Adršpach
Adršpach | |||
germane: Adersbach | |||
municipo | |||
Kastelo Adršpach
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Adršpach | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Hradec Králové | ||
Distrikto | Distrikto Náchod | ||
Administra municipo | Teplice nad Metují | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Rokoj | Rokoj ĉe Adrŝpaĥ-Teplice | ||
Memorindaĵoj | Adršpach kastelo, Adršpach burgo | ||
Rojo | Adršpašský potok | ||
Situo | Adršpach | ||
- alteco | 554 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 37′ 23″ N 16° 06′ 52″ O / 50.62306 °N, 16.11444 °O (mapo) | ||
Areo | 19,71 km² (1 971 ha) | ||
Loĝantaro | 516 (1-a de januaro 2012) | ||
Denseco | 26,18 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1348 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 549 06 | ||
NUTS 3 | CZ052 | ||
NUTS 4 | CZ0523 | ||
NUTS 5 | CZ0523 547786 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de vilaĝo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.adrespach.cz | |||
![]() |
Adršpach estas vilaĝo kaj burgoruino en kabo de Rokoj ĉe Adršpach-Teplice, situanta 2 km de vilaĝo Dolní Adršpach.
Sur rokoza plataĵo de Starozámecký vrch (Malnovkastela monteto) estis verŝajne fine de la 13-a jarcento konstruita reĝa burgo. En suda kaj okcidenta partoj ŝirmis la sidejon duspecaj remparoj kun fosaĵo, la ceteraj partoj havis naturan ŝirmon en perpendikle falantaj rokoblokoj. Al antaŭburgejo, kie staris mastrum-konstruaĵoj, ligis du memstaraj burgetoj. En la orienta burgeto sur la memstara rokobloko staris palaco. La burgo estis post la jaro 1427 konkerita de táboranoj, kiuj de tie entreprenis atakojn en najbaran Silezion. Ĉar la atakoj daŭrigis eĉ pli malfrue, silezianoj en la jaro 1447 aĉetis la burgon kaj ruinigis ĝin tiel perfekte, ke ĝi jam ne plu estis renovigita. Nur fundamentoj de la mastrum-konstruaĵoj kaj restaĵoj de keloj kun volboj konserviĝis. De la burgo eblas rigardi al Rokoj ĉe Adršpach-Teplice, al la ĉirkaŭaĵon de urbo Broumov kaj al montaro Krkonoše (Gigantmontaro).
|