Ĉenstoĥovo

| Ĉenstoĥovo · Częstochowa | |||||
| Flago | Blazono | ||||
| Devizo: Częstochowa to dobre miasto | |||||
|
| |||||
| eksterdistrikta urbo en Pollando • urbego | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| |||||
Mapo | |||||
| Genitivo de la nomo | Częstochowy | ||||
| Provinco | Silezia provinco | ||||
| Distrikto-rajta | Jes | ||||
| Distrikto | Częstochowa | ||||
| Komunumo | komunumo Częstochowa | ||||
| Speco de komunumo | Urba | ||||
| Urba komunumo | Jes | ||||
| Aglomeraĵo | proksimume 400 000 | ||||
| Fondita en | 11-a jarcento | ||||
| Urborajtoj | 1356 | ||||
| Koordinatoj | 50° 48′ N, 19° 7′ O (mapo)50.819.116666666667Koordinatoj: 50° 48′ N, 19° 7′ O (mapo) | ||||
| Alto super la marnivelo | 317 m | ||||
| Areo | 161 km² | ||||
| Loĝantaro | 204730 (en 2023) | ||||
| Poŝtkodo | 42-200 ... 42-229, 42-263, 42-271, 42-280, 42-294 | ||||
| Telefona antaŭkodo | (+48) 34 | ||||
| Aŭtokodo | SC | ||||
| Estro | Krzysztof Matyjaszczyk[de kiam ĝis kiam?] | ||||
| Titolo de estro | Prezidanto de urbo | ||||
| Nomo de estraro | Rada miasta Częstochowy | ||||
| Ĝemelaj urboj | Altötting, Fatima, Loreto, Lourdes, Pforzheim, Rēzekne, South Bend, Šiauliai | ||||
| Komunuma retejo | http://www.czestochowa.um.gov.pl/ | ||||
Częstochowa [ĉenstoĥova] (esperantigite Ĉenstoĥovo, ankaŭ kutimas urbonomoj en iuj pliaj eŭropaj lingvoj, aparte Tschenstochau en la germana) estas urbo en Silezia provinco en suda Pollando, ĉe rivero Warta. Ĝi apartenas al komunumo Częstochowa, en samnoma distrikto. Laŭ la stato de 2023 en la urbo vivis 204 730 loĝantoj sur areo de 159,72 kvadrataj kilometroj, kio en 2023 rezultigis loĝdenson de 1 282 loĝantoj/km². La urbo jam urbiĝis antaŭ 1377, eble en 1356, kaj en 1502 formale ricevis urborajtojn laŭ magdeburga juro.
La urbo estas loko kie naskiĝis Stanislaw Zygmunt Braun. Ĝi estas ankaŭ la plej grava katolika pilgrimloko de Pollando.
Ĉenstoĥovo estas granda religia centro: arkiepiskopa metropolo, ĝi estas konata en la tuta mondo de la monaĥejo de la paŭlinaj patroj en Jasna Góra, kie troviĝas la mirakla bildo de la Virgulino de Częstochowa, la ikono de la Nigra Madono.
Dua Mondmilito
[redakti | redakti fonton]Kompreneble la historio de la urbo Ĉenstoĥovo ne nur konsistas el la pli ol kvar teroraj jaroj de la nazia invado en Pollando de septembro 1939 ĝis januaro 1945. Ĉar tamen tiuj kvar jaroj lasis apartan traŭmatan impreson, oni al ili dediĉas apartan ĉapitron, simbole per kvar iom hazarde elektitaj eventoj.
- 4.10.1939: Anoj de la polico Ordnungspolizei de la okupanta Tria Regno mortigis ĉ. 100 personojn hazarde kaptitajn sur la stratoj de la urbo — averaĝe dum la nazia invado en Pollando ĉiutage okazis 15 tiaj ekzekutoj.
- 2.08.1941: La sekreta polico Gestapo translokis al Koncentrejo Ravensbrück 30 virinojn de loka malliberejo.
- 11.09.1942: Anoj de la polico Ordnungspolizei de la okupanta Tria Regno publike pendumis en la vilaĝo Rudniki, apud Ĉenstoĥovo, 18 polojn kaj 2 ciganojn
- 26.10.1943: Taĉmento de la okupanta polico pendumis apud Ĉenstoĥovo 10 polojn, venĝe pro pafmortigo de policano.
Dum la tuta Dua Mondmilito, proksimume 45 000 judaj civitanoj, preskaŭ la tuta juda loĝantaro de Ĉenstoĥovo, estis murditaj kaj pli ol 20 urbaj sinagogoj estis detruitaj.
Pilgrimejo
[redakti | redakti fonton]Ĉenstoĥovo estas fama Maria pilgrimado centro precipe en Centra kaj Orienta Eŭropo: longe antaŭ la 20-a jarcento, ĝi allogis amasojn da dekoj aŭ eĉ centojn da miloj da homoj ĉiujare. Tuj post lia aliĝo al la pontifika trono en 1978, la Papo Johano Paŭlo la 2-a, iama ĉefepiskopo de Krakovo, vizitis tien, sed ankaŭ poste plurajn fojojn dum siaj apostolaj vojaĝoj. En 1991 ĝi gastigis junularon en la kadro de la Mondaj Tagoj de Junularo.
Publika transporto
[redakti | redakti fonton]Sur la urba teritorio troviĝas la plej nova tramsistemo en Pollando. En urbo funkcias ankaŭ aŭtobusa transporto.
Internacia kunlaboro
[redakti | redakti fonton]Partneraj urboj
Personoj ligitaj kun Częstochowa
[redakti | redakti fonton]Honoraj civitanoj
- Johano Paŭlo la 2-a, papo
- Ryszard Kaczorowski, prezidento en ekzilo
Aliaj
- Krzysztof Jasiutowicz, kunfondinto de pola vikipedio
- Janusz Kochanowski, ombudsmano
- Stefan Korboński, politikisto, aktivulo de Pola Subtera Ŝtato
- Tomasz Kucharzewski, karateisto
- Halina Poświatowska, poetino
- Kazimierz Pułaski, militisto, honora civitano de Usono
- Władysław Tatarkiewicz, filozofo
- Kazimierz Zarankiewicz, matematikisto, profesoro de teoria mekaniko
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Virgulino de Ĉenstoĥovo
- Jasna Góra (Klara Monto)
- Tramtransporto en Częstochowa
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Forum Czestochowa Arkivigite je 2020-09-29 per la retarkivo Wayback Machine
- Arkivigite je 2013-03-22 per la retarkivo Wayback Machine - epitafio al Smolensk
Bildgalerio
[redakti | redakti fonton]- urbodomo
- la centra placo
| ||||||





