Skeldo-Gotiko
La Skeldo-Gotiko estas regiona frugotika transira stilo de la romanika al la gotika arĥitekturo en la preĝejkonstruo, kiu aperis ĉefe en la nuna Belgujo. La Skeldo-Gotiko estis krom la gotikaj katedraloj en Francujo infludona por la evoluo de la brikogotiko en norda Germanujo kaj ĉe la suda baltamara regiono.
La Skeldo-Gotiko transprenis ekde la komenco de la 13-a jarcento la gotikan arĥitekturan stilon ekestinta en Francilio kaj en Burgonjo en la preĝejkonstruon en la basenon de la Skeldo en la Graflando Flandrujo. Elirpunkto de la evoluo en Flandrujo estis la katedralo en Tournai, ĉefa konstrumaterialo la griza kalkoŝtono el Tournai, en la marborda regionoj de Flandrujo ankaŭ briko. Unu el la pli famaj ekzemploj estas la preĝejo Sankta Nikolao en Gent. Tre tipa estas la preĝejturo super la navokruciĝo anstataŭ ĉe la okcidenta flanko de la preĝejo same kiel la flankoturoj ĉe la anguloj de la laŭlonga kaj transversa navoj.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Ĉefa navo de Sankta Nikolao
-
Volbo de Sankta Nikolao