Altötting
Altötting | ||||||
| ||||||
urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Bavario | |||||
Distriktaro | Supra Bavario | |||||
Distrikto | Distrikto Altötting | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 08671 | |||||
Poŝtkodo | 84503 | |||||
Aŭtomobila kodo | AÖ | |||||
Oficiala Municipokodo | 09171111 | |||||
Subdivido | Oficiale 40 komunumopartoj (Gemeindeteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Herbert Hofauer | |||||
Partio de komunumestro | Freie Wähler | |||||
Adreso de la administrejo | Kapellplatz 2a | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 13104 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 48° 14′ N, 12° 41′ O (mapo)48.22666666666712.678333333333Koordinatoj: 48° 14′ N, 12° 41′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 403 m | |||||
Areo | 23,43 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.altoetting.de/ | |||||
Altötting estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la samnoma distrikto Altötting de la federacia lando Bavario, kaj estas la administra centro de la distrikto. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 13 104 loĝantojn. Altötting situas borde de la rivero Inn, kiu konsistigas la nordan limon de la teritorio.
La Ora Ĉevaleto (germane: Goldenes Rössl) estas la ĉefa juvelo de la trezorejo de Altötting kaj majstraĵo de la pariza oraĵista kaj emajla arto de la 15-a jarcento. De 1992 ĝis 1995 la metiejo de la Bavara Nacia Muzeo en Munkeno elspeze kaj ĝisfunde riparis la Oran Ĉevaleton je spertula kunlaboro fare de arthistoriistoj de la pariza Luvro, de la Brita Muzeo en Londono same kiel el Germanio kaj Aŭstrio. La trezoraĵo revenis, post ekspozicio en aprilo de 1995 en Munkeno, sur sian lokon en la trezorejo de la kolegiatopreĝejo de Altötting.
Elstaruloj
[redakti | redakti fonton]- Ludoviko la Infano, imperiestro
- Konrad el Parzham, sanktulo kaj longjara pordisto ĉe la kapucenoj de Altötting
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Nová Včelnice, loko kun kopio de la ador-bildo
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Altötting estas ĝemelurbo kun la jenaj urboj:
- Fátima en Portugalio
- Loreto en Italio
- Lourdes en Francio
- Mariazell en Aŭstrio
- Częstochowa en Pollando
Ĉiuj ĉi urboj estas, kiel Altötting, famaj mariaj pilgrimejoj.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Kristanaj preĝejoj en la centro
-
La urbodomo
-
La stacidomo
|