Saltu al enhavo

Larmo

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larmo
korpa likvo
vdr
la larmoglanda sistemo:    a) larmoglando
b) supra larma punkto    c) supra larma kanalo
d) larma saketo    e) suba larma punkto
f) suba larma kanalo    g) nazolarma kanalo

Larmo laŭ PIV estas

  1. guto de saleca likvaĵo, kiu elfluas el la okuloj pro fizikaj aŭ sentaj kaŭzoj,
  2. tre malgranda kvanto da likvaĵo, kaj
  3. io kun la formo de falanta guto.

Laŭ la unua, baza signifo de la vorto temas pri saleca korpolikvaĵo, kiun la larmoglandoj de homoj kaj aliaj mamuloj konstante sekrecias. La likvaĵo de larmo enhavas akvozan parton kaj grasan parton. Perturboj en la konsisto de la likvaĵo gvidas al la ĝena fenomeno de "seka okulo". Homa larmo pezas proksimume 15 miligramojn.

La larma likvaĵo de homo enhavas kontraŭinfektajn substancojn kiel homa lisozimo kaj protektas la okulan surfacon de malgrandaj korpofremdaj objektoj, kiuj de la malseka okula surfaco povas esti forviŝitaj per palpebrumo, do fermiĝo kaj remalfermiĝo de la palpebroj.

Se la okula surfaco estas forte ekscitita, ekzemple pro korpofremdaj substancoj, forta vento aŭ akraj gasoj aŭ enaeraj likvaĵogutoj, kiel ekzemple dum la distranĉado de cepo, en la cerbo aktiviĝas la reflekso aktivigi la larmajn glandojn kaj produkti pli da larma likvaĵo. Ekestas larmoj, kiuj estas elfluigataj el la okuloj.

Larmoj tamen ankaŭ povas ekesti sen neceso de okula purigo, ekzemple dum plorado.

Ankaŭ iuj okulaj malsanoj havas inter siaj simptomoj la troan produktadon de larma likvaĵo sen fiziologia neceso pri tia produktado.

Sociaj aspektoj

[redakti | redakti fonton]

Plej multaj mamuloj produktas larmojn responde al intensa doloro kaj aliaj stimuloj, sed plorado kiel emocia respondo estas konsiderata de multaj kiel unika homa trajto, kiu probable devenas de la alta memkonscio de homo. Estas studoj montrante, ke elefantoj kaj goriloj ankaŭ povas plori.

La emociaj stimuloj, kiuj kondukas al ploro, kutime estas koleromalĝojo, sed ploro povas rezulti de malĝojo, ĝojo, timo, frustriĝo kaj similaj.

En multaj kulturoj ploro estas priskribita kiel la tipa konduto por beboj kaj infanoj. Iuj kulturoj konsideras plori kiel senrespekta kaj infana ago, precipe plori publike. En plej multaj okcidentaj kulturoj plori estas pli ofta inter virinoj ol inter viroj. En aliaj kulturoj, ekzemple en japana kulturo, male okazas.

Ekstera montrado de maljusta malĝojo kaj nereala pento nomiĝas "krokodilaj larmoj".

Ekzistas pluraj (3) proverboj pri larmo(j) en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     39. — Virina ploro sen valoro. Larmo virina baldaŭ sekiĝas. 
  • Citaĵo
     507. — Ne helpas ploro al doloro. Ne servas larmo anstataŭ armo. Larmoj pravecon ne pruvas. Larmoj ŝuldon ne pagas. 
  • Citaĵo
     584. — Post alkutimiĝo doloras disiĝo. Ju pli malproksimen la vojo, des pli da larmoj. Amo pli kora, disiĝo pli dolora. Post dolĉa vino restas acida vinagro. 

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-28 .