Lubuŝa provinco
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Lubuŝa Provinco aŭ Lubuŝa Vojevodio | |||||
| |||||
![]() | |||||
---|---|---|---|---|---|
ĉefurbo | Gorzów Wielkopolski kaj Zielona Góra | ||||
areo | 24 173,17 km² | ||||
nombro de loĝantoj (laŭ stato 31-an de decembro 2007) |
1 426 155 | ||||
distriktoj:![]() | |||||
Lubuŝa Provinco (pole Województwo lubuskie) aŭ Lubuŝa Vojevodio aŭ mallonge iom malekzakte Lubuŝio estas provinco (historie vojevodio) de Pollando. Ĝi situas en okcidenta parto de la lando ĉe limo de Germanio. Ĉefurboj de la provinco estas Gorzów Wielkopolski kaj Zielona Góra.
La provinco konsistigas la orientan parton de la glaciepoke ekestinta altebenaĵo kaj historia kultura pejzaĝo Lubuŝio, kies okcidenta parto situas en la germana federacia lando Brandenburgio, dividita de la provinco per la bordo de la rivero Odro.
|