Preĝejo Sankta Nikolao (Heiligenstadt)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
kirko sur la monto Klausberg

Preĝejo Sankta Nikolao (germane: Klauskirche) estas romkatolika kirko en Heilbad Heiligenstadt, Germanujo. Ĝi troviĝas ĉe la eosta fino de la historia urbecentro sur la altaĵo Heimenstein kiu nuntempe nomiĝas Klausberg.

Historio[redakti | redakti fonton]

La dato de la unua konstruaĵo ĉi-loka estas nekonata. Kelkaj eroj de la nuna konstruaĵo supozigas konstrutempon de mallonge post 1350. Skribaj mencioj venis en la jaroj 1461-a kaj 1538-a. Ĉu la kirko havis kontaktojn al nikolaaj kirkoj je Eisenach kaj Göttingen ne klaras.

Danke al la evoluo de la malnova reĝa bieno ĉe la monto Stiftsberg, la estiĝo de la apudfoireja setlejo kaj la kromaj domoj pli eostaj (rezervitaj por pli malaltaj kamparanaj klasoj) respektive ĉe Heimenstein determinis la limon de la historia urba evoluo (norde de la rojo Geisleide) en la 12-a jarcento. Post 1200 estiĝis novaj necentraj kvartaloj; Heiligenstadt estis promociita je urbo, ricevis foson kaj poste ĉirkaŭfortikaĵon.

Ĉi-kuntekste estis konstruita ankaŭ nia Nikolao-kirko je la plej fora rando de la urbocentro kaj ĝuis enkorpigon je la defendremparo. Ĉu kulpis pri la setliĝo je urbokerno kaj Heimenstein la fakto ke la lokoj Altendorf kaj Huchelheim iĝis forlasitaj lokoj - tion oni ne akurate scias. Ĉiuokaze la unua mencio de Huchelheim en 1318 jam estis en tempo kiam ĝi ne plu estis funkcianta vilaĝo.[1] Tuj apud Nikolao-preĝejo estis ene de la urbomuroj la pordego Huchelheimer Tor apud grava kaj tradicia strato uzata ankoraŭ mezepoke. Fino de la 18-a jarcento la pordego estis masoniste fermita. Dum la Tridekjara milito la preĝejo estis malkonstruita; posta rekonstro ne estis kompleta.

Kirka ejo[redakti | redakti fonton]

De la unau kirko hodiaŭ ankoraŭ videblas la neaperta altarejo kaj restaĵoj de la ĉirkaŭmuraĵoj kun la uesta portalo. Havis la kirko la sekvajn mezurojn: 13,50 m longece kaj 9,10 m larĝece. La ĥorejo estis ĉirkaŭita de ruina parto. Ĝi estas multfunkcia kaj taŭgigita por diversaj okazigoj.

Kermeso de sur Heimenstein[redakti | redakti fonton]

La duan festotagon de pentekosto ekas la festoj de kermeso (Heimensteiner Kirmes) kiuj daŭras semajnon. Kulmino estas la pentekostajn lundojn procesio disde la urbokerna Mario-kirko. Je Nikolao-kirko tiam legatas sankta meso antaŭ enurbocentra gaja ceremonia marŝo. Ties premiero okazis eble en 1363; la nombro de la legendoj koncerne la feston vere multas.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Walter Rassow: Beschreibende Darstellung der älteren Bau- und Kunstdenkmäler des Kreises Heiligenstadt. reimpreso fare de Eichsfelddruck Heiligenstadt 1990, p. 188–189
  • Rudolf Linge: Alt-Heiligenstadt und seine Kirchen. St. Benno-Verlag Leipzig und Verlag Cordier Heiligenstadt (sen jarindiko), p. 44–70

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Levin von Wintzingeroda-Knorr: Die Wüstungen des Eichsfeldes: Verzeichnis der Wüstungen, vorgeschichtlichen Wallburgen, Bergwerke, Gerichtsstätten und Warten innerhalb der landrätlichen Kreise Duderstadt, Heiligenstadt, Mühlhausen und Worbis. O. Hendel, Göttingen 1903, p. 614