Jasna Góra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jasna Góra
monaĥejo • sanktejo • konstruaĵaro • fortreso [+]

LandoPollando
SituoCzęstochowa
- koordinatoj50° 48′ 45″ N, 19° 5′ 50″ O (mapo)50.812519.097222222222Koordinatoj: 50° 48′ 45″ N, 19° 5′ 50″ O (mapo)

Jasna Góra (Pollando)
Jasna Góra (Pollando)
DEC
Map
Jasna Góra

Vikimedia Komunejo:  Jasna Góra [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Jasna Góra [jasna gura] estas katolika pilgrimejo en la pola urbo Częstochowa, konsiderata nacia sanktejo de Pollando kun la mirakla bildo de Virgulino de Ĉenstoĥovo. La 16-an de septembro 1994 estis agnoskita historia monumento kaj kandidatas por listo de la Monda heredaĵo de Unesko

La "hela monto" (latine mons clarus) estas zorgata de paŭlanaj monaĥoj kaj ĉiujare vizitata de 3 ĝis 4 milionoj da homoj. Centra objekto de la honorado estas bildo de Nigra madono.

La sanktejo[redakti | redakti fonton]

Plano de la sanktejo

La sanktejo okupas areon de ĉirkaŭ kvin hektaroj. La fortikigita parto estis konstruita iom post iom inter la 15-a kaj 20-a jarcentoj. Norde, okcidente kaj sudokcidente apudas ĝin parko.

Sude troviĝas la impona ĉefa enirejo. Oriente situas libera placo, kiu servas por aranĝoj kun multaj vizitantoj.

Okcidente situas pilgrimula centro kun dormejoj, restoracioj kaj parkejoj.

La turo de la sanktejo altas 106 metrojn. Ĝi servas ne nur kiel sonorila turo, sed portas ankaŭ antenon de la sankteja radio-stacio[mankas fonto] (ultramallongondo).

Pli gravaj eventoj[redakti | redakti fonton]

Kronado de la bildo

Laŭ decido de Klemento la 11-a el 1716 episkopo Krzysztof Szembek la 8-an de septembro 1717 kronis la bildon. En la ceremonio partoprenis ĉirkaŭ 200 mil da kredantoj. Tio estis la unua kronado de la sankta bildo ekster Vatikano.

Predikoj de polaj primasoj

La 26-an de aŭgusto 1980 dum Strikoj en la Pola Marbordo primaso Stefan Wyszyński predikis, kio estis cenzurita en Pola Televido kaj manipulita de la komunista reĝimo.

Papaj vizitoj

La sanktejon vizitis tri papoj: Sankta Johano Paŭlo la 2-a (sesfoje), Benedikto la 16-a kaj Francisko.

Sur la Klara Monto la 15-an de aŭgusto 1991 finiĝis la 6-aj Mondaj Junularaj Tagoj — unuafoje la polan papon aŭskultis junularo de Sovetunio kaj Okcidenta Eŭropo (venis ĉirkaŭ unu miliono kaj duono)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aleksander Jaśkiewicz, Jasna Góra, Sport i Turystyka, Varsovio 1986, ISBN 83-217-2607-0.
  • Mirosław Zwoliński, Przewodnik po Częstochowie (Gvidlibro tra Ĉenstoĥovo), Częstochowa 1997, p. 87–112

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]