Kuks

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kuks
germane Kukus
municipo
Vido al la cenntra parto de iama baroka banloko Kuks de hospitalo sur la dekstra bordo de Elbo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Kuks
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Hradec Králové
Distrikto Distrikto Trutnov
Administra municipo Dvůr Králové nad Labem
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Jiĉina montetaro
Rivero Elbo
Situo Kuks
 - alteco 283 m s. m.
 - koordinatoj 50° 24′ 06″ N 15° 53′ 22″ O / 50.40167 °N, 15.88944 °O / 50.40167; 15.88944 (mapo)
Areo 4,83 km² (483 ha)
Loĝantaro 269 (2023)
Denseco 55,69 loĝ./km²
Tabulo Orlica tabulo
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 544 43
NUTS 3 CZ052
NUTS 4 CZ0525
NUTS 5 CZ0525 579416
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Kuks
Retpaĝo: www.kuks.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Kuks (germane Kukus) estas municipo en Ĉeĥio, en Regiono Hradec Králové, en distrikto Trutnov en valo de supra fluo de rivero Elbo proksimume 6 km norde de Jaroměř. La vilaĝo estas rimarkinda precipe pro unika baroka banloka areo kun hospitalo kaj riĉa statua ornamado el laborejo de Matthias Bernhard Braun, kiu lasis en la jaroj 16921724 konstrui grafo František Antonín Špork. La Hospitalo, la centro de la eksa banloko de Špork ĉirkaŭ la pereinta kastelo sur la maldekstra bordo Elbo kaj Kripo, statuara kolektaro en proksima arbaro Nový les ĉe Stanovice, estas protektata kiel nacia kultura memorindaĵo kaj ili estas samtempe konsisto de memorinda rezervejo Kuks. Vivas ĉi tie 269 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Zaloňov, Stanovice, Litíč, Hřibojedy kaj Heřmanice.

Historio[redakti | redakti fonton]

La ampleksan barokan komplekson de konstruaĵoj en kultura pejzaĝo sur ambaŭ deklivoj super la rivero Elbo lasis konstrui posedanto de ĉi tiea senjorujo František Antonín Špork (germane Sporck) en la jaroj 16921724. Ĝis la jaro 1694 estis konstruita banloko, siatempe unu el la ekspoziciaj en Bohemio.

Areo en la tempo de sia finigo (vido al la kastelo)

En la jaro 1702 estis konstruita teatro kaj konkursejo, 1704 banloka domo kaj domoj por gastoj, en la jaroj 1707–1716 hospitala preĝejo de La plej sankta Triunuo kun familia kripto kaj hospitalo de Kompatemaj fratoj kun ĝardeno. En la jaro 1710 estis finita kastelo, En la jaroj 1720–1724 aldoniĝis nova banloka domo kaj Domo de filozofoj kun biblioteko.

Jam dumvive de la grafo Špork la signifo de la banloko iom post iom malkreskis; post lia morto pro kulpo de neintereso de heredintoj la banloko kadukiĝis. Ĝi estis trafitaj de vico de inundoj, incendioj kaj militaj eventoj. En la jaro 1770 estis alikonstruita la nordokcidenta alo de la hospitalo kaj en la jaro 1901 estis deŝirita la forbrulinta kastelo.

Plejparte germanlingva municipo apartenis en la jaroj 1938-1945 en regnan provincon Sudetio. Post la milito la plimulto de la devenaj loĝantoj estis ellandigita.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869894
1880807
1890746
1900635
1910606
1921587
JaroLoĝantoj
1930596
1950415
1961597
1970387
1980304
1991252
JaroLoĝantoj
2001233
2014243
2016255
2017263
2018261
2019269
JaroLoĝantoj
2020270
2021257
2022263
2023269

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

El la kastelo kaj la banloko sur la maldekstra bordo de Elbo ĝis la hodiaŭa tempo konserviĝis nur fragmentoj: terasa reguligo de la tereno kun muretoj kaj plastika blazono de Špork, kaskada ŝtuparejo kun du statuoj de tritonoj kaj fontanoj direkte al Elbo, gastejo kun la devena nomo U Zlatého slunce, kiu en la jaro 2003 parte renovigis sian agadon.

Areo de la banloka hospitalo en Kuks

Sur la teraso ĉe la gastejo estas lokigitaj kontraŭ si statuoj de Davido kaj Goliaŝo (devene statuo de Herkomman) de Braun. Sur la pli alta teraso super ĝi situas domo de administranto de la senjorujo. Pluaj konstruaĵoj el la erao de Špork situas sur hodiaŭ artefarite plialtigita elba akvorando; unu banloka konstruaĵo n-ro 58 estis en la jaro 2013 adaptita por privata muzeo de Rentz por barokaj grafikoj kaj presaro. Okcidente de la centro de municipo konserviĝis grupo de memorige protektitaj ĉarpentitaj domoj, el kiuj pli granda parto estiĝis en la jaro 1703 dum konstruado de la banloka komplekso.

Hospitalo kun preĝejo[redakti | redakti fonton]

Sur la dekstra bordo de Elbo ĝis hodiaŭa tempo konserviĝis hospitalo kun preĝejo de La plej sankta Triunuo, konstruita en la jaroj 17071712 laŭ projekto de itala arkitekto Giovanni Battista Aliprandi kaj konsekrita en la jaro 1717.

Familia kripto de Šporkidoj en la kripto sub la preĝejo
Skulptista ornamado de la kastela ŝtuparejo

En la kastelo estas vico de eminentaj bildoj, antaŭe alskribitaj al Petr Brandl, kaj la tuta laŭtempa ekipaĵo, en la kripto estas tombo de la familio de Špork kaj ligna altaro kun krucifikso de M. B. Braun el la jaro 1726.

La hospitalo (latine Hospital) estis devene destinita por soldataj deĵorintoj el la senjorujoj de Špork. Ekde la jaro 1743 administris ĝin Kompatemaj fratoj. Nun ĝi estas en administrado de Nacia memoriga instituto. La ekspozicio estas dediĉita al la fondinto de Kuks, al grafo Špork, al la baroka arto kaj apoteko, kun konservita baroka apoteko. Havas ĉi tie sidejon Ĉeĥa farmaceŭtika muzeo, laborejo de Universitato de Karolo, en la keloj estas lokigita Ĉeĥa banko de vinoj.

Municipo[redakti | redakti fonton]

Plektitaj kaj masonitaj domoj

Havas ĉi tie sidejon municipa ofico, poŝto, vendejo kun miksita varo ka produktejo de ŝtrumpetoj. Konsisto de la municipo estas ankaŭ vilaĝo Kašov.

Muziko[redakti | redakti fonton]

En la municipo Kuks krom alia ĉiujare okazas festivalo baroka muziko, teatro kaj danco Theatrum Kuks akaj Muzika somero Kuks. Ĝi ligas al teatraj prezentoj okazantaj dum tempoj de grafo Špork. En la jaro 1702 estis establita Comödien-Hauß. Oni ludis ludojn derivitaj de commedie dell’arte (ekz. Amor der Tyrann oder Arlequin der lustige Advokat) kaj en la jaroj 1724-1734 eĉ opero. La prezentoj estadis trafikataj senpage por vasta publiko.

Ĉirkaŭaĵo[redakti | redakti fonton]

Post la ĉefaj memorindaĵoj de Kuks kaj la ĉirkaŭajo kondukas proksimume 7 km longa instrupado Kuks – Kripo.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]