Libera federacia respubliko Bovina monto
Libera federacia respubliko Bovina monto | ||
ĉeĥe: Svobodná spolková republika Kraví hora | ||
mikroŝtato | ||
Doganejo
| ||
|
||
Oficiala nomo: Svobodná spolková republika Kraví hora | ||
Ĉefurbo | Bořetice | |
---|---|---|
Areo | 9,14 km² (914 ha) Bořetice u Hustopečí | |
Loĝantaro | 1 306 (2021) | |
Denseco | 142,89 loĝ./km² | |
Estiĝo | 12.11.2000 (unuflanka proklamo) | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Ŝtata establo | federacia respubliko | |
Internacia statuso | neagnoskita mikronacio kaj turisma allogaĵo | |
Mapo de la respubliko
| ||
![]() | ||
Retpaĝo: www.republikakravihora.cz | ||
![]() |

Libera federacia respubliko Bovina monto (ĉeĥe: Svobodná spolková republika Kraví hora) estas recesista mikroŝtato fondita en municipo Bořetice en distrikto Břeclav.
Historio[redakti | redakti fonton]
Fondinto de la respubliko asertas, ke la unuajn ideojn pri fondo de la ŝtato li havis jam en la 1980-aj jaroj[1], sed nur en la jaro 2000 okazis ilia efektivigo. La 12-a de novembro 2000 estis samtempe kun baloto en Senaton kaj regionajn reprezentejojn ankaŭ elektitaj reprezentantoj de la ŝtato. Samtempe ankaŭ okazis proklamo de la respubliko. Samtempe estis ankaŭ eldonitaj pasportoj, poŝtmarkoj kaj diversaj propagaj afiŝoj.
Aranĝo[redakti | redakti fonton]
La federacia respubliko konsistas el tri partoj – Eksterlando (malantaŭ limo de la katastra teritorio Bořetice), Aluminioj kaj Bovina monto. Tiu estas el ili la plej granda.[2] Kontraŭ tio la konstitucio de la respubliko notas kiel partoj de la federacia respubliko Aluminioj, Supra kaj Malsupra freid kaj Eksterlando.[3]
Ŝtataj simboloj[redakti | redakti fonton]
Monunuo estas unu Bovinmontomonero, kiu havas valoron de unu euro.[4] Kovras ĝin la vino de la trezoro de la respubliko. La himno estis prezentita la 26-an de majo 2001, ĝi portas nomon Bořeticaj Bovinaj montoj kaj solene tiutage ludis ĝin muzika kapelo Túfaranka el Šakvice. La 18-an de aprilo 2001 estis al la republiko onidire fare de Subkomitato por heraldiko kaj veksilologio de Deputitara Parlamentejo de Ĉeĥio donita rajto uzi blazonon kaj flagon.[2][mankas fonto]
Recesistaj agadoj[redakti | redakti fonton]
Antireferendumo[redakti | redakti fonton]
Antireferendumo okazis la 22-an de februaro 2002 en placo de Libereco en Brno kontraŭ referendumo de Karintia hetmano. La marŝantaro ekriris je la 2-a horo 22 minutoj kaj 22 sekundoj posttagmeze el strato Rašínova el Brno akompanata de spirmuzika kapelo Vonička el Bovina monto. La manifestantoj postulis haltigon de Viena grandega radego en Viena Prater, ĉar ĝi pelas froston kontraŭ la vitejoj.[5][1] La antireferendumo reagis al la aŭstra referendumo pri nuklea elektrejo Temelín.[6]
Konsulejoj[redakti | redakti fonton]
La respubliko havas 4 konsulejojn. La unua estas en Rychnov nad Kněžnou[7], la dua en Brno-Medlánky. La tria estis malfermita en Rakovník[8] kaj ĝi servas por la nordokcidenta Bohemio. La kvara konsulejo troviĝas en Modra en Slovakio.
Flughaveno[redakti | redakti fonton]
Jam en la jaro 2006 estis en Bořetice fondita aviada klubo kun nomo Super regiono André, sed ĝis nun ĉi tie mankis la flughaveno. Tio ŝanĝiĝis la 30-an de majo 2009, kiam estis en la proksimenco de la municipo malfermita 500 metroj longa kaj 35 metroj larĝa elteriga kaj alteriga vojo. Tiu estas destinita precipe por ultraleĝeraj aviadiloj kaj savhelikopteroj.
Moravia asocio de malantaŭa defendo[redakti | redakti fonton]
Moravia asocio de malantaŭa defendo (MAMD) – neoficiale Viando-alkoholo-turismo-glutemeco – estas recesista grupiĝo, estiĝinta la 15-an de januaro 2003 en la konzulejo en Brno-Medlánky. Temas pri defendpakto inter diversaj recesistaj ŝtatoj sur teritorio de Ĉeĥa respubliko (precipe de Moravio), servas al reciproka kulaborado kaj propagado. Inter la unuopaj membroj estas fermataj kontraktoj pri "Amikeco, kunlaborado kaj neatakado por eternaj tempoj kaj eĉ ne je unu minuto pli longe". Membroj estas Libera federacia respubliko Bovina monto, Valaĥia reĝlando kaj Laĥia markgrafujo.
Interamikiĝintaj ŝtatoj[redakti | redakti fonton]
Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Belvedero super Bovina monto
- Dia torturo super Bovina monto
Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]
-
doganejo
-
sidejo de la prezidento kaj registaro
-
Placo de Vincek
-
muro de lamentoj
-
vinkeloj
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ 1,0 1,1 Rozhovor s prezidentem vinařské republiky Kraví hora Václavem Petráskem, vysíláno 31. prosince 2007, ČRo Radiožurnál
- ↑ 2,0 2,1 paĝaro de municipo Bořetice
- ↑ Ústava Svobodná spolková republika Kraví hora
- ↑ Svobodná spolková republika Kraví hora - recesistický útvar Arkivigite je 2010-08-08 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20100808085205), toulkypocechach.com
- ↑ Prezident Petrásek: Proslavil nás protest proti kolu, Břeclavský deník
- ↑ Fiktivní česká království, knížectví a republiky radio Praha (ČRo 7)
- ↑ Svobodná spolková republika Kraví hora otevírá konzulát v Rychnově nad Kněžnou, rozhlas.cz
- ↑ Rakovník na Kraví Hoře, kostelik.cz
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Libera federacia respubliko Bovina monto en Vikimedia Komunejo
- Oficiální stránky
- Ústava Kraví hory
- Republika Kraví hora otevřela své sklepy, idnes.cz
- Bořetičtí vinaři mají republiku, idnes.cz
- Bořetice - Za vínem do vesnice roku, ihned.cz
- Kravihorci hrozí České republice vízem, denik.cz
- Bořetice na Břeclavsku jsou vesnicí roku 2005 Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine, novinky.cz
- Freie Republik Kraví hora Bořetice, suedmaehren.info
- Prezidenti, králové a knížata, ceskatelevize.cz
- Kravihorci volili pod dohledem krávy Burčákovky Arkivigite je 2020-07-24 per la retarkivo Wayback Machine, novinky.cz
- Recesisté z Kraví Hory chystají víno a vinohrady na mayský konec světa, idnes.cz
- Recesisté z Kraví Hory drželi černou hodinku a pomohli přírodě, idnes.cz
- Přistání povoleno, hlásí ode dneška vinaři v Bořeticích, idnes.cz
- článek na myslivost.cz[rompita ligilo]
- FOTW