Nauener Tor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nauener Tor
urba pordego [+]
Koordinatoj52° 24′ 13″ N, 13° 3′ 28″ O (mapo)52.403513.0578Koordinatoj: 52° 24′ 13″ N, 13° 3′ 28″ O (mapo)

Nauener Tor (Brandenburgio)
Nauener Tor (Brandenburgio)
DEC
Nauener Tor
Nauener Tor
Lokigo de Brandenburgio en Germanio
Map
Nauener Tor
Vikimedia Komunejo:  Nauener Tor (Potsdam) [+]
vdr
Pordego al Nauen, urboflanko
Leonkapo sur la urboflanko

La Nauener Tor (eo: pordego al Nauen) estas unu el la tri konserviĝintaj urbopordegoj de Potsdamo. Ĝi estis konstruata en 1754/55 kaj validas kiel unua konstruaĵo laŭ novgotika stilo sur la eŭropa konstinento.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1722 oni konstruis proksimume 400 for de la nuna starloko dum la unua baroka urba ampleksigo la unua pordego al Nauen kiel unu el entute kvin pordegoj en la urbomurego. En 1733 ekestis dum la dua baroka urba ampleksigo nova pordego 20 metrojn antaŭ la nuna loko. En 1754/55, do 20 jarojn antaŭ la fakta komenco de la novgotiko sur la kontinento, ekestis laŭ skizo de Frederiko la 2-a fare de arĥitekto Johann Gottfried Büring per la Nauener Tor en Potsdamo arĥitekturo laŭ gotikaj formoj. En 1867 ĝis 1869 reĝo Vilhelmo la 1-a igis transkonstrui la pordegon en ĝian nunan formon.[1]

Serĉe al konkreta, kopiita modelo oni ne trovis tian. La ofte citita modelo Kastelo Inveraray en Skotujo estas ekskluzivenda laŭ plej aktualaj esploroj, ĉar ĝiaj turoj origine ne havis konusajn turtegmentojn. Nur post brulego en la jaro 1877 kastelo Inveraray (origina konstrujaro 1457) ricevis dum riparlaboroj novajn arĥitekturajn elementojn: Ekzemple la angulturoj ricevis nur tiam la konusajn tegmentojn. Pli konkreta estas trovebla la karakteriza formo de la pordego al Nauen ĉe loko ĝis nun ne supozita, por kiu pledas, ke Frederiko la 2-a tutcerte konis ĝin: Por la unua eldono de siaj propraj traktaĵoj la reĝo komisiis en 1750 al gravuristo Georg-Friedrich Schmidt per la produktado de ilustraĵoj. La vinjeto al „Eloge de Jordan“ de la tria volumo montras en la fono urbomuregon borderita de kolonaroj, kiun trarompas pordego flankata de rondturoj kun pintaj tegmentoj. Krom tio Frederikon inspiris la simileco kun la turoj de Kastelo Rheinsberg, en kiu li pasigis sian tempon kiel kronprinco, kiun li dumvive nomis la plej belan fazon de lia vivo.[2]

Origine murego ligis la pordegon Nauener Tor kun la du aliaj pordegoj, Jägertor kaj Brandenburger Tor (pordego al Brandenburg). Anstataŭ la ne plu konserviĝinta urbomurego nun bulvardo ligas la tri restintaj pordegoj de Potsdamo. La pordego al Nauen troviĝas en tuja proksimeco al la Nederlanda Kvartalo. Ĝiaj uzantoj estis armeo kaj komercistoj, metiistoj kaj administracioj ĝis restoracio. Tramreloj kondukas rekte tra la pordego. La placo antaŭ Nauener Tor estas post la renovigo de la pordego kaj alikonstruo de la trafikejoj en 1996 per la alta denseco da kafejoj, restoracioj kaj trinkejoj ŝatata renkontejo por la loĝantoj kaj vizitantoj de Potsdamo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Paul Sigel, Silke Dähmlow, Frank Seehausen und Lucas Elmenhorst: Architekturführer Potsdam. Dietrich Reimer Verlag, Berlino 2006, ISBN 3-496-01325-7.
  • Christiane Theiselmann: Potsdam und Umgebung. Von Preußens Arkadien zur Brandenburgischen Landeshauptstadt. Kolonjo 1993.
  • Friedrich Mielke: „Potsdamer Baukunst – das klassische Potsdam“, Propyläen Verlag; 2-a eldono 1991 Ullstein

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Friedrich Mielke: „Potsdamer Baukunst – das klassische Potsdam“, Propyläen Verlag; 2-a eldono 1991 Ullstein
  2. Dr. Alfred P. Hagemann: „Das Nauener Tor in Potsdam – Der »roi philosophe« und das Gothic Revival“, Potsdamo, 2012

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]