Ĥorseĝaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĥorseĝaro en la katedralo de Erfurt

Ĥorseĝaro estas unu- aŭ plurvicaj seĝovicoj ĉe la laŭlongaj flankoj de la ĥorejo de preĝejo. Kelkaj ĥorseĝaroj eĉ hodiaŭ estas uzataj de klerikaj eminentuloj dum la diservoj kaj dum la liturgio de la horoj. Ofte la ĥorseĝaroj estas abunde ornamitaj per skulptaĵoj. Nur en malmultaj preĝejoj ankoraŭ ekzistas plene konserviĝintaj ĥorseĝaroj el la mezepoka tempo, ofte ili estis detruitaj aŭ ili disfalis.

Ĥorseĝaro konsistas kutime el ŝtupigitaj, lignaj seĝovicoj kaj estas dorsflanke fermita de dorsvando (dorsale). La ĥorseĝoj havas brakapogilojn kaj estas foje separitaj per vandoj unu disde la alia.