Germana Katolika Foiro
La Germana Katolika Foiro ("Deutscher Katholikentag") estas kunveno de katolikoj, kiu okazis unuafoje en 1848. En la pasintaj jardekoj ĝi fariĝis amasa aranĝo kun dekmiloj da partoprenantoj. Dum ĉirkaŭ 5 tagoj okazas abundo da informaj, kulturaj kaj spiritaj aranĝoj, ekz. prelegoj, diskutoj, koncertoj, diservoj ktp. Centoj da katolikaj aŭ ekumenaj iniciatoj prezentas sin per informstando.
Nuntempe ĝi okazas proksimume ĉiun duan jaron, alterne kun sia protestanta ekvivalento, la Germana Eklezia Foiro. En 2003 okazis en Berlino la 1-a Ekumena Foiro kun 191.000 partoprenantoj.
Esperanto en la Germanaj Katolikaj Foiroj
[redakti | redakti fonton]Ekde la 1990-aj jaroj la oficiala programo de la Germanaj Katolikaj kaj Ekumenaj Foiroj plej ofte enhavis ankaŭ esperantajn programerojn, precipe informstandojn pri la Esperanto-movado kaj Sanktajn Mesojn en Esperanto. Unuaj profesiecaj informstandoj en la Germana Katolika Foiro estis organizita per la tiutempa Germana Esperanto-Centro de GEJ en Bonn kadre de la amaskunvenoj de 1992 en Karlsruhe kaj 1994 en Dresdeno - poste la agadon ĉiujn du jarojn pluorganizis IKUE kaj ties germana sekcio, fondita en la unua informa kampanjo de 1992. Sanktajn Mesojn en Esperanto ĉefcelebris en 1992 la esperantiste tre aktiva katolika pastro Bernhard Eichkorn, en 1994, 1998 kaj 2000 ĉefepiskopo Jakubinyi. En la jaro 2000 Jakubinyi kontribuis al la 94-a Germana Katolika Foiro en Hamburgo per prelego "Esperanto – ĉu la nova latino de la Eklezio?"
La Katolikaj Foiroj ekde 2006
[redakti | redakti fonton]- 96-a Germana Katolika Foiro: 24-a – 28-a de majo 2006 en Saarbrücken – Temo: "Justeco antaŭ la vizaĝo de Dio"
- 97-a Germana Katolika Foiro: 21-a – 25-a de majo 2008 en Osnabrück
- 2-a Ekumena Foiro: 12-a – 16-a de majo 2010 en Munkeno
- 98-a Germana Katolika Foiro: 16-a – 20-a de majo 2012 en Mannheim
- 99-a Germana Katolika Foiro: 2014 en Regensburg
- 100-a Germana Katolika Foiro: 2016 en Leipzig
- 101-a Germana Katolika Foiro: 2018 en Münster
- 3-a Ekumena Foiro: 2021 en Frankfurt (okazis ĉefe virtuale)
- 102-a Germana Katolika Foiro: 2022 en Stuttgart
- 103-a Germana Katolika Foiro: 2024 en Erfurto
- 104-a Germana Katolika Foiro: 2026 en Würzburg