Klavaro (muziko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Klavaro
Ludotablo de kvarmanuala orgeno

Klavaro (de lat. clavis „ŝlosilo“ aŭ „seruro") estas speciala aranĝo de klavoj, kiu ĉe klavarinstrumento sekvigas trans respektiva mekaniko aŭ traktilaro songeneradon.

Je instrumentoj kun du aŭ pli klavaroj oni uzas ankaŭ la vorton manualo (de lat. manus „mano“), se la koncernaj klavaroj estas permane ludendaj, kaj pedalaro (de lat. pes „piedo“), se oni ludas la klavaron perpiede. Instrumentoj kun pluraj pedalaroj eblas, sed vere maloftas.

Prareĝo de ĉiuj klavarinstrumentoj estas la orgeno konstruita en 1361 por la katedralo je Halberstadt. Eble Ktesibios, inventinto de la orgeno, ankaŭ inventis la klavaron.

Kolorigo kaj materialo[redakti | redakti fonton]

Skema grafikaĵo de klavaro

Kutime ĉe pianoklavaro (ekz. ĉe pianegoj kaj pianetoj) la malsuproklavoj (C, D, E, F, G, A, B) estas faritaj el hela, la suproklavoj (C#/Db, D#/Eb, F#/Gb, G#/Ab, A#/Bb) el malhela materialo. Je pianegoj aŭ pianetoj oni uzis eburon kaj ebonon. Post kiam la uzado de eburo estas malpermesita pro bestprotektaj kialoj, oni uzas plaston, ĉe altvaloraj instrumentoj eburanstataŭigan specialplaston. Ĉe la plej multaj klavicenoj kaj kelkaj orgenoj tamen la malsuproklavoj estas malhelaj kaj la suproklavoj helaj. Jen la koloron decidas la elekto de la ligno, per kiu oni tegas la klavojn. Ĉi tiu elekto ĉe pli malnovaj instrumentoj direktiĝis siaflanke laŭ la malmoleco de la ligno, tiel ke la pli ofte uzataj malsuproklavoj ofte ankaŭ konstistas el la pli malmola ligno.

Klavarnombro[redakti | redakti fonton]

Klavaro ampleksas ĉe

  • pianoj kaj elektronaj pianoj kutime 88 klavojn (7⅓ oktavojn ekde A2 ĝis c5)
  • Kelkaj koncertpianegoj ĝis 97 klavojn (8 oktavojn ekde C2 ĝis c5);
  • multaj elektraj pianoj (ankaŭ por komencantoj), muzikilaj klavaroj por duonprofesiuloj aŭ sintezioj plejparte 76 klavojn (6⅓ oktavojn), malofte 73 (6 oktavojn);
  • muzikilaj klavaroj por amatoroj („normgrandaj klavaroj“), multaj MIDI-aj muzikaj klavaroj kaj kelkaj elektraj pianoj 61 klavojn (5 oktavojn);
  • kelkaj specialsinteziloj (ekz. bassinteziloj) kaj muzikilaj klavaroj (por infanoj) 49 klavojn aŭ malpli (ĝis 25);

Ĉe orgenoj la klavonombro en la manualoj varias treege. Klopodoj pri normigo koncernas kutime nur la geometriajn mezurojn. Ĉe novkonstruaĵoj la nombro de klavoj en la manualoj sumiĝas je 56, 58 aŭ 61 klavoj (4½ ĝis 5 oktavoj, kromate ekde C) kaj en la pedalaro 27 ĝis 32 klavoj (ĝis ĉ. 2½ oktavoj, ankaŭ kromate ekde C).

Kaj la devigo al kostoŝparado kaj ankaŭ la klopodo konstrui laŭ historiaj modeloj kondukas tamen ankaŭ al pli malgrandaj ampleksoj, kiaj estis kutimaj ekde la frurenesanco. Ekz. ekzistas orgenoj kun nur 38 klavoj en la manualo (F, G, A, Bb, B-g2,a2). Komune por ĉiuj manualoj estas nur, ke ili finas per blanka klavo.

Ĉe tre grandaj orgenoj (orgenegoj) la pedalaro povas ankaŭ ampleksi ĝis tri oktavojn (F1 bis f1).

Ĉe elektronaj hejmorgenoj ofte ekzistas t.n. „stumpopedalaroj“ kun nur 13 klavoj (unu oktavo). Ankaŭ oni trovas foje stumpopedalarojn ĉe fajfilorgenoj, precipe ĉe historiaj.

Specialaj konstruformoj[redakti | redakti fonton]

Kromata klavaro[redakti | redakti fonton]

Kromata klavaro (de gr. kroma koloro) estas klavaro, je kiu la oktavo disfalas en dek du egalajn partojn. Sur kromata klavaro la supro- kaj malsuproklavoj sekvas (kun memstaraj nomoj) ritme unu post la alia (dekdutona serio). Heinrich Josef Vincent (1819–1901) propagandis en sia broŝuro „La novklavaro“ de 1875 radikale la kromatan aranĝon de la klavaro laŭ la 6-plus-6-sistemo (En ĝi C lokis sur suproklavo) kaj atentigis sur tion, ke Bernhardt Schumann, kuracisto en Rhinow ĉe Rathenow en Brandenburgio, jam 15 jarojn antaŭe ekigis la ideon de novklavaro. Fakte la unua patento estis de John Trotter (Angla patento 3404, 4a de marto 1811). La kromata klavaro tiam ne povis venki, komence de 2007 tamen oni prezentis MIDI-mastrumilon nome AXiS, kiu havas kromatan klavaron.[1]

Jankó-klavaro[redakti | redakti fonton]

Skemo de la Jankó-klavaro

La hungaro Paul von Jankó (1856–1919) inventis en 1882 klavaron laŭ la 6-plus-6-sistemo, je kio la dek du klavoj de oktavo estas aranĝitaj en kontinua alternado kiel supro- kaj malsuproklavoj. Ĉiu klavo havas je tio tri frapopunktojn, tiel ke ĝi de ekstere aspektas kiel teraso de ses klavovicoj. Ĝiaj avantaĝoj estas malpli granda oktavospano, kio ebligas ege vastajn akordprenadojn kaj novajn kunmetaĵojn, pli facila uzado de la dikfingro ĉe la ludado samkiel kromataj glitefektoj.Paul von Jankó: Eine neue Claviatur. Theorie und Beispiele zur Einführung in die Praxis, Wien: Wetzler 1886

Klavaro de Jankó-Firestone[redakti | redakti fonton]

similas al Klavaro de Jankó. Ĝin patentis en 1947 en Usono F.A.Firestone. Ĝi havas nur 4 vicoj de klavoj kaj la klavoj mem pli similas kaj al blankaj kaj al nigraj klavoj de piano: la fingrojn oni povas enmeti inter klavoj de supra vico. La oktavospano estas proksimume 144 mm, meza inter klavaro de Jankó kaj kutima klavaro de piano (160-165 mm). La klavaro de Jankó-Firestone havas la samajn avantaĝojn, sed ne havas malavantaĝojn ne forigeblajn en la klavaro de Jankó kaj pro kiuj la Klavaro de Jankó ne estis disvastigita.

Klavaro de Jankó-Firestone

Goldhammer-klavaro[redakti | redakti fonton]

La t.n. Goldhammer-klavaro deiras de reformprovo de Otto Goldhammer, kunlaboranto de la Instituto por Muzikscienco en Lepsiko. Ĉe ĝi la suproklavoj estas antaŭe rondigitaj, kaj ties eĝoj pasas vertikale, do ne plilarĝiĝas suben, pro kio la antaŭaj ludkampoj de la blankaj klavoj fariĝas pli vastaj. La blankaj klavoj de la duontonobreĉoj B-C kaj E-F estas tiel formitaj, ke iom pli larĝa fingro tie ne povas enfiksiĝi. Krome Goldhammer konstruis diversgrandajn klavarojn por unusama pianego, tiel ke oni povis elŝanĝi ilin por infanmanoj. La Goldhammer-klavaro tamen ne povis venki.

Apartaĵoj ĉe orgeno kaj historiaj klavarinstrumentoj[redakti | redakti fonton]

La nombro de klavaroj de orgeno dependas de sia grando, tipa estas almenaŭ du manualoj kaj pedalaro. La plej malalta tono estas pokaze la granda C, foje ankaŭ F1, G1 aŭ ankaŭ F.

Pli frue oni kutime provizis je ĉiuj klavarinstrumentoj la plej malaltan (t.e. la grandan) oktavon ne komplete per duontonklavoj. Anstataŭe oni preskaŭ ĉiam konstruis klavarojn kun t.n. mallonga oktavo (C, F, D, G, E, A, Bb, B) aŭ rompita oktavo (aldone kun F# kaj G#; foje ankaŭ troviĝas variaĵoj de la mallonga oktavo ekde G1). Eĉ ĝis meze de la 18-a jarcento oni plejofte ellasis la grandan C#.

Krome oni uzas la nocion rompita ankaŭ por suproklavoj, kiuj estas oble faritaj por eviti enharmonan interŝanĝon. Se ekzistas duobloklavoj (plejofte por D#/Eb kaj G#/Ab), temas pri subduontono. Per tio oni atingas, ke je meztona agordo oni povas ankaŭ ludi en tonaloj kun pluraj antaŭsignoj, sen ke la kvintoj „interfrotiĝas“ (lupokvinto G#-Eb).

Kutime orgeno disponas pri konektiloj. Per tiuj oni povas konekti malsamajn klavarojn unu kun la alia kaj per tio ludi ekde unu klavaro registrojn, kiuj fakte estas destinitaj al alia klavaro.

Muta klavaro[redakti | redakti fonton]

Kiel aparta formo ekzistas t.n. mutaj klavaroj, al kiuj mankas la tongenerado kaj kiuj nur taŭgas por ekzercoceloj.

Apartaĵoj je elektronaj pianoj kaj muzikilaj klavaroj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj klavaroj de altvaloraj elektronaj pianoj kaj mastrumklavaroj disponas pri pezigita martelmekaniko (-simulado). Per tio oni alproksimiĝas al ludsento ĉe vera pianego, ekz. je la realigo de ripetadoj. Pli malnovaj elektronaj pianoj por komencantoj (antaŭ konstrujaro 2003) funkcionas nur per peziloj kaj risortoj. Muzikilklavaroj kaj malmultekostaj sinteziloj havas kutime nur risortan klavaron.

Klavarojn sen propra tongenerado oni nomas mastrumklavaroj. Ĉi tiuj konsistas nur el klavaro kaj MIDI-mastrumilo, per kiu oni povas mastrumi eksteran sintezilon aŭ similan.

Aliaj konstruformoj[redakti | redakti fonton]

Klavaroj staras sub forta premo al normigo, ĉar muzikistoj kun sia iam ellernita klavluda modelo volas regi la ludadon sur kiel eble plej multaj klavarinstrumento. Pro tio la klavaro konata de piano, orgeno, Klaviceno kaj klavikordo dominas, kvankam ĉe aliaj muzikaj instrumentoj ekzistas laŭkonstrue, muzike kaj ergonomie pli sencoplenaj klavaroj. Ekz. pro la aranĝo de la dek du klavoj de unu oktavo kunŝoviĝas klare, vastaj intervaloj estas pli facile ludeblaj.

Butonklavaroj[redakti | redakti fonton]

Alia aranĝo kun klavoj el rondaj butonoj troviĝas en diversaj variaĵoj ĉe la multnombraj formoj de akordionoj kaj koncertinoj.

butonsistemo aranĝita laŭ la C-maĵora gamo (kutima kaj en diskanto kaj ankaŭ en baso).
Stradella-baso, eltondaĵo (nur en baso)

Klavaro de klavoviolono[redakti | redakti fonton]

Propran grupon de klavaroj ankaŭ formas la diversaj specoj de klavoviolonoj.

Tangentoj de vjelo[redakti | redakti fonton]

Simile al klavoviolono ĉee vjelo klavaro mallongigas la melodikordojn. Oni nomas la vjelklavojn "tangentoj".

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Homepage des AXiS

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]