Placo de Libereco (Brno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Mapo de la placo trapasita de la tramlinio
Rekonstruo de la placo en 2006

Placo de Libereco estas la centra urba placo de Brno, kies antaŭa nomo estis Malsupra placo.

En la mezepoko ĝin ĉirkaŭis donoj de notindaj urbanoj kaj moraviaj nobeloj. Ĝia dominanto estas baroka pesta kolono kun statuoj de sanktuloj (el 1679). Vidindaj estas ankaŭ belega renesanca palaco kun arkada korto - La Domo de Sinjoroj el Lipá - kaj la novrenesanca Klein-palaco.

En la placo ofte okazas kulturaj aranĝoj, ekz. pop-muzikaj koncertoj, kristnaska bazaro kun standoj k.s.

Post la angulo troviĝas la urba Mahen-biblioteko en la strato Kobližná.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]