Rychnov nad Kněžnou

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Koordinatoj: 50°09′47″N 16°16′28″E  /  50.16306°N, 16.27444°O / 50.16306; 16.27444 (Rychnov nad Kněžnou)
Rychnov nad Kněžnou
germane: Reichenau an der Knieschna
urbo
Rychnov Town Hall.JPG
Urbodomo en Rychnov nad Kněžnou
Flag of Rychnov nad Kneznou.svg
Flago
Rychnov nad Kněžnou znak.png
Blazono
Oficiala nomo: Rychnov nad Kněžnou
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Hradec Králové
Distrikto Rychnov nad Kněžnou
Administra municipo Rychnov nad Kněžnou
Historia regiono Bohemio
Montaro Orlica montaro
Rivero Kněžná
Situo Rychnov nad Kněžnou
 - alteco 320 m s. m.
 - koordinatoj 50°09′47″N 16°16′28″E  /  50.16306°N, 16.27444°O / 50.16306; 16.27444 (Rychnov nad Kněžnou)
Areo 34,95 km² (3 495 ha)
Loĝantaro 11 823 (28.08.2006)
Denseco 338,28 loĝ./km²
Unua skribmencio 1258
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 516 01 ĝis 517 01
NUTS 3 CZ052
NUTS 4 CZ0524
NUTS 5 CZ0524 576069
Katastraj teritorioj 7
Partoj de urbo 8
Bazaj sidejunuoj 19
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Rychnov nad Kněžnou
Retpaĝo: www.rychnov-city.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Rychnov nad Kněžnou estas urbo, kie loĝas 11 700 loĝantoj. Ĝi situas en orienta Bohemio, sur rivero Kněžná, en cismontaro Orlické hory. En la urbo estas teksindustrio, konstruindustrio kaj metalindustrio.

La vilaĝo en komercvojo estas unuafoje menciata al la jaro 1258. La servutulan urbon fondis Heřman z Drnholce. Jam ekde la 13-a jarcento evoluis drapproduktado, ekde la 15-a jarcento ĉi tie estis centro de unueco frateca, la urbo Rychnov fariĝis en la jaro 1561. En la 16-a jarcento estis nobela sidejo la tn. Malnova kastelo, aligita pli malfrue en komplekson de bierfarejo. En la 19-a jarcento la urbo estas unu el centroj de la ĉeĥa kulturvivo kaj de evoluo de teksindustrio. Ankaŭ nuntempaj entreprenoj daŭrigas en tradicioj.

En kvarala baroka kastelo kun arkada kortego el la jaroj 16761690 estas lokigita ampleksa pinakoteko kaj ankaŭ Muzeo kaj Galerio de Orlické hory havas sidejon ĉi tie. Konservitaj estas multnombraj popolkonstruaĵoj. En Rychnov naskiĝis František Martin Pelcl (17341801), historiisto kaj la unua profesoro de la ĉeĥa lingvo en praga universitato, kaj verkisto Karel Poláček (18921944), kiu lokigis en la urbon enhavon de romanoj Distrikta urbo (Okresní město) kaj Kvin estis da ni (Bylo nás pět). Magdaléna Dobromila Rettigová ĉi tie en la jaro 1825 finis verkadon de sia konata kuirlibro. En gimnazio en Rychnov agadis historiisto Augustin Sedláček.

Aera bildo de la urbo

,