie tracić ducha! (Ne perdi la spiriton!(2014)
  • Nie zmarnować Polski! (Ne perdi Pollandon!) (2015)

En aliaj lingvoj

  • Metaphysics and Art (2002)
  • Ethics – the Drama of the Moral Life (2003)
  • Science in Culture (Amsterdam and New York, Rodopi, 2007)
  • Beauty and Being (2011)
  • Poland Dares to Speak Up! (2012)
  • Ética: el drama de la vida moral (2012)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]