František Martin Pelcl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
František Martin Pelcl
František Martin Pelc.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 11-an de novembro 1734 (1734-11-11)
en Rychnov nad Kněžnou
Morto 24-an de februaro 1801 (1801-02-24) (66-jara)
en Prago
Tombo Malostranský hřbitov
Ŝtataneco Ĉeĥio
Profesio verkisto, historiisto, bibliotekisto, arkivisto, pedagogo, profesoro
Lingvoj latina lingvo, germana lingvo, ĉeĥa lingvo
v  d  r
Information icon.svg


František Martin PELCL (naskiĝis la 11-an de novembro 1734 en Rychnov nad Kněžnou - mortis la 24-an de februaro 1801 en Praha) estis la unua profesoro de la ĉeĥaj lingvo kaj literaturo ĉe la Praga universitato.

En la Praga universitato li studis filozofion, historion kaj teologion, sed ne finis ilin, daŭrigis en Vieno, kie li studis ankaŭ estetikon. Reveninte Pragon, li fariĝis privata edukisto ĉe grafa familio, poste bibliotekisto kaj arkivisto, funkciulo de privata societo de sciencoj, ekde 1793 profesoro de la Praga universitato.

Li verkis germanlingve bohemian kronikon pri la regado de Jozefo la 2-a, sed ankaŭ verkojn pri Karolo la 4-a kaj lia filo Venceslao la 4-a, eldonis novan bohemian kronikon, priskribis jezuitajn verkistojn, eldonis fundamentojn de la ĉeĥa gramatiko.

Li klopodis realisme priskribi la historion aplikante sciencajn metodojn.