Pianeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pianino

Pianeto (it.: pianino „malgranda piano“) estas la nomo por la nuntempe ĝenerale konata, rekte staranta piano. Alia nomo do estas starpiano aŭ laŭ la priskribo de la formo kestopiano

La pianeto estis inventita ĉ. 1840; ĝi estas plisimpligita formo de la ankaŭ rekte staranta, pli pompa liropianego. Pro la malpli granda spacobezono kompare kun pianego kaj tablopiano ĝi konkeris al si daŭre ĝis nun sian lokon en la hejma sfero.

Pianeto kutime disponas pri la kompleta tonamplekso de 7¼ oktavoj (subkontra A–c5); konstruspecoj kun malpli granda tonamplekso tamen ankaŭ ekzistas. Speciala formo estas pianeto kun subklavara mekaniko, foje ankaŭ nomata jaĥtopiano, kiu estas konstruita aparte kompakta, ekz. havas nur 6½ oktavojn kaj foje estas ekipita per faldebla klavaro. Tiaj instrumentoj kun konstrugrando de malpli ol metro havas, kiel jam la nomo klarigas, sian mekanikon sub la klavaro. Esence malavantaĝa ĉe tiu konstrumaniero estas la problema vartado, ĉar nur la el- kaj reenkonstruado de la mekaniko estas multoble pli temporaba ol ĉe la kutima konstrumaniero, je kiu la mekaniko staras super la klavaro.

La baziĝantan konstruprincipon de vertikale pasantaj kordoj oni jam aplikis en la 16-a jarcento ĉe klavocitro kaj arĉpiano.

Konstrugrandoj kaj mezuroj[redakti | redakti fonton]

Larĝeco: 140–155 cm

Diko: 50–60 cm

Alteco: „malgrandpianeto“ ĝis ĉ. 110 cm, „koncertpianeto“ ekde ĉ. 130 cm. La kutima alteco de pianeto estas ĉ. 130 cm. Pli altaj instrumentoj havas pli grandan resonancplankan areon kaj pli longajn baskordojn, kaj ambaŭ favorigas pli bonan sonon.

Pezo: 175–300 kg