Ornamgablo

Frugotika ornamgablo kun pinakloj super la okcidenta portalo de la urba preĝejo de Bad Hersfeld (proks. 1330)

Balkonaĵo kun ornamgablo kaj pinakloj ĉe la Imperia Salono de la malnova urbodomo je Regensburg en Bavarujo
Ormamgablo estas en gotika arĥitekturo gableca kronado de portaloj kaj fenestroj.[1]
Ornamgablo estas dekoracia elemento, kiu plifortigis la impeton altecen de gotika arĥitekturo. Ĝin povas flanki, aŭ suresti pinakloj. La gablodeklivoj ofte surhavis ornamaĵojn, kiuj laŭ la germana, ĉeĥa kaj rusa lingvo nomiĝas „krabo“. La gablopinto ofte surhavas gablofloron ekzemple laŭ formo de krucfloro. La gablokampo povas estis glata, ofte tamen ĝi estas plena je antaŭmetita ornamriparo.
Ekster la arĥitekturo ornamgabloj troviĝas kiel motivoj ankaŭ en gotika lignoĉizarto.[2]