Jičín

Jičín | |||
germane Jitschin | |||
urbo | |||
Placo de Valdštejn en Jičín
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Jičín | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Hradec Králové | ||
Distrikto | Distrikto Jičín | ||
Administra municipo | Jičín | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Jiĉina montetaro | ||
Memorindaĵoj | Valdica pordego | ||
Rivero | Cidlina | ||
Situo | Jičín | ||
- alteco | 287 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 26′ 13″ N 15° 21′ 06″ O / 50.43694 °N, 15.35167 °O (mapo) | ||
Areo | 24,93 km² (2 493 ha) | ||
Loĝantaro | 16 210 (2023) | ||
Denseco | 650,22 loĝ./km² | ||
Pejzaĝa regiono | Bohemia Paradizo | ||
Aleo | Aleo de Valdštejn | ||
Unua skribmencio | 1293 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 506 01 | ||
NUTS 3 | CZ052 | ||
NUTS 4 | CZ0522 | ||
NUTS 5 | CZ0522 572659 | ||
Katastraj teritorioj | 4 | ||
Partoj de urbo | 12 | ||
Bazaj setlejunuoj | 28 | ||
Konatulo | Rumcajs | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.jicin.cz | |||
![]() |
Jičín estas urbo kun 16 210 loĝantoj (2023) en orienta Bohemio en Ĉeĥio. Ĝi estas turisma centro kaj elirloko ĝis la naturparko Český ráj (Bohemia Paradizo). La urbo industrie produktas agrikulturajn maŝinojn, nutraĵojn, teksaĵojn kaj meblojn. La urbon konatigis la fabela figureto Rumcajs, kiun kreis verkisto Václav Čtvrtek kaj pentristo Radek Pilař.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Podhradí, Brada-Rybníček, Staré Místo, Dílce, Valdice, Vitiněves, Radim, Tuř, Úlibice, Kacákova Lhota, Kbelnice, Holín kaj Železnice.
Historio[redakti | redakti fonton]
Kiel pruvas arkeologiaj trovaĵoj, la ĉi tiea regiono estis loĝigita jam en praepoko. Slavoj loĝis en ĝi jam ekde la 6-a jarcento. La komenco de la hodiaŭa Jičín tuŝas la 13-an jarcenton. Ĉirkaŭ la jaro 1300 la devena vilaĝo estis avancigita je urbo. La ligna, remparita urbo apartenis plej baldaŭ al Vartemberkidoj kaj ekde la jaro 1487 al Trčkidoj el Lípa, dum kies administrado okazis en la urbo granda evoluo. Vilém Trčka komencis en la urbo masonitan konstruadon kaj ties novajn remparojn. En la jaro 1607 Jičín fariĝis posedaĵo de Zikmund Smiřický. Post la batalo sur Blanka Monto ĝi fariĝis posedaĵo de imperiestra soldatestro Albrecht Eusebius de Wallenstein [Valenŝtajn] (ĉeĥe Valdštejn), kiu farigis el ĝi la ĉefurbon de sia regno. Albrecht decidiĝis helpe de famaj arkitektoj alikreigi la urbon en stilon de norditala renesanco. En la jaro 1710 la urbo denove ŝanĝis posedantojn kaj nova posedanto fariĝis la familio von Trauttmansdorf. En la jaro 1784 estis ĉi tien translokigita regiona oficejo kaj la urbo fariĝis sidejo de multaj oficejoj kaj lernejoj. En la urbo estiĝis industrio celita por produktado de maŝinoj bezonataj por agrikulturo, mebloindustrio, grandaj pomologiaj arbidejoj, sed ekz. ankaŭ produktado de pianoj.
Simbolo de la urbo estas la Valdica pordego, ĝi estis konstruita en la jaroj 1568–1578. La turo estas 52 m alta kaj kondukas tien 156 ŝtupoj, de supre ĝueblas bela panoramo.
Tilia aleo el la tempo de Valdštejn kunigas Jičín kun Libosad. Ĝi estas 1 700 m longa, kvarvica kun 1 200 tilioj.
Festivalo Jičín – urbo de fabelo estas aranĝata regule en la unua oktobra semajno.
Loĝantaro[redakti | redakti fonton]
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 6 570 |
1880 | 8 071 |
1890 | 9 935 |
1900 | 9 759 |
1910 | 10 192 |
1921 | 10 478 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 11 034 |
1950 | 11 329 |
1961 | 12 193 |
1970 | 12 581 |
1980 | 16 440 |
1991 | 16 803 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 16 489 |
2014 | 16 282 |
2016 | 16 394 |
2017 | 16 448 |
2018 | 16 480 |
2019 | 16 577 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 16 717 |
2021 | 15 904 |
2022 | 15 871 |
2023 | 16 210 |
Naskiĝintoj[redakti | redakti fonton]
- Ernst Polak, literaturkritikisto
Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]
Erbach (Odenwald), Germanio (Hesio)
Königsee, Germanio (Turingio)
Martin, Slovakio
King's Lynn, Britio
Wijk bij Duurstede, Nederlando
|