Malĝojo
Aspekto
Malĝojo estas emocia stato de estado. La difino de malĝojo kaj al la kontraŭa stato, do ĝojo, estas unu de la ĉefaj filozofiaj demandoj. Laŭ laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIV aŭ Reta Vortaro simple temas pri "sento malplezura kaj aflikta".
Speciala formo de malĝojo estas funebro, la fortege bedaŭra sento pro morta malapero de estaĵo amata. La psikiatria diagnozo de depresio ligiĝas al sento de malĝojego, sed ankoraŭ pli ofte karakteriziĝas per malagrabla sento de profunda malpleno - ne senti entute pli dolorigas kaj psike malsanas ol senti negativan emocion.
Proverbo
[redakti | redakti fonton]Ekzistas pluraj (3, kaj 10 pri ĝojo) proverboj pri malĝojo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

„ 393. — Nek ĝojo, nek malĝojo daŭras eterne. ” 
„ 497. — Kiun malĝojo ne turmentis, tiu ĝojon ne sentas. ”

„ 952. — Amiko en ĝojo kaj malĝojo. ”
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-26 .