Palpebro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Palpebro

Palpebro (latine: palpebra; greke: blepharon) estas maldika faldo el muskoloj kaj haŭto, kiu kovras la okulon. La palpebro lokiĝas inter la brovo kaj la okulharoj, kiuj kreskas sur ĝia malsupra rando.

La palpebro disigas dum ĉiu fermo larmlikvon kaj tiel purigas kaj malseketigas la korneon. La malfermita palpebro protektas la okulon kontraŭ mekanikaj influoj.