Marienkirche (Lübeck)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Maria-Preĝejo de Lübeck)
Marienkirche
kristana preĝejo [+]

LandoGermanio
Federacia landoŜlesvigo-Holstinio
SituoLubeko
- koordinatoj53° 52′ 4″ N, 10° 41′ 6″ O (mapo)53.867710.685Koordinatoj: 53° 52′ 4″ N, 10° 41′ 6″ O (mapo)

Marienkirche (Ŝlesvig-Holstinio)
Marienkirche (Ŝlesvig-Holstinio)
DEC
Marienkirche
Marienkirche
Lokigo de Ŝlesvig-Holstinio en Germanio
Map
Marienkirche

Vikimedia Komunejo:  St. Marien Lübeck [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Suda rigardo de la Marienkirche je Lübeck kun la rungaro super la flanka navo
Ĉefnavo de la Marienkirche je Lübeck kun la volbo 38,5 metrojn alta

La preĝejo Lübecker Marienkirche estis konstruita ekde 1250 ĝis 1350. La burĝara kaj foira preĝejo estas de ĉiam simbolo por potenco kaj bonstato de la malnova hansa urbo kaj troviĝas sur la plej alta punkto de la insulo de la malnovurbo de Lübeck. La preĝejo estas kune kun la malnovurbo de Lübeck ero de la monda heredaĵo de Unesko.

La prapreĝejo de nordgermana brikgotiko[redakti | redakti fonton]

La Marienkirche je Lübeck validas kiel prapreĝejo de la nordgermana brikgotiko kaj estis modelo por ĉ. 70 preĝejoj samstilaj en la regiono de Balta Maro. Pro tio oni atribuas al la konstruaĵo elstaran arkitekturan gravecon. Je Marienkirche oni transigis la altenstrebantan gotikan stilon el Francujo per nordgermanaj brikoj. Ĝi loĝigas la plej altan brikan volbon de la mondo (38,5 metrojn en la meza navo).

La konstruaĵo de Marienkirche estas trinava baziliko kun flankaj kapeloj, ĥora ĉirkaŭvojo kun ĝiaj kapeloj kaj transeptecaj antaŭhaloj. La okcidentdomo konsistas el monumenta dutura fasado. La turoj altas inkluzive la ventdirekto-indikilon, 124,95 kaj 124,75 metrojn.

La Marienkirche staras en la kvartalo de la komercistoj, kiu etendiĝas ekde la stokejoj ĉe la bordo de rivero Trave ĝis alten al St. Marien. Ĝi estas la ĉefa paroĥa preĝejo de la urba konsilantaro kaj de la burĝoj de la hansa urbo Lübeck kaj estis konstruita proksime de la urbodomo kaj de la foirejo.

Orgenoj[redakti | redakti fonton]

Granda orgeno

1516–1518 ekestis per financa elspezo de 10.500 Lübeck-aj Markoj sub laborestro Martin Flor la unua granda orgeno farita de orgenkonstruisto Barthold Hering ĉe la okcidentflanko kiel anstataŭaĵo de la granda orgeno el la jaro 1396. Ĝi havis du manualojn, pedalaron kaj 32 registrojn. Ĉi tiu orgeno, plej verŝajne la unua kaj ununura gotika orgenfasado kun tridek-du-futa principalo (la plej malaltsona fajfilo longas ĉ. 11 metrojn) en la tiama okcidentuma mondo[1], dumpase de la jarcentoj pli kaj pli estis pliampleksigita kaj alikonstruita; interalie 1637–1641 Friedrich Stellwagen realigis ampleksajn laborojn, pro tio ĝi servis al li decide kiel modelo por la orgenoj de la Sankta-Maria-preĝejo en Stralsund. Komence de la 19-a jarcento la orgeno estis kreskinta je 3 manualoj kaj pedalaro, 57 registroj kaj 4.684 sonantaj fajfiloj. En 1851 ekestis tamen komplete nova orgeno, konstruita de Johann Friedrich Schulze laŭ la spirito de la epoko, kun 4 manualoj, pedalaro kaj 80 registroj ene de la historia fasado de Benedikt Dreyer, kiu por tio estis restaŭrita kaj pliampleksigita de Carl Julius Milde. Anstataŭ ĉi tiu granda orgeno, bruliĝinta en 1942 dum bombatako, orgenkonstrua firmao Kemper & Sohn konstruis en 1968 la tiam plej granda orgeno tutmonde kun mekanika traktilaro. Ĝi havas je kvin manualoj kaj pedalaro 101 registrojn kun 8.512 fajfiloj; la plej longaj altas dek unu metrojn, la plej malgranda estas longa je cigaredo. La registrotraktilaro funkcias elektre kaj disponas nur pri liberaj kombiniloj, la registromastrumilaro estas duoble instalita.

Pli malnova kiel la granda orgeno estis la Totentanzorgel (mortodancorgeno). Ĝi estis starigita en 1477 ĉe la orientan flankon de la norda transepto, la pro la tie instalita bildo "Totentanz" tiel nomata mortodanca kapelo, kaj servis al la muzika formado de la tie celebritaj rekviemoj. Post la reformacio ĝi estis uzata por meditadoj kaj komunioj. En 1549 kaj 1558 Jacob Scherer pliampleksigis la orgenon interalie per dorspozitivo, kaj en 1621 la orgeno ricevis brustpozitivon. Ankaŭ je ci tiu orgeno Friedrich Stellwagen entreprenis multajn riparlaborojn (1653–55). Poste okazis nur pli etaj alikonstruadoj. Pro ĉi tiu cirkonstanco la orgeno ricevis kadre de la orgenmovado, kune kun la Arp-Schnitger-orgeno en St. Jacobi je Hamburgo kaj la malgranda orgeno de la Jakobi-preĝejo je Lübeck, la intereson de la fakularo kaj estis en 1937 defundamente restaŭrita cele al la rekonstruado de la stato de la 16-a/17-a jarcentoj. La dispozicio estis reduktita sur tiun de la 17-a jarcento. Sed ankaŭ ĉi tiu orgeno forbrulis kune kun "Totentanz" palmodimanĉon 1942.

En 1955 orgenkonstrua firmao Kemper & Sohn rekonstruis la Totentanzorgel laŭ la mezuroj de 1937, tamen nun en la norda ĥora ĉirkaŭirejo, orientita al altĥoro. Ĉi tiu postmilita orgeno, kiu estis tre ripariĝema, en 1986 estis samloke anstataŭita per la nova Totentanzorgel, konstruita fare de firmao Führer en Wilhelmshaven. Ĝi havas je mekanika traktilaro sur 4 manualoj kaj pedalaro entute 56 registrojn kun ĉ. 5.000 fajfiloj. Ĉi tiu orgeno estas aparte taŭga por la akompanado de meditadoj kaj religiaj oficadoj same kiel por la prezentado de pli malnova orgenmuziko ĝis Bach.

Kiel aparta tradicio ĉe St. Marien dum la jarfina diservo je silvestro la ĥoralo Nun danket alle Gott estas akompanata per ambaŭ orgenoj, timbaloj kaj latunblova ensemblo.

Orgenistoj[redakti | redakti fonton]

Precipe du orgenistoj en la 16-a jarcento pregis la muziktradicion ĉe St.Marien: Franz Tunder ekde 1642 ĝis sia morto en 1667, kaj lia sukcedanto kaj bofilo Dietrich Buxtehude ekde 1668 ĝis 1707. Ambaŭ estis elstaraj reprezentantoj de la nordgermana orgenskolo kaj elpaŝis kaj kiel orgenistoj kaj ankaŭ kiel komponistoj. En 1705 Johann Sebastian Bach iris al Lübeck, por aŭskulti Buxtehud-on,[2] kaj jam en 1703 Georg Friedrich Händel kaj Johann Mattheson gastis ĉe Buxtehude. Ekde tiam la postenon de orgenisto ĉe St. Marien validas kiel el la plej elstaraj orgenistopostenoj entute en Germanio.

Per la vesperaj muzikadoj de Lübeck Tunder kaj Buxtehude enkondukis kiel unuaj entute preĝejajn koncertojn disde la diservoj. Buxtehude evoluigis por tio fiksan formon kiel serio de kvin koncertoj dum la lastaj du dimanĉoj post Triunuo same kiel ekde la 2-a ĝis 4-a adventodimanĉo. La tre sukcesan serion daŭrigis la sukcedantoj de Buxtehude Johann Christian Schieferdecker (1679–1732), Johann Paul Kunzen (1696–1757), ties filo Adolf Karl Kunzen (1720–1781) kaj Johann Wilhelm Cornelius von Königslöw (1745–1833). Ili ĉiuj komponis por la vespermuzikadoj seriojn da bibliaj oratorioj, inter ili Israels Abgötterey in der Wüsten (1758), Absalon (1761) kaj Goliath (1762) de Adolf Kunzen kaj Die Rettung des Kindes Mose kaj Der geborne Weltheiland (1788), Tod, Auferstehung und Gericht (1790) same kiel Davids Klage am Hermon nach dem 42ten Psalm (1793) de von Königslöw.

Ĉ. 1810 ĉi tiu tradicio ĉesis. La gusto je muziko kaj eklezio ŝanĝis, kaj eksteraj cirkonstancoj (okupado de napoleonaj trupoj kaj la per tio rezultanta daŭra financa mizero ĝis meze de la 19-a jarcento) malebligis la realigon de tiaj elspezaj koncertoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Walter Kraft: Drei Orgeln in St. Marien zu Lübeck. Lübeck o.J. [1968], S. 1
  2. Onidire oni ofertis al li la sukcedon de Buxtehude, kiun li tamen rifuzis. Kiel kaŭzo por la decido de gvidfolioj pri Lübeck diras, ke antaŭkondiĉo de la transprenado estis la geedziĝo kun la filino de Buxtehude.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Heike Barth: Der Fredenhagen-Altar des Thomas Quellinus in der Marienkirche zu Lübeck. Marburg 1996
  • Max Hasse: Die Marienkirche zu Lübeck. Deutscher Kunstverlag, München 1983, ISBN 3-422-00747-4
  • Günther Grundmann: Lübeck In: Deutsche Kunst und Denkmalpflege Jahrgang 1955 Seite 81 ff. Deutscher Kunstverlag München/Berlin 1955
  • Gustav Schaumann, Friedrich Bruns (Bearbeiter): Die Bau- und Kunstdenkmäler der Freien und Hansestadt Lübeck. Hrsg. von der Baudeputation. Band 2, Teil 2: Die Marienkirche. Nöhring, Lübeck 1906
  • Ernst Roßmann: Naturwissenschaftliche Untersuchung der Wandmalereien im Chorobergaden der Marienkirche zu Lübeck, anlässlich des Lübecker Bilderfälscherprozesses. In: Deutsche Kunst und Denkmalpflege Jahrgang 1955, S. 99 ff. Deutscher Kunstverlag, München/Berlin 1955
  • Peter Hirschmann: Was soll aus den gefälschten Wandbildern in St. Marien zu Lübeck werden? In: Deutsche Kunst und Denkmalpflege Jahrgang 1955 Seite 106 ff. Deutscher Kunstverlag, München/Berlin 1955
  • Hinnerk Scheper: Restaurieren und Berufsethos In: Deutsche Kunst und Denkmalpflege Jahrgang 1955, S. 109 ff. Deutscher Kunstverlag München/Berlin 1955.
  • Joachim Goll: Kunstfälscher. E. A. Seemann Verlag Leipzig, 1. Aufl. 1962 (mit Literaturverzeichnis)
  • St.-Marien-Jahrbuch, Jahrbücher des St.-Marien-Bauvereins, Lübeck unregelm. Erscheinen (Zeitschrift)
  • K. Wehlte: Was ging in Lübeck vor? In: Maltechnik 61/1955. S. 11
  • George Savage: Forgeries, Fakes and Reproductions. London, Barrie & Rockliff, 1963
  • Ausstellungskatalog Essen und Berlin: Fälschung und Forschung. Hrsg.: Museum Folkwang, Essen, und Staatliche Museen Preußischer Kulturbesitz, Berlin 1976, ISBN 3-7759-0201-5.
  • Christine Lehmann: MacPherson und das Echo des Ossian, Die Angst des Han van Meegeren und Malskat und die gotischen Truthähne in Gaunergeschichten, Rasch und Röhring Verlag, Hamburg 1988
  • Michel-Rundschau 7/1988 (Seite 538: Lothar Malskat gestorben)
  • Karl Corino (Hrsg.): Universalgeschichte des Fälschens. 33 Fälle, die die Welt bewegten. Von der Antike bis zur Gegenwart, Eichborn Verlag, Frankfurt/Main 1996
  • Günter Grass: Werkausgabe Band 11 Die Rättin. Steidl Verlag, Göttingen 1997, ISBN 3-88243-492-9
  • 50 Jahre Lübecker Knaben Kantorei an St. Marien, Festschrift von Konrad Dittrich, Lübeck 1998
  • Die Hanse. Macht des Handelns – Der Lübecker Fernhandelskaufmann, Ausstellungskatalog „Gebrannte Größe“ im Rahmen der Initiative „Wege zur Backsteingotik“, Monumente, Publikationen der Deutsche Stiftung Denkmalschutz, 2002, ISBN 3-935208-13-8
  • Die Glocken von St. Marien. Ein Briefwechsel zwischen Peter Guttkuhn und Günter Grass. In: Treffpunkt 3, Lübecker Autoren und ihre Stadt. Lübeck 1993, ISBN 3-7950-3209-1

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

La Marienkirche[redakti | redakti fonton]

Lothar Malskat kaj Dietrich Fey[redakti | redakti fonton]

Muziko en la Marienkirche[redakti | redakti fonton]