Halina Poświatowska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Halina Poświatowska
Foto de Poświatowska ĉe ŝia muzeo en Częstochowa, fot. Ivonna Nowicka.
Foto de Poświatowska ĉe ŝia muzeo en Częstochowa, fot. Ivonna Nowicka.
Persona informo
Naskiĝo 9-an de majo 1935
en Częstochowa
Morto 11-an de oktobro 1967
en Varsovio
Mortokialo kora malsufiĉo [#]
Tombo Częstochowa [#]
Lingvoj pola lingvo [#]
Ŝtataneco Pollando [#]
Alma mater Smith College [#]
Profesio
Pseŭdonimo used by her [#]
Okupo poeto • artistoverkisto [#]
Laborkampo poezio [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr
Poezia Domo-Muzeo de Halina Poświatowska en Częstochowa, fot. Ivonna Nowicka.
Busto de Poświatowska ĉe ŝia muzeo, fot. Ivonna Nowicka.
Tombo de Halina Poświatowska

Halina POŚWIATOWSKA (naskiĝis la 9-an de majo 1935 en Częstochowa, mortis la 11-an de oktobro 1967 en Varsovio; fraŭlina nomo Myga) estis pola poetino kaj verkisto.

Poświatowska estas fama pro sia lirika poezio, kaj pro sia intelekta, pasia tamen sensentila poezio pri la temoj de morto, amo, ekzisto, famaj historiaj gravuloj, precipe virinoj, same kiel sia mordema traktado de vivo, vivado, estaĵo, abeloj, katoj kaj la sensajn kvalitojn ami, malĝoji kaj deziri.

Ŝiaj poemoj estas tradukitaj al bulgara, germana, persa, portugala kaj ukraina.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Hymn bałwochwalczy („Blasfema himno“, 1958)
  • Dzień dzisiejszy („Hodiaŭ“, 1963)
  • Oda do rąk („Odo al la manoj“, 1966)
  • Opowieść dla przyjaciela („Rakonto por plej bona amiko“, 1967)
  • Jeszcze jedno wspomnienie („Unu plia memoro“, 1968)
  • Wiersze wybrane („Kolekto de poemoj“, 1975)
  • Poezje wybrane („Kolekto de poezio“, 1976)
  • Trzeba iść („Devas iri“, 1987)
  • Jestem („Mi estas“, 1991)
  • Rozcinam pomarańczę bólu („Mi tranĉas oranĝon de doloro“; 1991)

Ekzemploj de poemoj[redakti | redakti fonton]


vi demandas – kion portas en sakoj la karavanaj kameloj
mian koron
tra la dezerto

kiam vi foriris
mi restis sola
sub la flava suno

la tero estas seka
kaj koroj malplenaj
ne por mi ke ŝvelas
la fonto de tenereco

kelkfoje mi vidas vin
sed miaj etenditaj manoj
nur tuŝas
mian penson pri vi

vi demandas – kion portas en sakoj la karavanaj kameloj
mian koron
tra la dezerto

(pole *** (pytasz – co dźwigają w jukach wielbłądy podróżne)
traduko: Ivonna Nowicka por eo.wikipedia, 2019)

kiam ajn mi volas vivi mi krias
kiam la vivo forlasas min
mi alkroĉiĝas al ĝi
mi diras – vivo
estas frue foriri

ĝia varma mano en mia mano
miaj lipoj apud ĝia orelo
mi flustras

ho vivo
- kvazaŭ la vivo estas amanto
kiu volus foriri -
mi pendigas min sur ĝia kolo
mi krias

mi mortos se vi foriros

(pole *** (zawsze kiedy chcę żyć krzyczę)
traduko: Ivonna Nowicka por eo.wikipedia, 2019)

se vi volus forlasi min
ne forgesu rideton
vi povas forgesi vian ĉapelon
gantojn kajeron kun gravaj adresoj
io ajn vere – por kiu vi devus reveni
reveninte neatendite vi vidos min en larmoj

se vi volus resti
ne forgesu rideton
vi rajtas ne memori mian naskiĝdaton
nek lokon de nia unua kiso
nek kialon de nia unua kverelo
tamen se vi volas resti
ne faru ĝin kun suspire
sed kun rideto

restu

(pole *** (jeśli zechcesz odejść ode mnie)
traduko: Ivonna Nowicka por eo.wikipedia, 2019)