El Vikipedio, la libera enciklopedio
Libčany (germane Liebtschan) estas municipo en Ĉeĥio. Ĝi situas en orienta Bohemio, en regiono Hradec Králové, 5 km sudoriente de la novgotika kastelo Hrádek u Nechanic. Vivas ĉi tie 931 loĝantoj (2025).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Těchlovice (distrikto Hradec Králové), Lhota pod Libčany, Roudnice, Radíkovice, Radostov kaj Hvozdnice (distrikto Hradec Králové).
La pentristo Mikoláš Aleš onidire tiun ĉi vilaĝon, danke al ĝia pitoreska situo inter arbaroj kaj fruktoĝardenoj, nomis "La ĉeĥa Betlehemo".
La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1073.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
| Jaro | Loĝantoj |
|---|
| 1869 | 706 |
|---|
| 1880 | 717 |
|---|
| 1890 | 725 |
|---|
| 1900 | 686 |
|---|
| 1910 | 701 |
|---|
| 1921 | 654 |
|---|
| Jaro | Loĝantoj |
|---|
| 1930 | 738 |
|---|
| 1950 | 604 |
|---|
| 1961 | 605 |
|---|
| 1970 | 552 |
|---|
| 1980 | 612 |
|---|
| 1991 | 743 |
|---|
| Jaro | Loĝantoj |
|---|
| 2001 | 776 |
|---|
| 2011 | 844 |
|---|
| 2014 | 881 |
|---|
| 2016 | 885 |
|---|
| 2017 | 874 |
|---|
| 2018 | 891 |
|---|
| Jaro | Loĝantoj |
|---|
| 2019 | 905 |
|---|
| 2020 | 898 |
|---|
| 2021 | 868 |
|---|
| 2022 | 892 |
|---|
| 2023 | 948 |
|---|
| 2024 | 943 |
|---|
La plej valora kultura memorindaĵo estas romanika preĝejo de Ĉielenpreno de Virgulino Maria el 1160.
En la vilaĝo naskiĝis en 1775 fondinto de la ĉeĥa pupteatra arto Matěj Kopecký. Liahonore ĉiujare en novembro okazas en Libčany Pupteatra festivalo.
-
Libčany – niĉaj kapeletoj survoje al preĝejo
-
Municipa oficejo, antaŭe lernejo
-
Ĉefŝoseo meze de la vilaĝo
-
Fruktaj ĝardenoj estas tipaj por suda ĉirkaŭaĵo de Libčany
| Partoj de municipo Libčany (2) |
|---|
|
|