Hrádek u Nechanic

El Vikipedio, la libera enciklopedio

50° 13′ N 15° 40′ O / 50.217 °N, 15.667 °O / 50.217; 15.667 (mapo)

Hrádek u Nechanic estas kastelo en Ĉeĥio. Ĝi situas en orienta Bohemio, regiono kaj distrikto Hradec Králové, 3km sudoriente de la urbeto Nechanice.

Temas pri romantika reprezenta kastelo el la 19-a jarcento en stilo de gotiko de Windsor, ĉirkauita de ampleksa pejzaĝparko. Ĝi estas la plej juna novkonstruaĵo de kastelo en tiu ĉi stilo kaj amplekso sur teritorio de la tiama imperio Aŭstrio-Hungario.

Pro sia valoro la kastelo estas enskribita al la Listo de naciaj kulturaj memorindaĵoj de Ĉeĥio.

Ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • La kastelo ekspozicio estas aranĝita kiel Prezento de la nobela loĝmaniero en la 2-a duono de la 19-a jarcento (historiaj interieroj kun origina riĉa kaj valora ornamo, arkitekturaj metiaj elementoj, ekipaĵoj kaj artkolektoj).
  • La kastelo estas publike alirebla ekde aprilo ĝis oktobro.
  • Trarigardoj kun ĉiĉerono estas dividitaj je 2 itineroj:

1. (teretaĝo kaj 1-a etaĝo): reprezentaj salonoj, manĝosalono, ludoĉambro, biblioteko, ŝtupara salonego, apartamento de grafo kaj grafino, ĉambroj de servistino, bildgalerio, ĉasista ĉambro, gasrĉambroj, oficejo de mastrumanto, sakristio, kapelo de Sankta Anna)

2. (senbariera teretaĝo): ): reprezentaj salonoj, manĝosalono, ludoĉambro, biblioteko, ŝtupara salonego, oficejo de mastrumanto, sakristio, kapelo de Sankta Anna)

  • Dum la sezono okazas diversaj kulturaj aranĝoj.
  • La aktualan programon vidu en la oficiala retpaĝo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]