Karl Kraus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Karl Kraus
Karl Kraus.jpg
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aprilo 1874 (1874-04-28)
en Jičín
Morto 12-an de junio 1936 (1936-06-12) (62-jara)
en Vieno, Flag of Austria.svg Aŭstrio
Tombo Centra Tombejo de Vieno [#]
Lingvoj germana [#]
Ŝtataneco Aŭstrio [#]
Alma mater Universitato de Vieno [#]
Familio
Gefratoj Luise Drey [#]
Profesio
Okupo tradukisto • poeto • ĵurnalisto • eseisto • dramaturgo • literaturkritikisto • verkisto [#]
Aktiva dum 1897– [#]
Verkado
Verkoj The Last Days of Mankind ❦
Die Fackel [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Karl KRAUS (* 28-a de aprilo 1874 en Jičín / Bohemio, † 12-a de junio 1936 en Vieno) estis aŭstra verkisto konata kiel satiristo, eseisto, proverbisto, dramisto, poeto, kaj ĵurnalisto. Konsiderita unu el la plej altaj germanlingvaj satiristoj de la 20-a jarcento, plejparte pro lia sprita kritiko de la gazetaro, germana kulturo kaj politiko en Germanio kaj Aŭstrio. Li kontribuis al la t.n. literaturo kafeja.

En la jaro 1897 li forlasis la judisman religion, transiris en 1911 al la katolikismo, sed en 1923 li eliris ankaŭ el tiu ĉi eklezio. Li forte pledis por la asimilado de la judoj en la ĝenerala socio.

En siaj verkoj li akuzis inter alie la koruptecon de juristoj kaj politikistoj kaj la sensaciavidon de la ĵurnalistaro. Kraus krome estis fervora batalanto por la pureco de la lingvo, sed malpli formale li estis konata kiel dogmisto de la priskriba lingvistiko.

Aliĝante al la juna viena grupo (Jung Wien), li amikiĝis kun elstaraj membroj kiel Peter Altenberg, Leopold Andrian, Herman Bar, Richard Beer-Hofman, Felix Derman, Hugo von Hofmannsthal kaj Felix Salten.

En 1899, li fondis sian ĵurnalon Die Fackel (La torĉo), kiun li daŭre administris, eldonis kaj verkis plejparte ĝis sia morto. Tiu ĵurnalo similis aliajn ĵurnalojn kiel Die Weltbühne, kaj iom post iom elstaris en sia sendependa redakta pozicio, helpe de la sendependa financado. Sed tiu ĵurnalo presis tion, kion Krauss volis, ke li presu. En ĝia unua jardeko, ĝiaj verkistoj inkluzivis multajn famajn verkistojn kaj artistojn Kiel Peter Altenberg, Richard Dahmel, Egon Friedel, Oscar Kokoschka, Else Lasker-Schueller, Adolf Loos, Heinrich Mann, Arnold Schoenberg, Johann August Strindberg, Georg Trakl, Frank Wedekind, Franz Werfel, Houston Stewart Chamberlain kaj Oscar Wilder. Li estis la meceno de iuj inter tiuj verkistoj. Sed post 1911, Krauss fariĝis la preskaŭ ekskluziva verkisto de la gazeto, kiu nun fariĝis lia blovkanono kaj militilo por kondukti longdaŭraj publikaj kvereloj kun tiamaj gravuloj. Lia verko aperis preskaŭ ekskluzive en tiu revuo, el kiu aperis entute 922 numeroj, kiuj foje aperis neregule.

De tiu ĉi revuo li lanĉis atakojn kontraŭ la laŭ li hipokriteco kaj korupto de la aŭstro-hungara imperio, kontraŭ psikanalizo, kontraŭ la naciismo de la tutgermana movado, kontraŭ la ekonomia politiko de laissez-faire kaj kontraŭ vasta gamo de aliaj aferoj, kiuj estis glazursukeraĵoj sur la kuko laŭ lia gusto kaj opinioj. Li ankaŭ estis bone konata de atako de ĉian lingvan neglektemon, disfaligantan laŭ li la homan kulturon.

Krauss ankaŭ estis talenta oratoro, partoprenante centojn da publikaj legaĵoj de la verkoj de Bertolt Brecht, Gerhard Hauptman, Johann Nestroy, Goethe kaj Shakespeare, kaj eĉ kantis ĉiujn rolojn en la operetoj de Offenbach.

Inter 1915 ĝis 1922 li verkis lian ĉefverkon, la tre longan satiran "teatraĵon", Die letzten Tage der Menschheit, (La lastaj tagoj de homaro). En tiu teatraĵo tiamatempa dialogo estas kombinita kun apokalipsa fantazio kaj la komentoj de du deflankaj observantoj, la grumblisto kaj la optimisto. La kritika voĉo montras ŝanĝon en la sinteno de Krauss dum ĉi tiuj jaroj, de konservativaj aristokrataj vidpunktoj al demokrata respublikanismo, kiu laŭ recenzistoj ŝarĝas la laboron kaj damaĝas ĝin.

Lia plej malfrua verko, aperinta proksime de lia morto, estas Dritte Walpurgisnacht, plena de kontraŭnaziaj aludoj.

La german-bulgara verkisto, Elias Kanti, kiu regule ĉeestis la prelegoj kaj legaĵoj de Krauss, nomis sian aŭtobiografion "La torĉo en la orelo", aludante la revuon kaj ĝian eldoniston.

Famaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Die demolierte Literatur (eseoj, 1897)
  • Sittlichkeit und Criminalität (eseoj, 1902)
  • Sprüche und Widersprüche (aforismoj, 1909)
  • Die chinesische Mauer (eseoj, 1910)
  • Heine und die Folgen (eseoj, 1910)
  • Weltgericht (eseoj, 1919)
  • Die letzten Tage der Menschheit (dramo, 1922)
  • Die Unüberwindlichen (dramo, 1928)
  • Literatur und Lüge (eseoj, 1929)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.