Gotika arĥitekturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gotika arkitekturo)
Saltu al: navigado, serĉo
Altgotika katedralo Dipatrino de Reims, elstara ekzemplo de franca gotiko
Lumotrafluata spaco: ĥorejo de la katedralo Sankta Vito en Prago
Malfrugotika urbodomo de Loveno, Belgujo (1439–1468)

Kiel gotika arĥitekturo ni markas eŭropan arĥitekturon de alta kaj malfrua mezepoko konstruita en gotika stilo. La gotiko estas epoko de arĥitekturo kaj arto de la mezepoko en Eŭropo. Ĝi estiĝis kiel karakteriza arĥitektura stilo proksimume 1140 en centra Francujo, pli precize en Francilio kaj de tie ĝi iom post iom disvastiĝis en plimulton de la ceteraj landoj de okcidenta kaj centra Eŭropo kaj daŭris norde de la Alpoj ĝis proksimume 1500–1550. La antaŭe regantan arĥitekturan kaj artan stilon ni nomas romaniko, la postsekvan renesanco. En la postgotiko la gotika arĥitekturo pluvivis ankaŭ ekster sia epoko ĝis en la barokepoko; la romantismo treege interesiĝis pri la stilo kaj kreis la novgotikon kiel variaĵo de la historiismo. La gotika stilo estas klare difinebla nur en la arĥitekturo, dum kiam tio ĉi ne samklare eblas sur la kampoj de plastiko kaj pentrarto.

La gotiko estis epoko de bildigo de la kristana idearo kaj je tio utiligis al si grandkvante simbolojn kaj alegoriojn. Elstara arta kreitaĵo estas la gotika katedralo, kiu kiel tutarta verko unuigas arĥitekturon, plastikon kaj (vitro-)pentradon de la mezepoko. En la arĥitekturo oni krome distingas la fazojn de la frua, alta kaj malfrua gotiko, kiujn la diversaj artaj regionoj transprenis je malsamaj momentoj kaj kiuj tiam parte ankaŭ pluevoluis sendepende unu de la alia.

Evoluo de la stilonomo[redakti | redakti fonton]

La stilo evoluinta en Francujo kaj la nova konstruteĥniko nomiĝis proksimume 1280 opus francigenum.[1] Ankaŭ en la 20-a jarcento en la fakliteraturo troviĝas la termino franca stilo. Ĉar la romp-arko validas kiel ĉefa elemento de gotika arĥitekturo, oni komence nomis la stilon en la diversaj lingvoj romp-arkapintarka.[2] La nunan nomon gotiko (de la itala gotico „ekzota, stranga barbara“, de origine insultvorto, deduktita de la nomo de la ĝermana tribo de la Gotoj) inventis dum la renesanco la itala arthistoriisto Giorgio Vasari, kiu esprimis per tio sian malestimon de la gotika arto komare kun la ora epoko de la antikvo. Kvankam oni nun ne plu samopinias kun la taksado de Vasari, ĉi tiu nomo estis transprenata, enkutimiĝis iom post iom kaj perdis pli malfrue sian fiodoron. Ankaŭ la kutimo de la renesanco, priskribi la gotikon kiel maniera tedesca (germana maniero) eble devenus de Vasari.

En Germanujo ekestis nova entuziasmo pri la gotiko per la teksto presita en 1773 „Von Deutscher Baukunst“ (pri germana konstruarto) de Goethe, kiu deklaris ĝin germana stilo. La miskomprenon pri gotiko ekestinta en Germanujo klarigis la arthistoria esploro nur meze de la 19-a jarcento. Multaj landoj dum la 19-a jarcento rigardis la gotikon kiel nacian stilon, kio kondukis inter alie al pozitiva novtaksado de la mezepoka arto ĝis tiam malestimata.

Arĥitekturo[redakti | redakti fonton]

Historiaj fundamentoj el la 12-a kaj 13-a jarcentoj[redakti | redakti fonton]

Unua gotika ĥorĉirkaŭirejo de la iama monaĥopreĝejo baziliko de Sankta Denizo, antaŭ 1144
Ĥorejo de la frugotika galeria baziliko Dipatrino de Parizo
Altgotika trietaĝa murskemo de la laŭlonga navo de la katedralo de Amiens

La 12-a kaj 13-a jarcentoj estis stampitaj de spirita, teologia, politika, ekonomia kaj teĥnika ekiro. Pro tio la postuloj al la eklezia konstruo ŝanĝiĝis:

  • Same kiel ankaŭ en romaniko ekleziaj konstruaĵoj estis elmontraĵoj de la potenco de regantoj kaj klerikaro. Apud la potenco de reĝo kaj episkopoj en Francujo de la 12-a jarcento kreskis la influo de la ordenoj, ekzemple de la cistercianoj. Krom tio aperis diversaj grandaj laikomovadoj kiel ekz. la Kataroj kiel konkurenco de la katolika eklezio. Sed ankaŭ la plifortiĝo de la urboj kondukis al „konstruaĵoj de la potenco“ en la urbomezo.[3] En ĉi tiu konkurenca situacio reĝo, monarĥema nobelaro, katedralaj kapituloj, episkopoj kaj urboj pro malsamaj motivoj provis superatuti unu la aliajn per pli kaj pli monumentaj konstruaĵoj – kiel elmontro de sia regopretendo, sed ankaŭ pro vera pia entuziasmo.
  • Je la komenco de la epoko ekiĝis fazo de ĝenerala alistrukturiĝo en la ekonomia vivo de la landoj. La ekonomio en certaj regionoj kaj en la urboj evoluis pozitive. La ekonomia graveco de la kamparo malpliiĝis favore al la urboj, kiuj fariĝis ekonomiaj pezocentroj. La kamparanoj forkuris en la urbojn. En Francujo la ekonomia bazo estis la fortiĝo de la franca reĝeco en la 12-a jarcento je kostoj de la malaltnobelaro kaj la ekonomia fortiĝo de la ekflorantaj burĝaj urboj prosperigataj deflanke de la franca reĝeco. Ĝuste la urboj malvolvis la forton necesan por financi kaj realigi la elspezajn konstruaĵojn de la gotiko. Pro la kreskado de la urboj ankaŭ ekestis bezono de novaj preĝejoj.
  • La gotika arĥitekturo povis baziĝi sur la fundamentoj de teĥnikaj metodoj kaj metiaj lertecoj evoluintaj dum la romaniko. Ripovolboj, pintarkoj kaj kontraŭfortoj jam sukcese estis enkondukita en romanika arĥitekturo, kaj romanikaj konstruaĵoj estis konstruitaj pli kaj pli lum-enlasemaj. La pluevoluo de la katedralkonstruaj metiejoj kreis la antaŭkondiĉojn por konstrui pli kaj pli postulemajn kaj komplikajn gotikajn arĥitekturaĵojn ankaŭ grandskale.
  • La teologio komprenis preĝejojn kiel konstruita parto de la liturgio, kiuj montras sur la Novan Jerusalemon. La abatopreĝejo de Sankta Denizo laŭ volo de abato Suger devis esti la nova Templo de Salomono. Durando de Mende (mortinta en 1296) skribis: „Ĉio, kio apartenas al la ekleziaj diservoj, aferoj kaj ornamaĵoj, estas plena je Diaj signoj kaj misteroj.“[4] La preĝejoj devis fariĝi perfekta unueco kiel la kosmo: belaj, harmoniaj kaj klaraj per lumo, geometrio, proporcioj, materialoj kaj koloroj. En la romaniko ekzistis relative malgrandaj fenestrotruoj kaj grandaj murfacoj. En la gotiko la murfacoj pli kaj pli estis dissolvataj kaj grandface anstataŭataj per vitrofenestroj, kiuj de interne efikis kiel travideblaj „vitromuroj“ kaj fariĝis esenca formelemento de la preĝeja arĥitekturo. La sunradioj, la lumo de Dio, devis kapti la tutan preĝejon kaj transformi la konstruaĵon al konstruita metafiziko. En Francujo ĉi tiu lumarĥitekturo evoluis ĝis perfekteco, deire de la baziliko de Sankta Denizo (ekde 1130/35) ĝis la katedralo de Chartres (1194–1260) kaj la Sankta Kapelo (1244–1248) en Parizo.

Ekesto de la stilo[redakti | redakti fonton]

De romaniko al gotiko[redakti | redakti fonton]

La gotika stilo evoluis en la mezepoko el la stilo de la romaniko. Multaj elementoj de la gotika sistemo troveblas jam en la romaniko, precipe en Normandujo, en la francaj kronlandoj de Francilio kaj en Burgonjo.[5] Ekzemple la pintarko kiel ĉefa elementoj de gotiko jam dise troviĝas en romaniko.[6] La ĥorĉirkaŭirejo ekzistis en romaniko jam en la 11-a jarcento; en gotiko ĝi pluevoluis kun ĉirkaŭirejo kaj absidokapelaro al interligita sistemo de apogiloj kaj volboj. Plej diversajn rezultatojn de helaj tralumataj volboj prezentas la romanika baziliko Sankta Maria-Magdalena en Vézelay kun krucokrestaj volboj aŭ la abatopreĝejo Sankta Filiberto en Tournus kun transversaj barelvolboj. La fasadoaranĝo de Sankta Filiberto montras de malsupre ĝis en la turojn unuecon kaj la volon al kontinua principo kiel poste kutima en gotiko. Sed nur kiam sukcesis la konstruo de gotika krucripovolbo kun apogaj ripoj, povis evolui nova konstrusistemo, kiu ebligis volbofasonojn sur plej diversaj horizontalaj planoj kaj vastajn trarompojn de la muroj. La gotiko ne kreis fundamente novajn konstrutipojn. La gotikan konstruaĵon dum ĝia evoluo oni konsideris pli kaj pli kiel unuecon, en kiu ĉiu ero dependas de la tutaĵo. Tiel la gotiko malvolvis sian propran arĥitekturan sistemon same kiel aron da novaj arĥitekturaj elementoj.

La komenciĝo en Francujo[redakti | redakti fonton]

Kiel unua gotika preĝejo ĝenerale validas la iama abatopreĝejo Sankta Denizo en Parizo. La abatejo rekte submetita al la reĝo estis entombigejo de la franca reĝa dinastio kaj entenis jam en la epoko de romaniko apartan pozicion. Sub abato Suger oni konstruis inter 1137 kaj 1140 la okcidentan alkonstruaĵon kun dutura fasado same kiel ekde 1140 la grandfenestran ĥorejon tralumatan kun ĉirkaŭirejo, absidokapelaro, kontraŭfortaj pilastroj kaj krucripovolboj, kiu interligis ĉiujn arĥitekturajn elementoj al unueca spaco. Per la samtempa konstruado de la katedralo de Sens (ekde 1140) komenciĝis rapida evoluo de frugotiko. Kiel ekzemploj nomendus la galeriaj bazilikoj de la katedraloj de Senlis (ab 1153), Laon (ab 1155) kaj Noyon (ekde proksimume 1157) same kiel supro la katedralo Dipatrino de Parizo (ekde 1163). Sukcesrecepto por la evoluo de la stilo estis, ke ĉiu granda konstruaĵo resumis tion, kion aliaj konstruaĵoj jam estis atingintaj, kaj same fariĝis mem bazo por postsekvaj konstruaĵoj.

Alia perspektivo rigardas frugotikon nur kiel antaŭŝtupon kaj igas komenciĝi la „veran“ gotikon per la altgotiko fine de la 12-a jarcento. La altgotiko komenciĝas per la tri „klasikaj“ katedraloj de Chartres (ekde 1194), Reims (ekde 1211) kaj Amiens (ekde 1218) kiel trinava baziliko kun ĉirkaŭirebla ĥorejo, trietaĝa murskemo, ornamripaj fenestroj kaj dutura fasado.

Evoluo ekster Francujo[redakti | redakti fonton]

Angla frugotiko: okcidenta fasado de la katedralo de Wells, proks. 1260

Ekster Francujo la gotika arĥitekturo estis akceptata unue en Anglujo, kie ĝi aperis kiel vere angla gotiko (Angla frugotiko) per konstruo de la katedralo de Wells proksimume 1180. Ĉiam denove Cistercianoj eksportis per fondado de monaĥejoj ankaŭ gotikajn konstruformojn en la najbarajn landojn, antaŭ ol tie gotiko ĝenerale venkis.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Gotika arĥitekturo en Germanujo.

En la najbarlandoj kiel la Rom-Germana Imperio romaniko komence restis la ĉefa stilo, tamen ankaŭ ĉe altromanikaj konstruaĵoj kiel ekzemple la katedralo de Limburgo (post 1175) jam sin montras frugotikaj elementoj. Post la ĥorejo en Lilienfeld (Cistercianoj, ekde 1202) kaj la katedralo de Magdeburgo (ekde 1209), kiu ankoraŭ tenas distingilojn de romanika-gotika transira stilo, nur en la malfrua fazo de la epoko de la Ŝtaŭfoj aperas kiel unuaj nure gotikaj konstruaĵoj ekzemple la capella speciosa en Klosterneuburg (1222), Nia Kara Sinjorino en Treviro (ekde 1230) kaj la Elizabetapreĝejo en Marburgo (ekde 1235). Per la katedralo de Kolonjo, kies konstruo komenciĝis en 1248, Germanujo ekkorespondis kun franca altgotiko. La disvastiĝo de gotikaj konstruformoj en Italujo, kie oni rezignis multajn karakterizaĵojn de franca katedralgotiko, originas sur ordenoj almozantaj kiel ekzemple la Franciskanoj kaj Dominikanoj.

En Flandrujo la transira stilo nomiĝas Skeldo-Gotiko.

Konstrukorpo[redakti | redakti fonton]

Ekde romanika al gotika baziliko[redakti | redakti fonton]

La praformo de romanika preĝejo orientiĝis je la romia profankonstruaĵo de baziliko. La elementoj atrio, antaŭhalo, okcidenta alkonstruaĵo kaj turo resp. flankoturoj, laŭlonga navaro kun aŭ sen flankaj navoj, transversa domo, ĉefa absido, eble flankaj absidoj kaj ĥorejo kun ĥorĉirkaŭirejo same kiel ankaŭ duoblaj ĥorejoj en oriento kaj okcidento sumiĝis al komplika spacostrukturo; en romaniko oni diras adicia principo. En la gotika epoko oni konstruis antaŭhalojn nur malofte, la romanikaj elementoj atrio, okcidenta alkonstruaĵo kaj okcidenta ĥorejo tutplene forfalis kaj estis anstataŭataj per gotikaj okcidentaj fasadoj, male la gotikaj ĥorejoj ekestis nur ja en la oriento. La gotika arĥitekturo kreis neniujn fundamente novajn tipojn de konstruaĵoj, malvolvis tamen la ĝistiamajn formojn al aparta arĥitektura sistemo.

Horizontala plano[redakti | redakti fonton]

La plej ofta planoformo estis kiel en romaniko simpla laŭlonga domo kun transversa navo. La frugotikaj preĝejoj ankoraŭ laŭis la interligitan sistemon, laŭ kiu al kvadrata meznava navero kun sesparta volbo estas kunordigitaj po du naveroj de la flankaj navoj. Kiel gotika preĝejo sen transversa navo je la komenco ekestis la trinava katedralo de Sens (1140–1160) kun simpla ĥorĉirkaŭirejo sen absidokapeloj. Kiel laŭlongaj konstruaĵo sekvis ekzemple la katedralo de Senlis (ekde 1153) kiel trietaĝa, trinava galerio-baziliko. La krucoforma katedralo de Laon (ekde 1155) tamen montras vaste etendiĝan transversan navaron kaj kiel apartaĵon rektangulan planon de la ĥorejo laŭ angla tradicio. Aparte altrangaj konstruaĵoj estis distingataj per kvinnava plano kiel ekzemple je la frugotika galerio-baziliko de la katedralo Dipatrino de Parizo (ekde 1163) aŭ je la altgotika baziliko de Bourges (ekde proks. 1195).

Dum la altgotiko la arĥitektoj rezignis la interligitan sistemon favore al rektangulaj meznavaj naveroj. Modeloj de la „klasika“ franca katedralo – do baziliko kun trinava laŭlonga navaro kaj vastetendiĝa transversa navaro, du-tura fasado same kiel ĥorĉirkaŭirejo kun absidokapelaro – estis la altgotikaj katedraloj de Chartres (ekde 1194), Reims (ab 1211) kaj Amiens (ekde 1218). Dumpase de la evoluigo de pli komplikaj volboformoj aparte je halopreĝejoj la ritmigaj naveroj pli kaj pli paŝis fonen, meza kaj flankaj navoj, navokruciĝo kaj ĥorejo povis kunfandiĝi al unuece efika ĉambrego.

Evoluoj sur la kampo de la ĥorejo[redakti | redakti fonton]

En la ĥorejo la gotika arĥitekturo realigis konsiderindajn ŝanĝojn. Ĝi kunigis la ĥorĉirkaŭirejon kun absidokapelaro el almetitaj kapeloj, jam konata en la romaniko, per krucripa volbado al unueca ĉambro, je kiu dumpase de la evoluo la kapeloj ankaŭ povis plejparte kunfandiĝi kun la ĉirkaŭirejo. Kompare kun la relative malgrandaj ĥorejaj kampoj en romanikaj preĝejoj, gotikaj arĥitektoj konsiderinde vastigis laŭlonge kaj laŭlarĝe la ĥorkampon, kiu nun ankaŭ povis esti plurnava kaj teni duoblajn ĉirkaŭirejojn. Parte oni ankaŭ vicigis la kapelojn ĉe la laŭlonga ĥorejo, kio ebligis la enkonstruon de multeco da altaroj. Samtempe la plivastigitaj ĥorejoj proponis lokon por la enkonstruo de grandaj ĥorseĝaroj por multnombro de kanonikoj.

Gotika arĥitekturo kutime rezignis la kriptojn, en romaniko ofte konstruatajn, pro kiuj la ĥoreja planko estis konsiderinde pli alta. La ĥorejon, nun nur iomete altigita, ofte separis ĥorbarilo disde la porlaika ĉefnavo. Kiel nova elemento en la 13-a jarcento eniris en la preĝejon la predikejo, kiu originis de la predikopreĝejoj de la almozaj ordenoj. Alia kreaĵo de gotiko estas la tabernaklodometo kiel et-arĥitekturaĵo.

La turoj[redakti | redakti fonton]

Du-tura fasado de la katedralo de Laon, ekkonstruo antaŭ 1200

Preĝejturoj devis diskonigi la potenc-okupon de iliaj konstruintoj. Gotika arĥitekturo pliigis la teĥnikajn eblecojn ĝis por kontentigi tian diskonigemon ĝis la limoj: la turoj fariĝis pli altaj, pli malpezaj kaj pli organecaj kiel eroj de la kompleta konstruaĵo. Multaj el la tutmonde plej altaj preĝejturoj devenas el la gotika epoko aŭ estas kompletigaĵoj de gotikaj konstruaĵoj.

La konstrutipo de plurturaj bazilikoj ankoraŭ devenis el romanika arĥitekturo (ekz. Bamberg, Naumburg, Limburgo), sed eksmodiĝis dum la frua gotiko kiel ekzemple je la trinava katedralo de Laon kun ĝiaj kvin turoj. Jen origine oni estis planinta sep turojn: du okcidentajn, po du ĉe la fasadoj de la transversa domo kaj navokruciĝan turon. Ankaŭ la katedralo de Reims origine devis ricevi sep turojn, sed nur tri estis fakte konstruataj. En Chartres eĉ oni planis naŭ turojn, kiuj tamen ne realiĝis.

La dutura fasado estas vere la „klasika“ konstrutipo de la franca gotika katedralo (episkopa preĝejo), kiu taŭgis ankaŭ por gravaj abatopreĝejoj. La fasado kun la turoj devis enmetiĝi organike en la gotikan tutkonstruaĵojn, kaj tial la du turoj staras antaŭ resp. super la flanknavoj; inter ili troviĝas la meza navo. La ofte abunde dekoraciitaj fasadoj povis teni ankaŭ grandajn portalkonstruaĵojn same kiel parte tre ampleksajn skulpturciklojn. Duturajn fasadojn havas ekzemple la katedraloj Dipatrino de Parizo, Reims kaj Amiens aŭ la Elizabetapreĝejo en Marburgo. Variaĵon kun turoj starantaj flanke de la flanknavoj prezentas la katedralo katedralo de Wells. En la mezepoko gotikaj duturaj fasadoj ofte restis nekompletaj, ricevis malsamajn turojn kiel ekzemple la katedraloj de Chartres kaj Bourges aŭ restis je la unuopa turo kiel ekzemple la katedralo de Strasburgo. Kelkaj konstruaĵoj povis esti finkonstruataj nur en la 19-a jarcento, ekzemple la katedralo de Kolonjo, kiu per sia giganta dutura fasado validas kiel tria granda preĝejo tutmonde.

Turo de la katedralo de Freiburg, unu el la malmultaj unuturaj fasadoj finkonstruitaj de la gotiko

Gotikaj paroĥopreĝejoj kutime ricevis nur unu ĉefan turon respektive unuturan fasadon, kiu tamen en germana kaj nederlanda-flandra gotiko – tenata de la suprenstrebanta burĝaro de la urboj – parte povis konkuri kun la dimensioj de la plej grandaj episkopaj preĝejoj, la katedraloj. Arĥitekture eminenta ekzemplo estas la katedralo de Freiburg, kies okcidenta turo alta 116 metrojn regas la fasadon. Post kiam ĉi tiu turo estis finkonstruita, komencis vetkurado de la urboj. Unuopaj turoj ekestis ekzemple en Landshut, Frankfurto ĉe Majno, Hamburgo aŭ en Delft. La turo de la katedralo de Ulm, per 161,53 metroj la plej alta preĝejturo tutmonde, estis finkonstruata nur en la 19-a jarcento. Speciala kazo estas la suda turo (1359–1433) de la katedralo Sankta Stefano je Vieno 136,67 metrojn alta, starigita kiel ĥorflanka turo flanke de la laŭlonga navaro.

Unuopaj turoj kiel navkrucoturoj troviĝas ekzemple ĉe la katedraloj de Salisbury kaj Beauvais, kies malfrugotika navkrucoturo 150 metrojn alta tamen jam post kvar jaroj kunfalegis.

Konstruo kaj stilo[redakti | redakti fonton]

Ĝeneralaj distingiloj[redakti | redakti fonton]

Sekcaĵo tra la altgotikaj konstrupartoj de la abatopreĝejo Sankta Denizo
Sekcaĵo tra la laŭlonga navaro de la katedralo de Reims
Supre de la flanknavoj apog-arkoj troviĝantaj unu super la alia. Apud la flanknavoj, enligitaj en la eksteraj muroj, staras la kontraŭfortaj pilastroj.

Ĉefa distingilo de gotika arĥitekturo estas vasta trarompado de la eksteraj muroj per fenestroj kaj la redukto de murdikoj kaj volbomasojn sur minimumon. Por povi atingi tion ĉi, oni pluevoluigis la konstruelementojn konatajn jam en romaniko, ekzemple ripovolbojn, pintarkojn kaj konstraŭfortajn pilastrojn konsekvence al nova sistemo, je kiu sin interligis fasonaj kaj statikaj gravaĵoj. La konstrua sistemo de la gotiko konsinderinde plu-malvolvis la principon de la antikva arĥitekturo de apogilo kaj uzoŝarĝo.

La decida novigo de gotika konstruo konsistis el tio, transloki la portajn elementojn de konstruaĵo plejparte en la eksteran konstruaĵon, kio ebligis direkten al la interno vastan senŝarĝigon kaj trarompadon de la muroj, kiuj nun estis plenigeblaj per multkoloraj vitroj kaj ŝajnigis la tutan internon mal- resp. senpeza. Samtempe la pli malpeza gotika konstruo ebligis la starigon de pli kaj pli altaj konstruaĵoj.

Grava teĥnika novigo estis ekde la 13-a jarcento la uzado de tir- kaj ringankroj el fero por rigidigo kaj stabiligo de la statiko de konstrupartoj kaj de la tuta konstruaĵo.[7] Por la pli kaj pli grandaj ornamriparoj de la fenestroj ferstangoj ankaŭ fariĝis fiksaj eroj de fenestrokonstruo.

Baziliko[redakti | redakti fonton]

La principo de statika ekvilibro estas aplikata je la konstruformo baziliko tiel, ke la flanken efikaj puŝfortoj de la volboj estas forkondukataj sur kontraŭfortajn pilastrojn, kiuj staras ĉe la ekstera muro kaj kiujn egaligas surkuŝantaj premfortoj. Je trinava baziliko estas flanke alordigita al meznava navero po unu pli malalta flanknava navero. Super la meznava navero pezas pintarka krucripovolbo, kies diagonale pasantajn ripojn portas la meznavaj pilastroj, kiuj forkaptas la malsupren efikan volbopuŝon. La kontraŭforto forkondukas la volbopuŝon trans super la flanknavaj volboj sur kontraŭfortaj pilastroj, kiuj alprenas la flankan puŝon. La stabilecon de la kontraŭfortaj pilastroj oni povas fortikigi per ŝarĝoj el masonaĵo, kiuj per sia maso kontraŭefikas kontraŭ la puŝo.[8]

Alia ebleco forkapti aŭ redukti la volbopuŝon efikan al la konstruaĵa ekstera muro estas la muntado de tirstangoj au -traboj, kiuj konektas unu abutmenton kun la kontraŭflanka, kio estas trovebla precipe en halopreĝejo, ĉar tiuj ĉi ne havas kontraŭforton.

Inter la muroj de fenestrozono kaj flanknavo la volbon portas pintarko sinetenda inter la pilastroj de navero, utilanta kiel malŝarĝa arko. Tio ebligas la plenan trarompon de la flankmuro inter la apoga skeleto de la pilastroj kaj la plenigon per fenestroj. Supron de tiu evoluo atingis la altgotiko: jen grandaj ornamripaj fenestroj okupas preskaŭ la kompletan murfacon de la fenestrozono, la dorsmuro de la malsupra triforio aldone estas trarompita per fenestroj. Unuafoje troveblis tralumata triforio proksimume 1231 en la katedralo de Sankta Denizo.

Halopreĝejoj[redakti | redakti fonton]

Aparta formo de gotika preĝejarĥitekturo estas la halopreĝejo. Male al baziliko ĝiaj flankaj navoj estas same altaj, tiel ke la tuta navaro similas al giganta halo. Interformo estas la ŝtupohalo aŭ ŝajnbaziliko, kiu disvastiĝis aparte en la malfrugotiko. En ĝi la meza navo estas iom pli alta ol la flankaj navoj, sed ne havas supran fenestrozonon kiel tiun en vera baziliko. Simile al vera halo la volbojn kovras plej ofte giganta unuparta tegmento. En Hispanujo la gotika arĥitekturo kreis tamen ankaŭ kelkajn gigantajn ŝtupohalojn kun supraj fenestrozonoj.

La konstrutipo de la halopreĝejo estis precipe ŝatata en Germanujo, aperis tamen ankaŭ en Francujo (i.a. la katedralo de Poitiers) kaj aliaj landoj. La plej alta halopreĝejo konstruita en la mezepoko estas la Mariapreĝejo en Dancigo. Precipe paroĥajn preĝejojn oni ofte konstruis kiel halojn aŭ ŝtupohalojn. Unu el la unuaj reprezentantoj estas la katedralo de Gmünd, kiun konstruis la arĥitekta kaj ŝtontajlista familio Parler. La urbaj halopreĝejoj de Vestfalujo kun preskaŭ kvadrataj planoj montras aparte harmonian spacoaranĝon. La plej elstara ekzemplo estas la preĝejo Sankta Maria de la Herbejo en Soest. Imponas ankaŭ la sudgermanaj haloĥorejoj de Sankta Sebaldo kaj Sankta Laŭrenco en Nurenbergo.

Ofte oni alkonstruis poste al pli malnovaj bazilikoj dunavajn halojn, foje kun abundaj ornamaj volbostrukturoj (kiel en la katedraloj de Ulm kaj Aŭgsburgo), kiuj foje efikas kiel memstaraj preĝejohaloj.

Karakterizaj eroj de gotika arĥitekturo[redakti | redakti fonton]

La krucoripa volbo
Skema strukturo de gotika volbo
Gotika volbo: krucoripa alligo al komuna ŝlosoŝtono

El la romaniko jam estis konataj krucokrestaj kaj krucoripaj volboj, je kiuj la ripoj komence tamen ne jam havis portan funkcion. La decida evoluo de la krucoripa volbo konsistis el la uzo de krucoripoj kiel portaj elementoj. La novigo konsistis en tio, ke je volbo kun kvarlatera plano du rondarkoj kun komuna mezoŝtono kiel ŝlosoŝtono estis starigataj krucoforme super la du diagonalojn. Tio certigis la stabilecon de la volbo, kaj la statike nun malpli esencajn arkojn super la kvar eksteraj muroj oni konstruis pintaj supren, por atingi la saman altecon kiel tiun de la du pli longaj kaj altaj rondarkoj super la diagonaloj. La volboĉapoj nun estis libere surmasoneblaj, sen ke necesis plena tabultegado. Tiel ankaŭ ebliĝis konstrui volban naveron sur rektangula plano anstataŭ nur sur kvadrata plano kiel je romanika krucokresta volbo. Dum la plua evoluo de la stilo ekestis ankaŭ pli malsimplaj kaj komplikaj formoj kiel ekzemple retovolboj. Distingilo de la stilo restis la uzado de volboripoj. Nervuro en la lingvaĵo de arkitekturo estas arkoforma konstruero de volbo el natura ŝtono de ronda diametro; ili havas statike signifan funkcion stabiligi kaj porti volbon aŭ kupolon; fine de la gotika epoko nervuroj ankaŭ konstruiĝis sen statika funkcio, nur por dekoraj celoj.

La pintarko

La pintarko validas kiel centra elemento de gotika arĥitekturo, kiun oni tial ofte ankaŭ nomis „pintarka stilo". Pintarkojn kiel unuopajn elementojn jam konis romanika arĥitekturo, sed en ĝi superregis la uzado de rondarkoj. Pintarko estas konstrua alproksimiĝo al la arkoformo, kiu konformas kun la favora statika fortopaso de parabolo. Pintarkoj difinas la aperaĵon de gotika konstruaĵo kaj fakte troviĝas kontinue en la transversa sekcaĵo de ĉiuj volboj, en la formo de fenestraj kaj portalaj embrazuroj same kiel en ornamriparoj. Kiel pintarka variaĵo ankaŭ aperas ogivaj aŭ kilaj arkoj. En gotika profanarĥitekturo tamen ankaŭ estis kutimaj krucbastonaj fenestroj kun rektangulaj murkadroj sen pintarkoj.

La kontraŭforta sistemo
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Kontraŭforto.

Kontraŭforto estas alia ĉefa konstrua kaj fasona elemento de la plialtiĝantaj preĝejoj. La kontraŭforta sistemo konsistas el apogpilastroj kaj apogarkoj kaj utilas je baziliko por tio, forkapti la flankan volboŝovon kaj la ventŝarĝon de meznavo kaj altĥorejo. La stabilecon de la apogpilastroj plialtigas kromŝarĝoj, ofte fasonitaj ornamelementoj kiel pinakloj. En la kontraŭfortan sistemon ankaŭ oni enigis defluilojn por pluvakvo resp. degeloakvo, kiu arke forrapidas de la konstruaĵo, evitante tiel akvodifektojn. Dum kiam la kontraŭforto en la frua tempo de gotiko ĉefe tenis statikan funkcion, ĝi pli malfrue evoluis al grava konstruarta elemento kaj estis klare akcentata.

Dissolvo de la muro
Notre-Dame de Dijon, du-ŝela masonaĵo en la meznavo
Akcentado de la vertikalo: katedralo de Beauvais, per 48,5 metroj la plej alta preĝejvolbo de la mondo

Romanikan arĥitekturon karakterizas ankoraŭ masiva, fortikaĵsimila konstrumaniero de muro kaj konstrukorpo, kiu ofte eĉ akcentas la muran fortikecon. En gotika arĥitekturo nun la pli malpeza konstrumaniero per pintarkoj, krucoripaj volboj, kontraŭforta sistemo kaj apogpilastroj ebligis translokadon de la portaj elementoj en la eksteran konstruaĵon, treegan redukton de la murdikecoj same kiel vastan trarompadon de la muroj per fenestroj. La statistikan funkcion de la konstruelementoj en la interno oni lerte kaŝis, por krei iluzion de mal- aŭ senpezeco de la arĥitekturo.

En la interno oni enigis super la arkaĵoj al flanknavoj kaj ĥorĉirkaŭirejo koridoron nomatan triforio, tiel ke ekestis „interna“ kaj „ekstera“ murŝeloj. Ekzemplon por gotika du-ŝela murkonstruado donas Notre-Dame de Dijon en Burgonjo. En la eksteran muron oni enigis multecon da grandfacaj fenestroj, kiuj aperigas la domon malpeza kaj lumtrafluata. Altgotikaj arĥitektoj finfine ankaŭ trafenestris la dorsflankon de la triforio, tiel ke la muro aperas plene trarompita. Tamen fakte ĉiu elemento de gotika konstrukorpo estas portanta. La konstruestroj de gotiko kreis novajn konstruaĵojn per evolua pludisvolvo laŭ la principo „provo kaj eraro“. Tial kelkaj konstruaĵoj jam dum la konstrufazo kunfalegis aŭ devis esti fortikataj poste pro aperantaj murfendiĝoj per kromaj fortodekondukaj elementoj.

Akcentado de la vertikalo
Grandfaca fenestrorozo kun filigrana ornamriparo laŭ radostilo ĉe la suda transversa domo de la katedralo Dipatrino de Parizo

Tiu ĉi stila distingilo aparte elstaras en la franca gotiko. Kiel supropunkton la volboj de la katedralo de Beauvais vertoaltecon da 48,5 metroj, la katedralo de Kolonjo ekzemple havas 45 metrojn. Kompare kun tio la volboverto de la romanika katedralo de Speyer altas nur 33 metrojn. La alteco kreskis proporcie kun la larĝeco. En la romaniko ĉi tiu proporcio estas ekzemple je la preĝejo Sankta Miĥaelo en Hildesheim 1:1,9 kaj en la konstrusekcio n-ro 1 de la katedralo de Speyer 1:2,5. Salto tiam okazis en la gotika epoko. La proporcio de larĝeco kun alteco je la katedralo de Reims estas 1:3 kaj je la katedralo de Amiens 1:3,3.[9] En la angla gotiko oni tamen rezignis pri grandaj navaltecoj kun akcentita vertikalo kaj anstataŭe oni kreskigis la konstruaĵlongecon kompare kun la larĝeco.

Ogivo estas a) en kruconervura volbo "subtena, nervure elstara arko, diagonale streĉita sub volbo, por ĝin fortikigi,"[10] kaj b) ĝenerale pintarko[10] respektive pli klare difinite "akuta angulo formata de du renkontiĝantaj samaj kurblinioj".[11] Tia tipo de arko finiginta pinte markas la tendencon al la vertikaleco en fenestroj kaj aliaj gotikaj elementoj.

Pilastroj kaj kapiteloj
Frugotika kalikburĝono-kapitelo

En la romaniko la murskemo laŭiris ankoraŭ la antikvan principon de „apogo kaj ŝarĝo“, je kiu la rondarkajn arkaĵojn portas kolonoj, kies kapiteloj baziĝas sur bloko kiel baza formo kaj ofte estas abunde dekoraciitaj per figuroj, ornamaĵoj kaj plantomotivoj.

Gotika arĥitekturo anstataŭis tiujn ĉi antikvecajn kolonojn per maldiketaj, strukturitaj rondpilastroj[12], kiuj ofte estas ĉirkaŭataj per faskokolonoj aŭ mem portas pluajn faskokolonojn. Frugotikaj burĝonkapiteloj nun havas kalikecan formon kaj estas kutime ornamitaj nure per plantaj motivoj. El kreska nombro de akompanaj faskokolonoj evoluis la faskopilastro, je kiu la kapitelo pli kaj pli cedis, ĝis kiam en malfrua gotiko la formoj kunfandiĝis kaj la kapitelo kiel arĥitektura elemento tute malaperis, kio signifas plenan forturniĝon de antikvaj konstruprincipoj.

Ornamriparo kaj aliaj ornamaj elementoj
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Ornamriparo.

Ornamriparo estas tipa konstruornamaĵo de alta kaj malfrua gotiko, kiu evoluis el geometriaj formoj, ekzemple cirkloj kaj arkoj. Ĝi estis realigebla per minŝtonoj aŭ brikoj kaj aperis en la arkokampo de fenestroj, sed ankaŭ je balustradoj kaj murfacoj. La elpensaĵon de ornamripoj oni ankaŭ nomas „naskiĝo de vera gotiko“;[13] ĝi unuafoje aperis proksimume 1215/20 je la katedralo de Reims. Krom pintarkaj ornamripaj fenestroj ankaŭ troveblas cirklorondaj fenestrorozoj, kiujn gotika arĥitekturo kreskigis al mezuroj ĝis fasadolarĝo. En la malfrua gotiko finfine ankaŭ elformiĝis pli interplektiĝaj kaj pli komplikaj formoj ornamriparaj al variaj fiŝvezikaj kaj flamaj skemoj (flamgotika stilo). La modeloj por multaj gotikaj ornamaĵoj devenas el la planta regno. Apartan rolon ludis la kverkofolio. Por la pintoj de gabloj kaj turoj oni ofte uzis krucfloron kiel ornamaĵo (komparu ankaŭ ornamgablo).

Konstruigantoj kaj konstruestroj[redakti | redakti fonton]

Konstruigantoj[redakti | redakti fonton]

Konstruiganto de episkopa preĝejo estis kiel domposedanto la kapitulo (vidu katedrala kapitulo, abateja kapitulo) kaj ne la episkopo. La konstruon de abatopreĝejoj iniciatis abato aŭ abatino, kaj ĝin finance kaj ankaŭ esence decidis aŭ influis la preĝejpatronoj. Kapitulo kaj episkopo au urbo kaj urba pastro interkonsentis pri la organizado de la realigo de episkopa aŭ paroĥa preĝejo laŭ plej diversaj manieroj kaj enoficigis kiel ekzemple en Narbono por la konstruo de la katedralo de Narbono po du kanonikojn kaj klerikojn kiel dumtempaj administrantoj. Konstruigantoj ankaŭ nomiĝis procuratores, magister fabrice, magister operis, operarius aŭ ankaŭ architectus.

La novan stilon subtenis la reĝa dinastio, la urba burĝaro, la monarĥisma nobelaro, la preĝejaj kapituloj kaj parte ankaŭ la episkopoj.

Ĝin kontraŭis tamen la estraj tavoloj de la feŭda nobelaro kun siaj terposedaĵoj, minacataj malsupriĝo, kiuj konsideris la gotikajn katedralojn manifestaĵoj de nova potenco malamika al ili. Ankaŭ kontraŭstaris tiuj monaĥaj ordenoj, kies potencpozicio sur la kamparo estis minacata, do unue la Cistercianoj, pli malfrue – post 1220 – precipe la novaj ordenoj almozantaj de la Dominikanoj kaj Franciskanoj, kiuj ofte sin faris porparolanto de la urbaj malsupraj klasoj – kaj kompreneble ankaŭ la herezomovadoj estis kontraŭ la nova grandioza arĥitekturo. En Parizo tial okazis gravaj konfliktoj inter la katedrala klerikaro kaj la erudiciuloj el ĉi-nomitaj ordenoj instruantaj ĉe la universitato: Tomaso de Akvino, Bonaventura kaj Alberto la Granda. Kaj ĉiuj ĉi ordenoj elformis ankaŭ por siaj preĝejoj aliajn konstrukonceptojn, kiuj prezentas kvazaŭ arĥitekturajn gvidajn ideojn kontraŭ la gotikaj katedraloj.

Ankaŭ inter la subtenantoj de gotiko estis malpaco pro konkuremo kaj prestiĝemo. Episkopoj kaj nobeloj volis elmontri per la katedraloj sian potencon. La supren strebantaj burĝoj de la urboj tamen ankaŭ volis plenumi sian pian kontribuon. Sed tion toleris nek klerikaro nek nobelaro. Ili rifuzis la mondonacojn de la burĝoj, ĉar la verko estu nur merito de ili mem. Pro tio eĉ okazis ribeloj de la burĝoj, kiuj volis eldevigi sian kontribuon. Pli malfrue tial burĝoj ankaŭ starigis tiel nomatajn burĝopreĝejojn kiel propra potencelmontrado kontraŭ la episkopo, ofte proksime de la katedralo. Je tio ili provis superatuti la katedralon.

Konstruestroj[redakti | redakti fonton]

Tipa gotika ŝtontajlistomarko ĉe profilo

La konstruestroj ne nur estris kaj kontrolis la konstruadon, sed kvankam post profesia edukiĝo estante metiistoj (plejparte ŝtontajlistoj), en la mezepoko ili ankaŭ estis arĥitektoj. Pro la longaj konstrutempoj por katedraloj la konstruestroj je ĉiu konstruejo iom ofte viciĝis unu post la alia.

Famiĝis kelkaj gravaj konstruestroj kaj ŝtontajlistomajstroj de la gotika arĥitekturo:

La majstroj ofte estis distingeblaj pro iliaj ŝtontajlistomarkoj, markoj kutimaj en la mezepoko, kiujn ili surmetis sur siajn verkojn.

Regiona disvastiĝo kaj pluevoluo[redakti | redakti fonton]

Tre baldaŭ ĝi aperis en Anglujo, pli poste ankaŭ en Iberujo, en Germanujo kaj pluaj landoj de la meza Eŭropo. Precipe en Italujo la gotiko kreis apartan miksaĵon kun romanikaj, grek-romi-antikvaj kaj bizancaj influoj. En Italujo ankaŭ naskiĝis renesanco, kiu iom post iom tute forpuŝis la gotikon. Sed ankoraŭ komence de la 16-a jarcento, precipe en la meza Eŭropo, estiĝadis fakte gotikaj konstruaj laboraĵoj. Gotikan arĥitekturon oni distingas en fruan, altan kaj malfruan gotikon, kiuj en la diversaj regionoj evoluis malsame:

Frua gotiko Alta gotiko Malfrua gotiko
Francujo 1140–1200 1200–1350 1350–1520
Anglujo 1170–1250
fruangla gotiko
1250–1350
dekoracia gotiko angla
1350 ĝis proks. 1550
rektangula gotiko angla
Italujo ekde 1200
Sankta Romia Imperio 1220–1250 1250–1350 1350 ĝis proks. 1520/30

Kiam komence de la 16-a jarcento la renesanco disvastiĝis norde, oriente kaj okcidente de la Alpoj, la gotika stilo rapide perdis sian influon.

Stilaj ŝtupoj[redakti | redakti fonton]

Abatopreĝejo de Bath laŭ rektangula stilo
La Sankta Kapelo en Parizo, majstroverko de la altgotika radia stilo
Malfrugotika flamstilo de la abatopreĝejo en Vendôme (Francujo)

Krom la epoka distingo en frua, alta kaj malfrua gotiko ekzistas ankaŭ distingo laŭ diversaj stilgradoj aŭ regionaj konstrumanieroj:

  • Radia gotiko (laŭ la france rayonnant= radia) simbolas la altgotikan stilfazon de proks. 1230 ĝis 1350 kun maksimume grandaj fenestrofacoj kaj tralumata triforio. Je la ornamriparo la fenestrorozoj estas dividitaj en radiuse disradiaj zonoj kiel je la rozofenestroj de la katedralo Dipatrino.
  • Flamgotiko (france: flamboyant) nomiĝas la lasta stilgrado de malfrua gotiko en Francujo, Flandrujo kaj Anglujo.
  • La dekoracia gotiko (angle: Decorated PeriodDecorated Style) estas fazo en la angla gotiko, kiu daŭris de 1250 ĝis 1370.
  • La rektangula gotiko (angle: Perpendicular Style) estas stilgrado de malfrua gotiko tipa por Anglujo.
  • La brikogotiko estas gotika konstrumaniero per la konstrumaterialo briko, kiu estis disvastiĝinta en norda Germanujo kaj en la baltamaraj lando ekde la 13-a ĝis la 16-a jarcento (vidu malsupran alineon pri brikogotiko).
  • La gotika arĥitekturo en Germanujo estas aparta stilgrado de la gotiko en la 14-a kaj 15-a jarcentoj en Germanujo, ĉar ĝi prefere starigis halopreĝejojn anstataŭ bazilikojn.
  • La stilo Chiaramonte estas gotika konstrustilo de la 14-a jarcento en Sicilio.
  • Postgotiko nomiĝas la gotika stilo daŭrigata ekster la vera gotika epoko en renesanco kaj eĉ en baroko. Jen nomendas kiel arĥitektoj ekzemple Francesco BorrominiJan Blažej Santini-Aichel
  • Manuelisma stilo (ankaŭ mallonge manuelismo) estas pompa arĥitektura stilo, kiu aperis nur en la reĝlando Portugalujo de la frua 16-a jarcento. La manuelismo nomiĝas laŭ reĝo Emanuelo la 1-a (li regis de 1495 ĝis 1521), kiu potencis dum fazo de alta bonstato ekonomia. Ĝi estas konsiderenda kiel aparta formo de malfrua gotiko, pliampleksigita per hispanaj, italaj kaj flandraj stilelementoj kaj per marismaj ornamaĵoj (ekzemple ŝipa ŝnuregaro).

Novgotiko estas unu el la plej fruaj stiloj de historiismo en la 19-a jarcento. La forma lingvo orientiĝis nur je idealigita mezepoka imago de gotiko (plurstilismo).

Francujo[redakti | redakti fonton]

Proksimume komence de la 13-a jarcento ekestis per la episkopaj preĝejoj Chartres (ekde 1194), Reims (ekde 1211) kaj Amiens (ekde 1218) la konstrutipo de la „klasika“ franca katedralo kiel trinava baziliko kun ĉirkaŭirebla ĥorejo, trietaĝa murskemo kun triforio, dutura fasado kaj ornamripaj fenestroj. La grandkonstruaĵo de la katedralo de Bourges, staranta ĉe la sojlo al altgotiko (ekde 1195), ankaŭ alportis novigojn, restis tamen unika per sia formo kiel kvinnava baziliko sen transversaj domoj. La dissolvo de la muro per konstruo de duŝelaj muroj atingis en Burgonjo supron kiel ekzemple je la katedraloj de Laŭzano (nun Svisujo, ekde 1190) kaj Auxerre (ekde 1215) aŭ je la paroĥopreĝejo Dipatrino en Dijon (ekde 1230).

La fazo de altgotiko komenciĝis per la enkonduko de ornamripaj fenestroj proksimume 1215/20 ĉe la ĥorejo de la katedralo de Reims. Oni kreis proksimume 1230 la altgotikan radiecan stilon per plejparte dissolvitaj murfacoj, la trafenestrigo de la triforio (unuan fojon proksimume 1230 ĉe la laŭlonga domo de Sankta Denizo kaj en Amiens) same kiel la radioforma ornamriparo de la fenestrorozoj. Novajn mezurojn metis la katedralo de Amiens, jam en la 13-a jarcento plejparte finkonstruita, per meznava alteco da 42,30 metroj. La strebado al alteco kaj maksimumigo de la fenestrofacoj supriĝis en la katedralo de Beauvais ekkonstruata en 1247, kiu ja per ĥorejo de pli ol 46 metroj superis la meznavoaltecon de Amiens; ĝiaj volboj tamen jam en 1287 parte kunfalegis. La gotika gigantismo en Beauvais tamen finiĝis nur, kiam oni en 1569 metis sur la riparitan ĥorejon navkrucoturon altan proksuimume 150 metrojn, kiu post kvar jaroj ankaŭ kunfalegis. Escepte la ĥorejon kaj la transversajn domojn la preĝejo neniam estis finkonstruata.

Krom la parte gigantaj katedraloj ekestis grandaj monaĥopreĝejoj same kiel miloj da paroĥopreĝejoj kaj kapeloj kiel ekzemple la fama pariza Sankta Kapelo (1244–1248), kies volbo ŝajnas ŝvebi sur lumaj „vitromuroj“.

Flamgotika ornamriparo ĉe la abatopreĝejo Sankta Oveno en Rouen

Jam proksimume 1300 kelkaj arthistoriistoj datigas la antaŭaĵojn de la franca malfrugotiko. Je la konstrutipoj jam ne okazis nomindaj novigoj, la skemo de la „katedralgotiko“ plisimpliĝis. La Centjara Milito (1337–1453) kun Anglujo ĉesigis post la unua triono de la 15-a jarcento plejparte la konstruadon. Pli granda katedrala novkonstruo komenciĝis ankoraŭ nur en 1434 je Nantes, anstataŭe tamen oni konstruis multajn grandajn paroĥopreĝejojn por la postmilite rapide kreskaj urbanaroj. Sed oni ankaŭ plu- kaj finkonstruis grandajn konstruaĵojn, kies pretiĝon interrompis la milito. Ĉar je la plej multaj grandaj preĝejoj oni konstruis dum jarcentoj, multaj konstruaĵoj ankaŭ montras elementojn de la diversaj gotikaj epokoj. Oni ne sklavece obeis la originajn planojn, sed plulaboris laŭ la pokaze aktuala stilo.

Ekde proksimume 1350 aperis kiel dekoracia stilo la malfrugotika flamgotika stilo, kiu nomiĝas laŭ la flamformaj ornamripaj kaj dekoraciaj formoj, kiuj ofte tegas gigantajn facojn. Kelkajn grandkonstruaĵojn oni nun finkonstruis per pompaj okcidentaj fasadoj, ekestis ankaŭ transversdomaj fasadoj laŭ la flamgotika stilo. Frua flamgotika konstruaĵo estas la abatopreĝejo Sankta Oveno en Rouen (ekde 1318). Aliaj ekzemploj estas la baziliko Dipatrino de L’Épine (ekde proks.1405), la abatopreĝejo de Vendôme, la kapelo de monaĥejo Brou (ekde 1513) aŭ la transversaj domoj de la katedralo de Senlis (16-a jarcento).

La profunda ankrado de gotiko en Francujo sin montras per sia pluvivado en la postgotiko, kiu kreis ankoraŭ en la renesanca kaj baroka epokoj konstruaĵojn kiel la katedralo de Orleano (ekde 1601) aŭ la paroĥopreĝejo Sankta Eŭstaĥo de Parizo (1532–1649).

Anglujo[redakti | redakti fonton]

La oklatero ("lanterno") de la katedralo de Ely, ĉefverko de la dekoracia gotiko
Okcidenta fasado de la katedralo de Westminster en Londono

En Anglujo ekde proksimume 1175 okazis la transpreno de „modernaj“ kontinenteŭropaj konstruformoj, kiu kunfandiĝis kun la surinsula normana arĥitektura stilo al la stilo de angla frugotiko (1175–1260) kaj kiun enportis aparte la cisterciana ordeno en la landon. Al la stilaj distingiloj de angla frugotiko, kiu estas tre malabunda, apartenas la krucripovolbo. En la 13-a jarcento okazis la evoluo de malsimplaj volboformoj (stelovolboj) kaj pli dekoraciaj strukturoj de la ripoj (ekz. vertoripoj). Kiel unua angla konstruaĵo de gotika arĥitekturo validas la ĥorejo de la katedralo de Canterbury, kiun Vilhelmo de Sens starigis inter 1175 kaj 1184.

Dum la epoko de la dekoracia gotiko (1250–1370) preskaŭ neniu murfaco restis sen ornamripa tegaĵo; ankaŭ la volboripoj kunmetiĝis al pli abundaj skemoj (stelaj aŭ retaj volboj). La pintarko fariĝis ogiva arko. La plialtigita supra fenestrozono ebligis la enkonstruon de pli grandaj vitralofenestroj kaj pliheligis tiel la internon. Ekzemploj por dekoracia gotiko troviĝas en la abatejo Westminster je Londono (ĥorejo, ekkonstruo en 1246) same kiel en la katedraloj de Jorko (proksimume 1290–1340) kaj Wells (proksimume 1290–1340). Majstraĵo estas la navokruca oklatero de la katedralo en Ely kun sia lanterno (vd. apudan foton) finiĝanta la turon, kiu ekestis de 1321 ĝis 1353.

La rektangula gotiko (1330–1560) reduktis la ornamemon de la dekoracia gotiko favore al klara geometria stilo akcentanta la larĝecon. La fenestroj fariĝis treege larĝaj, kovris ofte la tutan okcidentan flankon kaj ricevis tre platan pintarkon, la tiel nomatan „Tudor-Arkon“, kiu evoluis, ĉar normalaj pintarkoj je la novaj dimensioj de la fenestroj ne estus trovinta sufiĉe da spaco. Aperas ankaŭ la ventumilvolbo.

La novan stilon oni realigis unuan fojon en la katedralo de Gloucester (ĥorejo, klostro kun ventumilvolbo, 1337–1357). Aliaj ekzemploj estas la katedralo de Winchester (laŭlonga domo, ekkonstruo en 1394), la kapelo de la Reĝa Kolegio en Kembriĝo (ekkonstruo en 1446) kaj la kapelo de Henriko la 7-a en la abatejo Westminster (1503–1519). Laŭ rektangulgotika stilo oni konstruis en Anglujo pli ol 200 jarojn, do vaste trans la fino de la mezepoko. Eĉ en 1640 oni konstruis ekzemple en Oksfordo la ŝtuparejon de la Kristopreĝeja Kolegio per ventumilvolbo. En la tudorstilo intermiksiĝis la rektangula gotiko kun formoj de la renesanco. Anglujo estas la ununura lando en Eŭropo, en kiu la gotika stilo neniam plene formortis, sed sur la kamparo parte pluekzistis kaj reekfloris kiel novgotiko.

Anglaj gotikaj katedraloj havas en la oriento ofte du transversajn domojn kaj rektan ĥorfinaĵon. Oni tre longigis la ĥorejon, kaj alkonstruis ofte anstataŭ absido Maria-Kapelon. Rimarkindaj je la ekstera aspekto de la katedraloj estas precipe la larĝaj okcidentaj fasadoj. Okulfrapas ankaŭ, ke la navkrucoturo ofte superstaras la ĉefturojn. Alia apartaĵo de angla gotiko estas la aparta akcentado de la longeco konstraste al la pli okulfrapa altenstrebemo sur la kontinento. La anglaj gotikaj preĝejoj preskaŭ senescepte estas trinavaj. Oni ne celis pligrandigon de la areo per duoblaj flanknavoj aŭ flankokapeloj; anstataŭe ekzistis ekstremaj proporcioj longo al larĝo. La abatopreĝejo de St. Albans kaj la katedralo de Winchester atingas longecojn da proksimume 170 metroj.

Italujo[redakti | redakti fonton]

Supra preĝejo de Sankta Francisko en Asizo, fonda konstruaĵo de la almozordena gotiko
Katedralo de Sieno, ekde 1284
La katedralo de Milano (ekde 1386) estas esceptokazo de itala gotika arĥitekturo
Doĝo-palaco en Venecio (ekde 1340), unu el la plej famaj gotikaj profankonstruaĵoj

En la itala arĥitekturo de la mezepoko, kiuj forte restis orientiĝanta je la antivaj modeloj, okazis rekta evoluo de romaniko, parte ankaŭ nomata antaŭrenesanco, al frurenesanco (quattrocento) en la frua 15-a jarcento. La gotika konstrustilo laŭ franca aŭ mezeŭropa maniero en Italujo estis nek plene akceptata nek estis superreganta sole.

Itala gotiko montras propran karakteron, al kiu mankas multaj karakterizaĵoj de franca katedrala gotiko. Oni kutime rezignis pri akcente alten strebantaj haloj, grandfacaj trarompoj de la muroj per grandaj ornamripaj fenestroj, malkaŝa kontraŭforto, abunda konstruornamaĵo, grandaj figuroportaloj same kiel pri duturaj fasadoj. Italujo preferis klarajn kaj rektajn konstruformojn kun grandaj, ofte abunde surpentritaj murfacoj, same kiel pli malaltajn kaj ofte larĝiĝantajn halojn. La eksteraj konstruaĵoj el tipaj konstrumaterialoj kiel ekzemple marmoro kaj brikoj ofte estas tenataj tre simplaj escepte la fasadon.

Unuan fojon la Cistercianoj importis per siaj abatopreĝejoj de Fossanova (1187–1208), la krucripovolba monaĥopreĝejo Casamari (1203–1217) kaj la abatejo Sankta Galgano (ekde 1224) gotikajn konstruformojn en Italujon. Sub la impreso de la cisterciana arĥitekturo la almozantaj ordenoj enkondukis la italan gotikon kaj la almozordenan arĥitekturon per la gotika supra preĝejo Sankta Francisko en Asizo. La konstruplastiko restis sur nivelo de nepre bezonata, kompense la grandfacaj muroj ricevis ampleksajn freskociklojn. La preĝejkonstruoj de Franciskanoj kaj Dominikanoj ofte interkonkurencis kiel ekzemple la franciskana Frato-Preĝejo kaj la dominikana San Zanipolo en Venecio. Tio ne kaŭzis kiel en Francujo plian kaj plian plialtigon de unueca koncepto, sed sin-prezentadon per originaleco.

De 1387 ekestis la katedralo de Milano, kiu kiel escepto treege orientiĝis je la mezeŭropa gotika arĥitekturo. La interno de la giganta kvinnava konstruaĵo, longa 157 metrojn, memoras pri la katedralo de Bourges, sed ankaŭ pri regionaj romanikaj modeloj (Piacenza). Urbestro Gian Galeazzo Visconti volis manifesti la potencon kaj influon de sia urbo kaj sia gento per unu el la plej grandaj katedraloj en Eŭropo. Ĝiaj gotikaj konstruaj kaj dekoraciaj formoj trafis sur grandan kontraŭstaron de la loĝantaro, kaj okazis akraj disputoj inter la konstruestroj. Ekzemple Heinrich Parler ofendite retiriĝis de la konstruado, post kiam lia propono por plialtigo de la meznavo estis rifuzita kie tro „malitala“. Kiel konkurenca konstruaĵo je Milano ekestis ekde 1390, ankaŭ giganta per dimensioj de 132 metroj da longeco kaj 45 metroj de volboalteco, la kvinnava baziliko Sankta Petronio en Bolonjo, kies modestas, klare strukturita interno siaflanke estas tipa por itala gotiko.

En Sieno oni gotikigis la romanikan katedralon ekde la frua 13-a jarcento. Jen rimarkindas ĉefe la triportala okcidenta fasado (ekde 1284) de Giovanni Pisano, kiu ja reekprenis francajn modelojn. Krome nomenda kiel eminenta konstruaĵo de gotika arĥitekturo en Italujo estas la baziliko de Sankta Antonio en Padovo, komence konstruata laŭ romanik-bizanca stilo.

Konkurencis kun la preĝejoj la urbopalacoj de la italaj urborespublikoj, parte fortikaĵsimilaj kaj ofte distingitaj per alta sonorilturo. Gravaj gotikaj malekleziaj konstruaĵoj estas ekzemple la Palazzo Vecchio (1299–1314) kaj la Loggia dei Lanzi (1376–1382) en Florenco, la Palazzo Pubblico en Sieno (1297–1310) same kiel la Doĝo-Palaco (ekde 1340) en Venecio.

Nederlando kaj Belgujo[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ la nederlanda kulturregiono, precipe la duklando Brabanto, disvolvis ekde la 14-a jarcento apartan „reduktogotikon“, kiu ofte laŭ plisimpligita formo sin apogas sur la francaj modeloj kaj nomiĝas brabanta gotiko. Kiel ĉefa reprezentanto estas konsiderenda la franca konstruestro Jehan d'Oisy el Pikardujo. Kiel ĉefverkoj de la epoko validus la katedraloj en Utreĥto, 's-Hertogenbosch, Antverpeno, Tournai kaj Bruselo. Ankaŭ ekestis multaj grandaj paroĥopreĝejoj, ekzemple en Bruĝo, Gento kaj Ipro. Apartakvante Flandrujo estis kompreneble elmetita al ĉi tiuj francaj influoj pro sia proksimeco al norda Francujo; ĝi tamen ankaŭ redonis tien eĉ kelkajn novigojn. Precipe la malfrua gotiko kreis tie kelkajn el la plej imponaj mezepokaj ekleziaj kaj malekleziaj konstruaĵoj en Eŭropo; memoru nur pri la grandaj, abunde ornamitaj urbodomoj de tiu ĉi regiono (Oudenaarde, Urbodomo de Bruselo). En Germanujo la katedralo de Ksanteno estas klare influita de la nederlanda gotika arĥitekturo; ankaŭ aliaj malsupre-rejnlandaj konstruaĵoj jen estas nomendaj ( Sankta Nikolao en Kalkar, abatopreĝejo en Kleve, paroĥopreĝejo Maria-Magdalena en Goch, Vilibrorda katedralo en Wesel).

Germanujo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo Nia Kara Sinjorino (Treviro), validas kiel plej malnova preĝejo nure gotika en Germanujo (ekde 1230)

Gotika arĥitekturo povis enradikiĝi en Germanujo nur fine de la alta mezepoko kun prokrasto de unu jarcento kaj forŝovi la romanikan arĥitekturon. Tamen ankaŭ en germana romaniko dise troveblas gotikaj elementoj, kaj la lokaj malfruromanikaj konstrutradicioj parte konserviĝis ĝis vaste en la 13-a jarcento. Tiuj ĉi miksformoj nomiĝas malfruromanika-gotika transiro-stilo. Fama ekzemplo estas la malfruromanika katedralo de Limburgo (post 1175, konsekrata en 1235), kiu per sia kvarparta murskemo kaj sesparta ripovolbo egalas al frugotika galerio-baziliko kaj per pintarkaj fenestroj, ĥorĉirkaŭirejo kaj apogarkoj prezentas pluajn gotikajn elementojn. Ĉe la katedralo de Magdeburgo, kiu ekestis en 1209 kaj parte estas konsiderata kiel unua gotika konstruaĵo en Germanujo, la transiroj de romanika al gotika arĥitekturo estas distingeblaj. La aperaĵo similas plejparte ankoraŭ al la masivaj romanikaj preĝejoj; kelkaj konstrupartoj tamen jam montras gotikajn tendencojn. La unuaj nete gotikaj preĝejoj sur nuna germana teritorio estas la centra konstruaĵo de Nia Kara Sinjorino en Treviro (ekde proksimume 1230) kaj la halopreĝejo Elizabeta en Marburgo (ekde 1235). Intime ligita kun la preĝejo Elizabeta estas la frugotika cisterciana monaĥopreĝejo Haina, kiu eble ankaŭ laŭtempe antaŭas la preĝejon marburgan. Ankaŭ proksimume 1230 komenciĝis la alikonstruoj pri la ĥorejo de la katedralo de Wetzlar samkiel pri la laŭlonga domo de la katedralo de Freiburgo. Ankaŭ la freiburga katedralo estus povinta enpreni gotikajn formojn pere de la cisterciana monaĥopreĝejo Tennenbach, kies datiĝo tamen ne estas klara.

Laŭ la skemo de la franca katedralgotiko inter 1245 kaj 1275 ekestis la altgotika laŭlonga domo de la katedralo de Strasburgo, kies grande planita okcidenta fasado sekvis ekde 1277; ĝi estas samranga kun la plej bonaj verkoj de francaj konstruestroj. Kvankam Strasburgo nun apartenas al Francujo, la katedralo estas laŭ historia vidpunkto ĉefverko de germana altgotiko. En 1248 sekvis la konstruo de la katedralo de Kolonjo, kiu per sia kvinnava plano kaj gigantaj dimensioj provis superi sian modelan katedralon en Amiens. En la mezepoko la katedralo estis eĉ ne duone finkonstruata kaj oni finkonstruis ĝin nur en la 19-a jarcentoj laŭ la originalaj planoj kiel unu el la tutmonde plej grandaj preĝejoj. Kiel preskaŭ ne malpli ambicia konstruaĵo nomendas la Mariapreĝejo je Lübeck konstruata inter 1250 kaj 1350, kiu kiel paroĥopreĝejo laŭ formo de franca katedralo same kiel per grandeco kaj alteco devis elmontri sian antaŭrangan pozicion kontraŭ la episkopopreĝejo de Lübeck. Pro sia adaptiĝo al la surloka konstrumaterialo briko la Mariapreĝejo fariĝis samtempe iniciata konstruaĵo de la brikogotiko en norda Germanujo kaj en la baltamara landoj. Proksimume 1260 komenciĝis laŭ la modelo de la katedralo de Reims la alikonstruo de la katedralo de Halberstadt, de kiu komence ekestis nur tri laŭlongdomaj naveroj; la cetera konstruo adis ĝis proksimume 1500. Kiel ununura konstruaĵo en suda Germanujo laŭ la skemo de franca katedralo ekestis proksimume 1285/90 la katedralo de Regensburgo laŭ modelo de la kolegiatopreĝejo Sankta Urbano en Troyes.

Krom la grandaj katedraloj ekestis baldaŭ multaj paroĥopreĝejoj en la urboj, kiuj foje atingis aŭ eĉ superis la dimensiojn de la episkopaj preĝejoj. En Freiburg ekestis per la katedralo frua ĉefverko de germana gotiko, kies ĉefturo kun sia trarompita kasko finkonstruata en 1330 fariĝis modelo por multaj pli malfruaj turkonstruaĵoj kaj kiu kiel unu el la malmultaj turegoj finkonstruiĝis en la mezepoko. En eĉ pli altajn dimensiojn ekde 1377 penetris la katedralo de Ulm, kies ĉefturo estis finkonstruata nur en la 19-a jarcento kiel plej alta preĝejturo tutmonde. Kiel monaĥopreĝejo elstaras la cisterciana preĝejo de Altenberg ekkonstruata en 1259, kiu sen turoj kaj per reduktita konstruornamaĵo esprimas cistercianan „modestecon“, per siaj dimensioj tamen atutas.

La germana gotiko pli kaj pli malligis sin de la franca modelo. Distingiloj de tiu ĉi evoluo estas krom la ofte esence pli „simpla“ eksteraĵo de germanaj preĝejoj la rezigno pri elspezaj malkaŝaj kontraŭfortaj sistemoj, plisimpligo de la planoj kaj prefero de hala konstrumaniero, je kiu ankaŭ povas forresti elementoj de katedrala gotiko kiel ekzemple ĥorĉirkaŭirejoj, absidokapelaroj kaj triforioj. Tiu ĉi evoluo de la gotika arĥitekturo en Germanujo ankaŭ nomiĝas „reduktogotiko“.

La halo ebligis la evoluigon de elspezaj volbosistemoj, je kiuj pli kaj pli cedis la dislimigo de la unuopaj naveroj, kiuj kunfandiĝis al unueca halo kaj estis tegataj per pompaj retaj aŭ maŝaj ripovolboj (Annaberg, Freiberg). Aparte la malfrugotiko jen kreis elstarajn ekzemplojn. Al lokaj centroj evoluis la sudgermanaj imperiaj urboj, precipe Nurenbergo kaj Regensburgo samkiel la hansaj urboj ĉe la baltamara marbordo, jen precipe Lübeck kaj Stralsund.

Longan tempon oni opiniis, ĉefe en la 19-a jarcento, gotikon tipe germana stilo. Post la germanaj liberigomilitoj kontraŭ Napoleono oni deklaris gotikan arĥitekturon esenco de pragermana, kristanisma, mezepoka mondordo. Tiu ĉi romantisma revo altiĝis al pozitiva imago. La tiam ne jam finkonstruita katedralo de Kolonjo fariĝis pratipo de germana grandeco, kaj samtempe oni transinterpretis gotikon al germana stilo. Dum ĉi tiu fazo de gloraltigo de germana gotiko Franz Theodor Kugler kiel unua konstatis publike, ke la hejmlando de gotiko estas norda Francujo.[14]

Aŭstrujo[redakti | redakti fonton]

Aŭstrujo estas – simile al sudgermana Bavarujo – fakte senkatedrala lando. La ununura gotika katedralo estas la katedralo Sankta Stefano en Vieno, granda halo kun du planitaj gigantaj ĥorejaj flankoturoj, el kiuj nur la suda turo estis finkonstruata. Gravaj monaĥopreĝejoj kun haloĥorejoj troveblas en Heiligenkreuz kaj Zwettl; grandaj gotikaj urbaj paroĥopreĝejoj estas Sankta Stefano en Braunau kaj Sankta Jakobo en Villach. La paroĥopreĝejoj de Königswiesen kaj la Weistrach staras ĉelime de malfrugotiko al renesanco kaj montras per siaj maŝoripoj preskaŭ „barokan“ forman viglecon.[15] Tiuj ĉi preĝejoj estis konstruataj komence de la 16-a jarcento kaj distingiĝas per apartaj volboformoj.

Svisujo[redakti | redakti fonton]

Gotika arĥitekturo en Svisujo orientiĝas en la okcidenta landoparto franclingva laŭnature al Francujo (Lozano, Ĝenevo). La germanlingvaj landopartoj havas per la katedraloj de Bazelo, Berno kaj Friburgo (france Fribourg, origine germanlingva Freiburg) tri pli grandajn preĝejojn. Berno kaj Friburgo memorigas per siaj unuturaj fasadoj al la katedralo de Freiburg. La katedralo de Bazelo estas esencaparte romanika. La ĉefa ĥorejo estis alikonstruata gotikstile post grava tertremo en 1356. Ankaŭ la okcidentaj turoj devenas el pli malfrua tempo.[16]

Orienta Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Preĝejo Sankta Ana en Vilno

En la eklezia gotika arĥitekturo de Polujo, Bohemujo, Moravio, Hungarujo kaj aliaj orientaj kaj mezorientaj eŭropaj landoj miksiĝis indiĝenaj apartaj evoluoj kun la bazaj strukturoj importitaj el okcidenta Eŭropo kaj Germanujo. En urboj kaj regionoj superregataj de germana burĝaro ankaŭ superregis germanaj influoj. Pro la komercaj rilatoj de la baltamaraj urboj en la hanso ankaŭ nederlandaj elementoj alvenis en ĉi tiun regionon; fama ekzemplo estas la Maria-Preĝejo je Dancigo.

En Bohemujo la granda katedralo sur Hradčany en Prago restis nefinita ĝis en la frua 20-a jarcento. La alt- ĝis malfrugotikan ĥorejon de la katedralo Sankta Vito komencis franca majstro kaj plukonstruis Peter Parler. Kiel supro de bohema gotika arĥitekturo validas krom la katedralo Sankta Vito la preĝejo Sankta Barbara de Kutna Hora. Ankaŭ proksima Kolin havas eminentan ĥorejon el la skolo de Parler. En Most oni forŝovis la malfrugotikan dekanpreĝejo per spektakla agado proksimume 800 metrojn, por savi la volbitan halon de la natur- kaj kulturmanĝegema subĉiela ekspluato de brunkarbo.

Ankaŭ Polujo havas multajn gotikajn ekleziajn konstruaĵojn. Kiel konstrumaterialo regas la briko; aparte la arĥitekturo de la Cistercianoj longtempe formis la stilon. Je la granda katedralo (ekde 1320) sur la Vavelo en Krakovo pli malfruaj alikonstruoj parte forviŝis tiujn ĉi influojn. La dunava, stelovolba preĝejo en Wiślica (proksimume 1350) montras sur modelojn de la monaĥa profanarĥitekturo, ekzemple de la manĝejoj aŭ kapitulejoj.

La krakova Maria-Preĝejo estis en la mezepoko la paroĥopreĝejo de la germana komunumo. La kruta brikobaziliko havas originalan malfrugotikan turkaskon kronatan de ora krono. La katedralo de Poznano havas „francan“ ĉirkaŭiran ĥorejon; la konstruaĵo tamen nun estas pro la katastrofaj detruoj dum la Dua Mondmilito plejparte rekonstruaĵo de la origina mezepoka stato.

La Baltaj ŝtatoj (Estonujo, Latvujo kaj Litovujo) havas kelkajn pli grandajn brikgotikajn preĝejojn laŭ norgermana aŭ vestfala stilo en la malnovaj hansaj urboj Rigo kaj Revalo (Talino). Treege for de germanaj modeloj estas tamen la pompa brika fasado kun elementoj de flamgotiko de la litova preĝejo Sankta Ana en Vilno.

En Rumanujo gotika arĥitekturo tamen nur malfacile povis disvolviĝi pro la aparteneco de la lando al ortodoksismo. Tamen la rumanortodoksa eklezio estas la ununura el inter la ortodoksaj eklezioj, kiu akceptis gotikajn aŭ gotike influitajn konstruaĵojn. La gotiko tamen precipe limiĝis je Transilvanujo, kiu dum la gotika epoko apartenis al la reĝlando Hungarujo. La influo de okcident-eŭropa kulturo sur la rumanoj jen estas pruvebla per la rumanaj ortodoksaj lignopreĝejoj en Maramureŝo kaj en la Montoj Apuseni. Ekster la Kaparto-Arko gotika arĥitekturo troviĝas en kelkaj el la moldavaj monaĥejoj same kiel en disaj preĝejoj en preĝejoj de Valaĥujo kaj Moldavujo.

En Transilvanujo tamen ekzistas multaj konstruaĵoj de la germana kaj parte ankaŭ de la hungara malplimulto staritgitaj laŭ gotika stilo. La plej granda kaj ja plej fama inter ili estas la Nigra Preĝejo en Kronstadt. Ĝi estas ne nur la plej granda gotika katedralo en sudorienta Eŭropo, sed ankaŭ la plej sudorienta. Samtempe ĝi estas la plej granda kultodomo inter la katedralo Sankta Stefano en Vieno kaj la Hagia Sofia en Istanbulo.

En la aliaj plimulte kristanortodoksaj de orienta kaj sudorienta Eŭropo la gotika arĥitekturo ne povis venki pro la aparteneco al la bizanca kulturujo.

Skandinavujo[redakti | redakti fonton]

En Danujo la akcepto de franca gotiko komenciĝis eĉ pli frue ol en Germanujo. La brika katedralo de Roskilde kun sia ĉirkaŭira ĥorejo unuavide ja aspektas kiel ido de germana brikogotiko, sed montras klare sur rektajn okcidentajn modelojn, ekzemple en Noyon kaj Laon. La plua evoluo tamen plejparte dependis de norda Germanujo kaj Vestfalujo. Speciala disingiloj estas la simplaj ŝtupogabloj de multaj danaj brikopreĝejoj. Pli grandaj katedraloj ankaŭ troviĝas en Arhuzo kaj Odense. La dana malfrugotiko preferis la konstrutipon de ŝajnbaziliko (ŝtupohalo). La interno de ĉi tiuj preĝejoj estas plejparte blankkalkita laŭ nordgermana maniero.

En Svedujo la grandaj katedraloj en Upsalo kaj Skara estis treege ŝanĝataj en la 19-a jarcento laŭ novgotika arĥitekturo. En Upsalo proksimume 1970 oni plejparte malfaris ĉi tiun alikonstruon. Ankaŭ tie ĉi klare videblas franca influo, kiu tamen same kiel je ĝia dana egalulo restis sen tradicio. La stilon stampis krom Lübeck (Malmö) precipe la vestfalaj halopreĝejoj; konstrumaterialoj estas kaj brikoj (Sigtuna) kaj ankaŭ tajlitaj naturŝtonoj (Linköping). Ankaŭ la nordgermana halokonstrumaniero ofte estis vojmontra, ekzemple en Våsteras aŭ Vadstena; la tiea monaĥopreĝejo Sankta Brigita validas kiel unu el la plej elstaraj preĝejoj de Skandinavujo.

Gotlando ankoraŭ nuntempe havas 92 mezepokajn, parte romanikajn kaj parte gotikajn preĝejojn, en kiuj regule okazas diservoj. Ili laŭiras vestfalajn modelojn, pluevoluis tamen al nepre memstara arĥitektura lingvo. La plej elstara ekzemplo staras enmeze de la forte fortikita komercourbo Visby. La grandaj kaj malnovaj preĝejoj konserviĝis en ĉi tiu por Skandinavujo unike mezepoka urbo nur kiel ruinoj, kaj la 91 preĝejoj troviĝas sur la kamparo.

Ĉefverko de gotika arĥitekturo en Suomujo estas la granda katedralo en Turku (Åbo), kruta brikobaziliko laŭ nordgermana-sveda modelo (volboalteco en la meznavo 24 metrojn). Ankaŭ la aliaj preĝejoj orientiĝis pro politikaj, historiaj kaj kulturaj kaŭzoj plejparte al Svedujo.

Norvegujo havas per la katedralo de Trondheim pli grandan katedralon, kiu orientiĝis je angla gotiko; la tipe angla fasado tamen estas plejparte kompletigo el la lasta jarcento.

Hispanujo kaj Portugalujo[redakti | redakti fonton]

Stelovolbo en la monaĥejo de Batalha

La fruaj grandaj hispanaj katedraloj en Burgoso, Toledo kaj Leono laŭiris ankoraŭ klare la francajn modelojn; nur ekde proksimume 1300 komenciĝis pli klara aparta evoluo de la hispana eklezia arĥitekturo.

En 1298 komenciĝis la konstruo de la katedralo de Barcelono, kies laŭlonga domo jam alproksimiĝas al la haloformo. En 1329 sekvis la granda ŝipistopreĝejo Sankta Maria de la Maro, ankaŭ giganta „ŝtupohalo“. Tipa por la aragona-kataluna gotiko estas la modesta, eĉ malluksa ekstero de la preĝejoj, kiu ofte efikas kiel fortikaĵoj. Ekde 1312 sudfrancaj majstroj komenciĝis per la konstruo de la ĥorejo de la katedralo de Ĝirono. Ekde 1417 oni almetis al ĝi kolosan, ununavan laŭlongan domon. Per spano da 23 metroj ĉi tie ekestis la plej larĝa volbo de gotika arĥitekturo; la volbo altas 34 metrojn.

Ĉefverko de la majorka mezepoka arĥitekturo estas la katedralo Sankta Maria en Palma de Majorko, kiun oni ekkonstruis en 1300. La giganta trinava baziliko longas proksimume 110 metrojn. La paradoflanko estas la maren direktita laŭlonga fronto kun sia densa vicigo de pinaklokronitaj apogopilastroj kaj duoblaj apogarkoj.

Andaluzujo kreis post la Rekonkero per la katedralo de Sevilo unu el la plej kolosaj ekleziaj konstruaĵoj en Eŭropo kaj la plej grandan gotikan preĝejon tutmondan. La konstruo, komenciĝa en la jaro 1401, prokrastiĝis ĝis 1519. Oni konstruis la katedralon sur la fundamentoj de la islama preĝejo, kies grandan minareton, la Giraldo, alikonstruis al sonorilturo. Ankaŭ ĉi tie la kvinnava interno alproksimiĝas al la haloformo; la eksteron strukturas elspeza sistemo de apogopilastroj kaj-arkoj.

Katedralo de Segovio dumnokte

Kiam aliloke jam ekfloris la renesanco, en la 16-a jarcento ekestis la malfru- ĝis postgotikaj katedraloj de Salamanko, Segovio kaj Plasencio. Ĝis ankoraŭ en la komenciĝa 18-a jarcento gotiko validis kiel la „moderna“ arĥitektura lingvo; renesanco tamen kiel stilo estis egalrajta. La gotiko reprezentis la venkon de kristanismo super islamo, pro kio oni ankoraŭ longe reekprenis elementojn de ĉi tiu mezepoka konstrustilo. Ĉi tiu „postgotiko“ enhavas kompreneble multajn variaĵojn de la klasikaj formoj. Malfrugotikan karakteron havas la katedralo Sankta Maria en Astorgo, kies konstruo komenciĝis en 1477.

Ankaŭ en Portugalujo troviĝas kelkaj elstaraj verkoj de gotika arĥitekturo. Komence la almozaj ordenoj stampis la stilon; proksimume 1300 la kortego kaj pli malfrue ankaŭ la nobelaro ekdisdonis komisiojn. En 1330 Sankta Klara en Koimbro estis konsekrata, proksimume 1350 oni ekkonstruis la klostron de la katedralo en Évora. En 1388 oni komenciĝis per la planado de la neniam finkonstruota monaĥejo de Batalha. La konstruon de la dominikana konvento la reĝo donacis danke pro la venko super la kastilia armeo ĉe Aljubarrota. La konstruaĵo servis pli malfrue ankaŭ kiel reĝa entombigejo. Granda retvolba postgotika halo estas la preĝejo de la hieronimana monaĥejo en Belemo (1517). La monaĥejo estas – same kiel la fama Turo de Belemo – bona ekzemplo por la „manuelisma arĥitekturo“, kiu metas la finon de portugala gotiko. Alie ol en Hispanujo maŭraj kaj islamaj influoj (mudeĥara stilo) en Portugalujo estas pli esceptaj.

Profankonstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

El la gotiko konserviĝis male al romaniko multaj profankonstruaĵoj. Dum kiam la eklezia konstruo gvidis la evoluon de la gotika arĥitekturo, la profankonstruo sekvis la novajn evoluojn kaj transprenis multajn arĥitekturajn kaj konstruajn elementojn sur profanajn konstrutipojn. Male al la ekleziaj konstruaĵoj kutime la utileco havis antaŭrangon antaŭ la arta elformado. Karakterizaĵoj de profankonstruaĵo estas ekzemple plejparte facema formado de muroj same kiel fenestroj kaj pordoj kun profilitaj embrazuroj, kiu povas estis pintarkaj aŭ (kiel ekzemple la krucbastona fenestro) ankaŭ rektangulaj. Krom ŝtonaj krucripovolboj ankaŭ troveblas plataj lignoplafonoj aŭ lignovolboj. Gotikajn profankonstruaĵojn oni disvolvis tipe ekde la internaj ĉambroj, kiuj difinas la planon same kiel la poziciojn de la fenestroaksoj kaj pordoj en la fasado. Per tio la planoj kaj fasadoj kutime estas nesimetriaj, kio povas etendiĝi de etaj malregulaĵoj ĝis plena malsimetrio. Reprezentaj domoj kiel ekzemple urbodomoj ankaŭ povis ricevi altajn sonorilturojn (belfridon). Tipaj elementoj de gotikaj profankonstruaĵoj estas ekzemple ŝtupogabloj, ŝtuparturoj kaj orieloj, kiuj ankaŭ ekzistas kiel angulturetoj.

Ŝanĝiĝo de fortikaĵo al kastelo[redakti | redakti fonton]

La ŝanĝo en milita agmaniero kaj -teĥniko (pulvopafiloj, armeoj el dungomilitistoj) reduktis en la malfrua mezepoko la gravecon de la fortikigo, dum kiam aldoniĝis la reprezentemo. Per tio dumpase de la gotiko la defendocelo de princofortikaĵo pli kaj pli paŝis malantaŭ la loĝocelon. Gotika kastelkonstruo transprenis multajn elementojn el la eklezia arĥitekturo, foje eĉ ekestis klostrecaj internaj kortoj, multaj salonoj kaj ĉambroj ricevis volbojn. Ornamripaj fenestrovicoj trarompis la eksterajn murojn, ekestis abunde ornamitaj gotikaj kapeloj. Kiel plej granda profankonstruaĵo de la gotiko estas konsiderenda kastelo Marienburg de la ordeno de germanaj kavaliroj en Prusujo (Polujo). Precipe en malfrua gotiko ekestis profanaj majstroverkoj kiel ekzemple la Albrechtsburg en Meißen, la Salono Ladislao de la praga kastelo aŭ la abunde ornamitaj fortikaĵokasteloj en Amboise kaj Josselin same kiel la dukopalaco en Poitiers (proksimume 1390) en Francujo. Aparta formo de gotika palacokonstruo evoluis en Venecio kiel ekzemple je la doĝopalaco, kie - krom la uzo de la lokaj konstrumaterialoj marmoro kaj briko - aperas ekzemple torditaj kolonoj kaj orientmediteranee efikaj pintarkoj. Tiu ĉi formolingvo estas klarigeblaj per la influo de okcidenta Azio kaj de la bizanca imperio sur Venecion, kiu ekestis per la komerco kun ĉi tiuj regionoj.

Defendkonstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Murego de Nurenbergo ĉe la iama Maksopordego

La urba fortikigo fariĝis la plej grava konstruotasko de la civitanoj. En Germanujo multaj urboj ricevis en la fru- aŭ altgotika epokoj siajn urbajn kaj fortikigajn privilegiojn. Ekde la dua duono de la 12-a jarcento ekestis fortikaj muregoj same kiel defendoturoj kaj pordegokonstruaĵoj. Per la disvastiĝo de la pulvopafiloj la defendoturoj ŝanĝiĝis de altaj konstruformoj al malaltaj, masivaj pafilegturoj, kaj la pordegokonstruaĵoj evoluis al malsimplaj pordegofortikaĵoj. Ampleksaj muregoj konserviĝis ĝis nun aparte en Frankonujo (Rothenburg ob der Tauber, Dinkelsbühl, Nurenbergo) aŭ ekzemple en Karkasuno (Francujo).

Urbaj reprezentaj kaj funkciaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Per la kreska graveco de la mezepokaj urboj ekestis bezono por urbaj funkciodomoj. La urbodomo estis plurfunkcia domo kiel urbestra kunvenejo, festosalono, gastejo, komercejo (ekzemple en Lübeck ekde 1230 aŭ en Bruĝo ekde 1376). La kreskan reprezentemon de bonhavaj urboj spegulis la elspezaj konstruaĵoj (Bruselo ekde 1402, Loveno ekde 1439), tiujn ĉi pintojn de urba profana arĥitekturo foje estas nomataj „katedraloj de la burĝaro“. Precipe en Flandrujo kaj Italujo belfrido – ofte je la altecoj konkurencaj kun la preĝejturoj – simbolis la potencon de urbo. Depende de grand- kaj graveco de urbo aldoniĝis aliaj komunumaj konstruaĵoj, ekzemple drapo- kaj viandohaloj (Ipro ekde 1250, Antverpeno ekde 1509), gildodomoj (Gento/domo de liberaj ŝipistoj ekde 1530), dancaj kaj geedziĝfestaj domoj (Kolonjo/Gürzenich ekde 1447) aŭ grenejoj.

En la urboj ordenoj kiel la Franciskanoj tenis lernejojn kaj malsanulejojn, kaj pro tio ĉi tiuj funkciaj domoj estas ofte enigitaj en la urbaj monaĥejoj.

Loĝodomoj[redakti | redakti fonton]

La gotikan konstruon de loĝdomoj en okcidenta, meza kaj norda Eŭropo plejparte karakterizis la trabfaka domo, tamen ekestis – aparte en suda Germanujo, Aŭstrujo kaj orienta Mezeŭropo – multaj urboj kaj foirejoj kun domoj el prilaboritaj ŝtonoj aŭ brikoj. Ĝis nun konserviĝinta distingilo de tiaj gotikaj urboj estas la parte volbitaj arkopasejoj, kiuj pli frue plejofte estis uzataj kiel subtegmentaj „vendobudoj“. En Bavarujo kaj Aŭstrujo precipe nomendas Landshut, Burghausen, Neuötting, Braunau kaj Innsbruck. Ankaŭ la multaj urboj en Polujo, Bohemujo kaj Moravio, fonditaj kadre de la germana koloniigo de mezorienta Eŭropo, ankoraŭ bone konservis siajn gotikajn planojn; ofte tiaj koloniurboj evoluis fingforme ĉirkaŭ vastaj foirplacoj. Nomindaj estus Domazlice, Telc, Budweis, Pilsen kaj Krakovo. En la regiono de la Alpoj la ladinoj ankaŭ konstruis biendomojn laŭ gotika stilo.

Brikogotiko ka perbrika gotiko[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Brikogotiko.

En norda kaj nordorienta Germanujo, Skandinavujo kaj la baltaj landoj evoluis la aparta formo de brikogotiko. Grandaj preĝejoj el ĉi tiu materialo staras ekzemple en Lübeck, Stralsund, Wismar, Greifswald kaj Bad Doberan. Precipe la Maria-Preĝejo de Lübeck servis modele por multaj aliaj preĝejoj en tuta norda kaj nordorienta Eŭropo. Ili orientiĝis – laŭ materialkondiĉe simpligita formo – je klasika katedralgotiko same kiel je la Skeldo-Gotiko kaj ili ankaŭ tranprenis per brikoj la malkaŝan kontraŭfortan sistemon de okcidentaj katedraloj.

Ankaŭ en pejzaĝoj ekzemple en suda Germanujo, Polujo kaj norda Italujo, kie malabundas naturŝtonoj, troviĝas multaj brikokonstruaĵoj. La preĝejoj plejparte estas halopreĝejoj, parte kun riĉaj ornamaĵoj el prilaboritaj ŝtonoj. La preĝejoj plejparte estas halopreĝejoj, parte kun riĉaj ornamaĵoj el prilaboritaj ŝtonoj. Fama ekzemplo estas la katedralo de Munkeno (Bavarujo). La plej altan brikturon de la mondo havas Landshut, ĝia ĉefpreĝejo Sankta Marteno staras enmeze de unu el la plej bone konserviĝintaj gotikaj historiaj urbocentroj en Eŭropo. Ĉikaze tamen oni ne diras brikogotiko, termino, kiu priskribas la gotikan arĥitekturon en la urboj de la hansa ligo.

Koloro en mezepokaj preĝejoj[redakti | redakti fonton]

Ekzemplo por la kolorigo de figuroj je gotikaj preĝejoj: timpano de la katedralo de Freiburg (versio de la 19-a jarcento)

Fariĝis kutime, konservi mezepokajn konstruaĵojn laŭ tiel nomata ŝtonaspektismo[17], kaj tial multaj rigardantoj kredas, ke ĉi tiu aspekto konvenas kun la originala aspekto. Sed jam dekreto de la pariza prefekto el la 13-a jarcento ordonis, ke neniu figuro rajtas esti produktata, kiu ne havas plurkoloran pripentraĵon, sendepende de tio, ĉu ili estas destinitaj por preĝejo aŭ alia ejo[18]. Ne nur la grandaj fenestroj estis seninterrompe koloraj, ankaŭ la internaj muroj parte estis tegitaj per freskoj, kaj la unuopaj strukturaj konstrueroj estis kontrastigitaj kolore unu de la aliaj. Originalaj farborestaĵoj troviĝis ofte sur la orgenbalkonoj, je kiuj la pli malfrue enkonstruita orgeno kaŝis murojn tiel, ke oni ne povis aŭ volis surkovri ilin per kalko.

Preĝejo Sankta Nikolao (Stralsund): elpentrita krucripovolbo

La temo koloro en mezepokaj konstruaĵoj estas disputata en la nuna monumenta prizorgado. Oni ja scias, ke origine multa estis pripentrita, aparte portaloj, fenestrorozoj kaj partoj de la turoj[19], sed ne konas la detalojn[20]. Pri la internaj spacoj ni havas pli bonajn informojn. Entute estas direble, ke la arĥitekturaj membroj kolore kontrastis kun la baza faco, do ekzemple faskokolonoj kun la muroj. Oni uzis nur malmultajn kolorajn nuancojn kaj evitis akrajn kontrastojn, por ne ĝeni la efikon de la koloraj vitraloj. Preferitaj bazaj koloroj estis blanko same kiel nuancoj da okro, ruĝo kaj rozkoloro[21].

Malgraŭ ĉi tiu konostato oni tamen ofte timevitas refarbigi la konstruaĵojn. Unu el la kaŭzoj estas, ke ni ekde la komenciĝa 20-a jarcento estas alkutimiĝinta al preĝejaj internoj en asketa blanko kaj grizo kaj sentas la viglan kolorecon de tiaj ĉambroj, kiuj laŭ aktuala konaro estas renovigitaj, kiel alkutimiĝendan.

Katedralo de Limburgo, okcidenta flanko

Ankoraŭ en la 19-a jarcento oni kolore farbigis romanikajn kaj gotikajn preĝejoj, ofte laŭ bizanca aŭ Beurona stilo, kiuj tamen samtempe kun la epokofaraj ŝanĝiĝoj en la modernisma epoko eksmodiĝis. En Germanujo oni uzis la riparlaborojn ĉe multaj preĝejoj difektitaj dum la Dua Mondmilito, por forigi la elpentraĵojn de la 19-a jarcento kaj plene rezigni pri koloroj. Eĉ nun oni malsamopinias, ĉu aŭ ne oni kolore farbigu la romanikajn kaj gotikajn preĝejojn. Fakte jam ekzistas modelaj refarbigoj ekzemple je la katedralo de Limburgo, la paroĥopreĝejo Sankta Severo en Boppard aŭ ankaŭ la katedralo de Brunsvigo.

En Francujo oni evidente timevitas provi similan. Nur en kelkaj kapeloj dise videblas farborekonstruaĵoj, ekzemple en la aksa kapelo de la katedralo de Coutances en Normandujo el la 14-a jarcento. Tie oni kuraĝis, rekonstrui almenaŭ en malgranda ĉambro la malnovan kolorecon ankaŭ je la detaloj aŭ almenaŭ novinventi laŭ malnovaj modeloj. Kaj ĝuste Francujo havas unu el la plej famajn internajn spacojn, kiu ankoraŭ tenas la originalan intenskoloran elpentraĵon de la mezepoko, la Sanktan Kapelon je Parizo.

Krom la koloro ankaŭ la pompa ekipo de la preĝejoj per altaroj, baldakenoj, kandelabroj kaj lampoj el oro, arĝento, emajlo, ornamitaj per gemoj ktp., ludas esencan rolon – ĉiuj objektoj, kiuj nuntempe maksimume troviĝas en la trezorejoj.[22]

Je la francaj gotikaj katedraloj ne nur la originala koloreco plejparte malaperis, sed oni ankaŭ anstataŭis la malnovajn, tre intenskolorajn vitralojn pli malfrue en la epoko de klerismo kaj aparte post la revolucio aŭ per grizajlovitraloj aŭ per simpla vitro.

Prijuĝoj[redakti | redakti fonton]

Je la komenco de renesanco la italaj arĥitektoj esperis, ke la revivigo de la antikva arto venkas la „malakceptindan arĥitekturon de la nigraĉa mezepoko“. Ĉio mezepoka kaj konsekvence ĉio gotika laŭ ilia vidpunkto estis malbona. Arthistoriisto Giorgio Vasari nomis gotikon proksimume 1550 „maniera tedesca“ („germana stilo“) kaj „maniera de’ Goti“ („gota stilo“), kiu „pestosimile“ disvastiĝas en la tuta mondo,[23] kaj priskribis ĝin kiel monstra kaj barbara, do same malrespekta, kiel la samtempa historia opinio itala en ĝenerale taksis la gotojn kaj la germanojn entute. Francesco Florio priskribis tamen proksimume 1477 la gotikon laŭekzemple de la katedralo de Tours estime: „La preĝejo estas bela, entute ĝojiga, tute perfekta….“. La nomon „gotiko“ (= gota), per kiu Vasari stampis la stilon, oni tamen transprenis, ja eĉ pli kaj pli bonvole prijuĝis la stilon ekde la mezo de la 18-a jarcento. En Anglujo kaj Francujo okazis estima prijuĝo fare de la angla pejzaĝoĝardenisto Batty Langley, fare de la franca erudiciulo Bernard de Montfaucon en Les Monuments de la Monarchie française (1733), fare de Jean Lebeuf en Histoire de la ville et de tout le diocèse de Paris (1757) aŭ fare de jezuitopastro kaj arĥitekturo-teoriisto Marc-Antoine Laugier en Essai sur l'architecture (1755) same kiel pri la okcidenta konstruaĵo de la katedralo de Strasburgo.

Deire de Anglujo en la 18-a jarcento komenciĝis la novgotiko per uzado de la gotika konstrustilo por ĝardenarĥitekturaĵoj kaj vilaoj kiel je la vilao Strawberry Hill ĉe la rivero Tamizo proksime de Londono, kiun konstruigis Horace Walpole de 1749 ĝis 1776, je la urbopordego Nauener Tor en Potsdamo, kies konstruon en 1754/55 influis Frederiko la 2-a, je la Gotika Domo en la parko de Wörlitz (1773–1813) aŭ kastelo Franzensburg en la kastelparko de Laxenburg (Aŭstrujo) (ekde 1780).

En Germanujo Johann Wolfgang von Goethe vekis en 1772 per sia traktaĵo Von Deutscher Baukunst (Pri germana konstruarto) novan entuziasmon por gotiko kaj deklaris ĝin germana stilo: „…tio estas germana arĥitekturo, nia arĥitekturo, ĉar la italo ne rajtas famigi sin pro iu propra, multe malpli la franco.“ Lia eraro pri la germana origino de gotiko destinis ĝis trans la mezo de la 19-a jarcento la publikan opinion en Germanujo. Vojaĝoverkisto kaj revoluciulo Georg Forster famigis la katedralon de Kolonjo en siaj priskriboj el 1790, kaj en 1804/05 la germana kulturfilozofo Friedrich Schlegel laŭdis en Ĉefaj trajtoj de gotika arĥitekturo ĉi tiun stilepokon kaj diris kiel Goeto „germana arĥitekturo“. Pro tiu ĉi kompreno en la frua 19-a jarcento kelkaj arĥitektoj propagandis gotikon kiel germana nacia stilo, pro kio oni ekde 1818 konstruis ekzemple ankaŭ la nacian monumenton sur la monteto Kreuzberg en Berlino laŭ (nov-)gotikaj formoj. En la pentrarto de germana romantismo, precipe je Caspar David Friedrich kaj Carl Gustav Carus, gotikaj preĝejoj, monaĥejaj ruinoj kaj fortikaĵoj apartenis al la plej ŝatataj motivoj. Ankaŭ Karl Friedrich Schinkel, precipe fama kiel arĥitekto de novklasikismo, sindediĉis en siaj pejzaĝopentraĵoj ofte al gotika arĥitekturo.

En la 19-a jarcento la fakularo vaste omaĝis la gotikan aritekturon, ekzemple John Britton en The Architectural Antiquities of Great Britain (1807–1814) kaj Chronological History and Graphic Illustrations of Christian Architecture in England (1826) aŭ la germana arthistoriisto Franz Theodor Kugler (1808–1858) en Handbuch der Kunstgeschichte (1842) kaj Geschichte der Baukunst.[24]

Ĉefe tamen en la 19-a jarcento novgotiko (1830 ĝis 1900) venkis kiel arta kaj arĥitektura stilo de historiismo. Por alligiĝi al la kulturo de la mezepokaj urboj, oni starigis laŭ novgotika stilo precipe preĝejojn, parlamentejojn, urbodomojn kaj universitatojn, sed ankaŭ aliajn publikajn konstruaĵojn kiel poŝtoficejojn, lernejojn aŭ stacidomojn.

Plastiko kaj skulptarto[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Gotika skulptarto.

La tipo de la portalskulptaĵo servas, komenciĝe kun la skulptaĵoj en la katedraloj Sankta Denizo (1140) kaj Chartres, plejofte kiel indikilo por la limigo de frua gotiko disde malfrua romaniko. Deire de ĉi tiuj „arĥitekturaj skulptaĵoj“, en la gotika epoko de la arthistorio emancipiĝas la liberskulptaĵoj. Alie ol en arĥitekturo kaj pentrarto la skulptarto sin apogis ofte koneble sur antikvaj ŝablonoj kaj estas en tio parenca kun la malfruromanika ŝtona biblio. Kiel eminentaj esplorintoj validas la arthistoriistoj Wilhelm Vöge kaj Émile Mâle.

La tiel nomata arĥitektura plastiko estas dum la gotiko fiksa ero de la arĥitekturo kun la tendenco al proporcia precizeco. Aparte gravaj estis vizaĝoj kaj manoj, ĉar tiuj validis kiel esprimiloj de enaj movoj. La figuroj estis kaŝataj per roboj kaj realigataj per la tiel nomata S-vervo (ankaŭ nomata „gotika vervo“[25]), kiu bildigu iliajn movojn. La artistoj, en la gotika epoko pli kaj pli memkonsciiĝantaj, foje ankaŭ sin eternigis en unu aŭ alia flanka skulptaĵo.

Skoloj kaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Ĉar nur malmultaj artistoj precipe el norda Eŭropo estas konataj laŭnome, la arthistorio uzas la atribuon al skoloj aŭ difinas ilin laŭ ilia verko per provizora nomo (ekzemple Majstro de la Bartolomeo-Altaro). Al la plej famaj verkoj de gotika skulptarto apartenas: la portalskulptaĵoj de Chartres, la arĥitekturaj skulptaĵoj de Reims kaj Strasburgo, la verkaro de Niccolò Pisano, la triumfokrucaj figuraroj de Halberstadt, la skulptaĵoj en Naumburg kaj Magdeburgo kaj la ĉizitaj retabloj de Riemenschneider, Michel Pacher kaj Veit Stoß. Ĉi lasta verkis ĉefe en Krakovo kaj Nurenbergo. Lia plej fama verko estas la plej granda retablo de la mondo, la retablo de Krakovo, kiu troviĝas en la tiea Maria-Preĝejo.

Stiloj[redakti | redakti fonton]

Oni distingas en gotika skulptarto malsamajn stilojn helpe de terminaro de la faldosvingo, kiu ankaŭ taŭgas por la priskribo kaj klasifiko de pentraj verkoj.

Kiel plej grava validas la tiel nomata internacia aŭ milda stilo, kiu disvastiĝis en eŭropaj landoj proksimume 1400. Famaj ekzemploj estas la Madono de Krumovo kaj la perdiĝinta Toruna Madono; la aktuala arthistorio tamen ankaŭ algrupigas al ĉi tio la verkojn de itala arto de la 15-a jarcento, inter aliaj tiuj de de Donatello.

Aliaj artoj kaj artmetio en la gotika epoko[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Gotika pentrarto.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Gotika libroilustrado.
La edziĝoringo de Erfurto (unua duono de la 14-a jc.) sur poŝtmarko

Kiel gotikaj artmetiaj verkoj konserviĝis precipe multaj oraĵoj, ekzemple la Ora Ĉevaleto el metiejo de Parizo aŭ la retablo de Klosterneuburg. Elstaraj estas ankaŭ la bildotapiŝoj; tiuj ĉi travivis en la malfrua gotiko sian florepokon. Ekzemplo por tio estas la sesparta miflorisma murtapiŝo La sinjorino kun la unukorno (france: La Dame à la licorne) de la pariza Nacia Muzeo pri la Mezepoko.

Kelkaj elstaraj ekzemploj por judaj oraĵoj kaj arĝentaĵoj el la gotiko estas eroj de la trezoro de Erfurto (enfosita proksimume 1349, savita en 1998), ekzemple edziĝoringo.

Konstruelementoj[redakti | redakti fonton]

Katedralo Dipatrino de Parizo vidate ekde la rivero Sejno
Interno de la katedralo de Coutances

Ornamaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ekzemploj menciitaj en ĉi tiu artikolo[redakti | redakti fonton]

Katedralo de Canterbury vidate de sudokcidento
Katedralo de Leono
Katedralo de Berno

Artistoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Kimero de la katedralo Notre-Dame de Parizo rigarde al la grandurbo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Suda fenestrorozo kaj parto de la orgenfasado de la Katedralo de Tours.
  1. Günter Binding: Opus francigenum; Ein Beitrag zur Begriffsbestimmung. En: Archiv für Kulturgeschichte, pj. 45–54, 1989
  2. Günther Wasmuth (eldoninto): Wasmuths Lexikon der Baukunst; Berlino, 1929–1932, 4 volumoj
  3. Gerlinde Thalheim (eldoninto): Wege zur Backsteingotik. Bauten zur Macht; Monumentverlag, Bonn 2002, ISBN 3-935208-14-6
  4. Durandus von Mende: Rationale divinorum officiorum. En: Günther Binding: Was ist Gotik. p. 44; Primusverlag, Darmstadt 2006, ISBN 978-3-89678-571-8.
  5. dtv-Atlas zur Baukunst volumo 2, p. 397
  6. Fritz Baumgart: DuMont’s kleines Sachlexikon der Architektur, Kolonjo 1977
  7. Dieter Kimpel, Robert Suckale: Die gotische Architektur in Frankreich. 1130–1270, Munkeno 1995, ISBN 3-7774-4040-X, p. 549
  8. Marcel Aubert: Hochgotik p. 23; en Kunst der Welt, Holle, Baden-Baden 1963
  9. Werner Müller, Gunther Vogel: dtv-Atlas zur Baukunst, volumo 2, p. 377; dtv, Munkeno 1981, ISBN 3-423-03021-6
  10. 10,0 10,1 difino en Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, 1970, p. 757, dekstra kolumno
  11. difino en Reta Vortaro
  12. Komp. Hans Jantzen: Kunst der Gotik. Klassische Kathedralen Frankreichs Chartres, Reims, Amiens, art. 1.1 Das Langhaus, Rowohlt, 1957/1968, p. 18
  13. Binding (2000), p. 197
  14. Franz Theodor Kugler: „Geschichte der Baukunst“. 3-a volumo, 1859
  15. Renate Wagner-Rieger: Mittelalterliche Architektur in Österreich. Wien 1988, S. 209
  16. Dethard von Winterfeld: Romanik am Rhein, Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 2001, p. 36 sj
  17. Oursel, p. 62: „Werksteinromantik“
  18. Günther Binding: Was ist Gotik? Eine Analyse der gotischen Kirchen in Frankreich, England und Deutschland 1140–1350. Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 2000, ISBN 3-534-14076-1, p. 286
  19. Swaan, p. 117
  20. Verschwundenes Inventarium. Der Skulpturenfund im Kölner Domchor. Kolonjo 1984
  21. Nußbaum, p. 163
  22. Oursel, p. 62
  23. Vittorio Magnago Lampugnani: Architektur als Kultur. Die Ideen und die Formen. DuMont Buchverlag, Kolonjo 1986, ISBN 3-7701-1923-1, p. 9
  24. Günther Binding: Was ist Gotik. p. 15 sj, Primusverlag, Darmstadt 2006, ISBN 978-3-89678-571-8.
  25. Artikolo Gotik en: Der große Brockhaus in zwölf Bänden, 18-a eldono, vol. 4, Wiesbaden 1978

Literaturo[redakti | redakti fonton]

ordigita laŭalfabete

Superrigardo[redakti | redakti fonton]

  • Arno Borst: Lebensformen des Mittelalters. Frankfurto/Berlino/Vieno 1979. (enhavas i.a. germanlingvan tradukon de la fama „Gervazo“-Reporto).
  • Georges Duby: Die Zeit der Kathedralen. Kunst und Gesellschaft 980–1420 [1976]. Frankfurto ĉe Majno [1992] 2-a eldono 1994.
  • Géza Entz: Die Kunst der Gotik. Emil Vollmer, Munkeno 1981, ISBN 3-87876-340-9.
  • Michael Camille: Die Kunst der Gotik. 1996.
  • Florens Deuchler: Gotik. Herrsching: Pawlak, 1981 (= Belser Stilgeschichte), ISBN 3-88199-042-9.
  • Alain Erlande-Brandenburg: Gotische Kunst. Herder, Freiburg-Bazelo-Vieno 1984.
  • Émile Mâle: L’Art religieŭ du XIIIe siècle en France. Parizo 1899.
  • Émile Mâle: L’Art allemand et l’art français du Moyen Âge. Parizo 1917.
  • Matthias Puhle (Hrsg.): Aufbruch in die Gotik, Philipp von Zabern, Majenco 2009, ISBN 3-8053-4062-1.
  • Rolf Toman, Achim Bednorz: Gotik. Architektur – Skulptur – Malerei. Könemann im Tandem-Verlag, 2005, ISBN 3-8331-1038-4.

Arĥitekturo[redakti | redakti fonton]

SaintPierre1.JPG
Tiu ĉi artikolo estas parto de
serio de artikoloj pri
Historio de arkitekturo.
Neolitika arkitekturo
Arkitekturo de antikva Egiptio
Sumera arkitekturo
Antikva arkitekturo
Arkitekturo de antikva Grekio
Arkitekturo de antikva Romio
Hinda arkitekturo
Prakristanisma arkitekturo
Bizanca arkitekturo
Praromanika arkitekturo
Islama arkitekturo
Irana arkitekturo
Otomana arkitekturo
Romanika arkitekturo
Gotika arkitekturo
Renesanca arkitekturo
Novrenesanca arkitekturo
Baroka arkitekturo
Klasicisma arkitekturo
Arkitekturo de romantismo
Secesia arkitekturo
Moderna arkitekturo
Postmoderna arkitekturo
Rilataj artikoloj
Redaktu tiun ĉi ŝablonon
  • Günter Bandmann: Mittelalterliche Architektur als Bedeutungsträger. 10-a eldono. Gebr. Mann, Berlino, ISBN 3-7861-1164-2.
  • Lottlisa Behling: Die Pflanzenwelt der mittelalterlichen Kathedralen. Böhlau, Köln 1964.
  • Günther Binding: Baubetrieb im Mittelalter. Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 1993, ISBN 3-534-10908-2.
  • Günther Binding: Maßwerk. Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 1989, ISBN 3-534-01582-7.
  • Günther Binding: Der früh- und hochmittelalterliche Bauherr als „sapiens architectus“. Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 1998, ISBN 3-534-14248-9.
  • Günther Binding: Hochgotik. Die Zeit der großen Kathedralen. Taschen, Kolonjo 1999, ISBN 3-8228-7117-6.
  • Günther Binding: Was ist Gotik? Eine Analyse der gotischen Kirchen in Frankreich, England und Deutschland 1140–1350. Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 2000, ISBN 3-534-14076-1.
  • Günther Binding, Susanne Linscheid-Burdich: Planen und Bauen im frühen und hohen Mittelalter nach den Schriftquellen bis 1250. Darmstadt / Wissenschaftliche Buchgesellschaft 2002, ISBN 3-534-15489-4.
  • Louis Grodecki: Gotik. In: Weltgeschichte der Architektur. (Storia universale dell’architettura). Deutsche Verlags-Anstalt, Stutgarto 1986, ISBN 3-421-02857-5.
  • Matthew Holbeche Bloxam: The principles of Gothic ecclesiastical architecture. With an explanation of technical terms, and a centenary of ancient terms. Bogue, Londono 1849 (http://historical.library.cornell.edu/cgi-bin/cul.cdl/docviewer?did=cdl329, http://archive.org/details/a547966200bloxuoft Archive.org).
  • Johann Josef Böker: Architektur der Gotik. Bestandskatalog der weltgrößten Sammlung an gotischen Baurissen (Legat Franz Jäger) im Kupferstichkabinett der Akademie der Bildenden Künste Wien, mit einem Anhang über die mittelalterlichen Bauzeichnungen im Wien Museum am Karlsplatz. Verlag Anton Pustet, Salcburgo 2005, ISBN 3-7025-0510-5; recenzo de Klaus Jan Philipp en: Journal für Kunstgeschichte volumo 10, 2006, kajero 4, pj. 314–317 „C. 1 Architektur und Plastik“.
  • Harald Busch, Bernd Lohse (eldoninto): Baukunst der Gotik in Europa; Buch und Zeitverlag, Kolonjo 1981.
  • Ulrich Coenen: Die spätgotischen Werkmeisterbücher in Deutschland als Beitrag zur mittelalterlichen Architekturtheorie. Untersuchung und Edition der Lehrschriften für Entwurf und Ausführung von Sakralbauten. Eldonejo Majenco, Akeno 1989, ISBN 3-925714-20-0.
  • Kurt Gerstenberg: Deutsche Sondergotik. Delphin, Munkeno 1913 (2-a reviziita eldono: Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 1969).
  • Johann Wolfgang von Goethe: Von der Deutschen Baukunst, D. M. Ervini Steinbach. o.O. 1772.
  • Hans Jantzen: Kunst der Gotik. Klassische Kathedralen Frankreichs. Chartres, Reims, Amiens. Pliampleksa noveldono. Reimer, Berlino 1987, ISBN 3-496-00898-9.
  • Bodo W. Jaxtheimer: Gotik. Die Baukunst. Eltville am Rhein: Bechtermünz Verlag, 1990, ISBN 3-927117-43-9 (priskribas gotikan arĥitekturon en Francujo, Germanujo, Anglujo, Belgujo, Nederlando, Skandinavujo, Italujo kaj sur la Ibera Duoninsulo; kun 350 fotoj kaj desegnoj).
  • Hervé Kergall: Gotische Kathedralen und Kunstschätze in Frankreich; Bechtermünz, Eltville 1990, ISBN 3-927117-56-0.
  • Dieter Kimpel, Robert Suckale: Die gotische Architektur in Frankreich. 1130–1270. Priolaborita studeldono. Hirmer, Munkeno 1995, ISBN 3-7774-6650-6.
  • Werner Müller: Grundlagen gotischer Bautechnik. Deutscher Kunstverlag, Munkeno 1990, ISBN 3-422-06055-3.
  • Norbert Nußbaum, Sabine Lepsky: Das gotische Gewölbe. Die Geschichte seiner Form und Konstruktion. Munkeno 1999, ISBN 3-422-06278-5.
  • Norbert Nussbaum: Deutsche Kirchenbaukunst der Gotik. W2-a eldono. Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 1994, ISBN 3-534-12542-8.
  • Uwe A. Oster: Die großen Kathedralen. Gotische Baukunst in Europa. Primus, Darmstadt 2003, ISBN 3-89678-240-1.
  • Erwin Panofsky: Gotische Architektur und Scholastik. Zur Analogie von Kunst, Philosophie und Theologie im Mittelalter. Dumont, Kolonjo 1989, ISBN 3-7701-2105-8.
  • Hans Sedlmayr: Die Entstehung der Kathedrale. Zuriko 1950 (laste VMA, Wiesbaden 2001, ISBN 3-928127-79-9).
  • Otto von Simson: Die gotische Kathedrale. 2-a, plibonigita eldono. Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 1972, ISBN 3-534-04306-5.
  • Rolf Toman (eldoninto):Gotik – Architektur. Skulptur. Malerei, Tandem Verlag, 2004, ISBN 978-3-8331-3511-8.
  • Ernst Ullmann: Die Welt der gotischen Kathedrale. Union Verlag, Berlino 1981, ISBN 3-85063-117-6.
  • Martin Warnke: Bau und Überbau. Soziologie der mittelalterlichen Architektur nach den Schriftquellen. Suhrkamp, Frankfurto 1984, ISBN 3-518-28068-6.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas tradukaĵo de la artikolo Gotik el la germanlingva vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]