Felietono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Felietono estas literatura-publicista verko de gazeta-revua ĝenro. Ĝia specifikeco estas akra-kritika rilato pri alskribataj temoj, eventoj, personoj el la sfero de kulturo, do ĉefe arto, literaturo kaj scienco. Felietono estas apud la rubrikoj politiko, ekonomio, lokaj novaĵoj kaj sporto unu el la kvin klasikaj sekcioj de gazeto, kiuj kutime havas apartajn redakciojn.

Enhavo, aspekto kaj graveco de felietono tre diversas en la ĵurnalistaj tradicioj de diversaj landoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Journal des Débats - portreto de ĝia fondinto Louis-François Bertin, 1832

Unue aperis en Francio en la Journal des Débats (fondita 1789 de Julien Louis Geoffroy kaj Louis-François Bertin) kiel aldonaĵo al la politiko en apartaj folioj (de tie la nomo: “feuille” france - folio). Ĝi enhavis ĉefe novaĵojn kaj recensojn pri teatro kaj literaturo kaj rapide gajnis grandan popularecon, ke ĝi estis ne plu aldonaĵo, sed fariĝis integrita en la korpo de la ĵurnalo.

En anglalingvaj landoj felietono signifas la aperigon de seria romano en la gazeto, sed en aliaj eŭropaj landoj ĝi havas grandan tradicion, kiel montras la reputaciaj verkistoj, kiuj samtempe estis grandaj felietonistoj: ekzemple Heinrich Heine kaj Ludwig Börne (Parizo, 1840-aj); Joseph Roth, Walter Benjamin, Karl Kraus (Germanio, 1920-aj); Jan Neruda, Karel Čapek, Ludvík Vaculík (Ĉeĥio).

Moderna felietono enhavas elementojn de la satiro kaj humuro.