Královec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Královec
germane Königshan
municipo
Preĝejo de sankta Johano Nepomuka
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Královec
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Hradec Králové
Distrikto Distrikto Trutnov
Administra municipo Žacléř
Historia regiono Bohemio
Montaro Broumova montetaro
Najbaras kun Lubawka Pollando
Situo Královec
 - alteco 512 m s. m.
 - koordinatoj 50° 40′ 36″ N 15° 58′ 26″ O / 50.67667 °N, 15.97389 °O / 50.67667; 15.97389 (mapo)
Katastro 9,94 km² (994 ha) Královec
Loĝantaro 194 (2023)
Denseco 19,52 loĝ./km²
Unua skribmencio 1289
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 542 03
NUTS 3 CZ052
NUTS 4 CZ0525
NUTS 5 CZ0525 530808
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Královec
Retpaĝo: www.obeckralovec.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Královec (ĝis la jaro 1946 kaj germane Königshan) estas municipo en Ĉeĥio, en Regiono Hradec Králové, en distrikto Trutnov. Vivas ĉi tie 194 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Bernartice (distrikto Trutnov), Žacléř, Lampertice kaj Lubawka.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1289. Ĝis la jaro 1946 la municipo portis la nomon Königshan. Ĉar Královec troviĝas en vasta montoselo nomata Královecké sedlo kaj ne en mallarĝa montpasejo, regis timoj, ke Hitler ekatakos kontraŭ Ĉeĥoslovakio per unu el la ĉefaj fortoj ĝuste tra ĉi tie. Tial estis kelke da kilometroj de ĉi tie komencita konstruado de unu el la plej grandaj artileriaj fuortaroj Stachelberg en Babí, kiu devis per sia grandega pafado kovri la tutan spacon de la montoselo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869769
1880861
1890830
1900824
1910840
1921836
JaroLoĝantoj
1930758
1950394
1961382
1970294
1980223
1991170
JaroLoĝantoj
2001176
2014187
2016193
2017188
2018195
2019190
JaroLoĝantoj
2020192
2021160
2022189
2023194

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de sankta Johano Nepomuka
  • Statuo de sankta Johano Nepomuka
  • Monumento al falintoj en la 1-a mondmilito

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]