Saltu al enhavo

103-a Germana Katolika Foiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
podio sur la erfurta Katedralplaco - loko de la solena inaŭguro en la 29.5.2024

La 103-a Foiro de germanaj katolikoj (germane: 103. Deutscher Katholikentag) okazis inter la 29-a de majo kaj la 2-a de junio 2024 en Erfurto, Germanujo. Kunorganizanto krom la samnoma ŝirma organizo estis la Centra komitato de germanaj katolikoj kaj la Diocezo de Erfurto. La tuto staris sub la devizo Estontecon havas homo pacema (psalmo 37,37; germane: Zukunft hat der Mensch des Friedens) alude al la Invado de Rusio en Ukrainion.

Temaro kaj partoprenontoj[redakti | redakti fonton]

Planiĝis ĉ. 500 spektakloj.[1] Laŭ programkajero tio enhavas solenan malfermon, rekontiĝvesperon, multajn diservojn (i.a. de la Kristokorpa Festo). Disputadoj kaj kunvenetoj fariĝos laŭ la grupoj Debatten im großen Raum, Gottesdienste, Bibel, Spiritualität kaj Kirchenmeile.

Ene de Politik, Religion, Lebenswelten oni parolis pri politiko, socio, ciferecigo, teologio, dialogoj kristana-juda/ kristana-islama/ interreligia.

Nek estis neglektataj kulturaj aferoj, ekz: luma arto, dancado, teatro, kabaredo, literaturo, vidaj artoj, muziko. Subĉielaj koncertoj en la urbokerno (grupo Katholikentag in der Stadt) ankaŭ ĝueblis.[2]

Ĉe la inaŭguro sur la erfurta katedralplaco ĉeestis i.a. la federacia prezidanto Frank-Walter Steinmeier. La socialdemokrata kanceliero Olaf Scholz ĉefgastis ĉe forumo pri la socia/solidareca instigadprogramo Gemeinschaft stärken – Gesellschaft gestalten. Aliaj surpodiaj partoprenantoj estis la ministroj Robert Habeck kaj Annalena Baerbock (ambaŭ de la Verduloj). Reprezentantoj de la partio AfD ĝenerale ne estis allasataj por publika parolado.

Oni atendis 20 milojn da partoprenantoj.[3]

Problemoj[redakti | redakti fonton]

Neŝatantoj de ĉi spektaklo atentigis jam en majo 2018 pri la publikaj monrimedaj subvencioj.[4] Kvereloj estiĝis eĉ pri la tema gamo; estis kritikata i.a. la nesufiĉa konsidero de specife orientgermanaj aspektoj.[5]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Katholikentag 2024 in Erfurt: Datum, Themen, Veranstaltungen, Fragen und Antworten" - ĉe: Mdr.de
  2. superrigardo pri la programeroj
  3. "FAQ - Was ist der Katholikentag?
  4. Holger Wetzel: "Die Diskussion über den Katholikentag ist eröffnet" - ĉe: TA, 16.5.2018
  5. "Streit um Erfurter Katholikentag - Vereinschef Ruge tritt zurück" ⁻ ĉe: Mdr.de, 11.12.2023