Kazimierz Zarankiewicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kazimierz Zarankiewicz
Persona informo
Naskiĝo 2-an de majo 1902 (1902-05-02)
en Częstochowa, Kongresa Pollando
Morto 5-an de septembro 1959 (1959-09-05) (57-jaraĝa)
en Londono
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato de Varsovio
Okupo
Okupo matematikisto • topologo
Verkoj Zarankiewicz problem
vdr

Kazimierz Zarankiewicz (naskiĝis la 2-an de majo 1902 en Częstochowa, mortis la 5-an de septembro 1959 en Londono) – pola matematikisto, profesoro de teoria mekaniko en Varsovia Politekniko de 1946. Teoriulo de kosmaj flugoj. Li verkis pri topologio, grafeteorio, teorio pri variablo-funkcio de kompleksaj nobroj kaj nombroteorio.

En 1923 doktoriĝis kaj en 1929 habilitiĝis kaj ricevis la titolon de docento. En 1940 lekciis matematikon en Privata Vira Teknika Lernejo de la 2-a grado en Varsovio. En la studjaro 1948-1949 laŭ invito de la Universitato de Harvard lekciis pri matematiko kaj teoria mekaniko en ĝi kaj ses aliaj usonaj altlernejoj.

Eminenta scienca populariganto. Kunkreinto (1954) kaj la unua prezidanto de Pola Kosmonaŭtika Asocio (PTA) (elektita februare 1956), ekde 1957 vicprezidanto de Internacia Kosmonaŭtika Federacio (IAF). La profesoro estis organizanto kaj gvidanto de la unua pola scienca laborloko pri kosmonaŭtiko - Kosmonaŭtika Laborejo de la Instituto pri Bazaj Problemoj de Tekniko de Pola Scienca Akademio. Li estis aktiva organizanto de tutlandaj Konferencoj de Raketa Tekniko kaj Kosmonaŭtiko en 1957 kaj 1959 kaj partoprenis 4 Internaciajn Kosmonaŭtikajn Kongresojn: en 1956 en Romo (PTA aliĝis tiam al IAF), en 1957 en Barcelono, en 1958 en Amsterdamo kaj en 1959 en Londono, lekciante sciencajn referaĵojn. Ankaŭ estis membro de Brita Interplaneda Societo (BIS) kaj honora membro de Germana Rakeda Societo (DGRR).

En 1958 aperis, en eldonejo Wiedza Powszechna (Universala Scio), liaj Kartki z dziejów mechaniki (Folioj pri historio de mekaniko). Aŭguste 1959, kelke da tagoj antaŭ morto de la aŭtoro, forlasis presejon „Astronautyka popularna” (Populara Kosmonaŭtiko) (Biblioteko de Problemoj de PWN (Pola Scienca Eldonejo)).

Li mortis en Londono dum kunsidoj de la 10-a Kongreso de IAF kaj estis entombigita en Tombejo Powązki en Varsovio en la Aleo de Merititoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]