Arp Schnitger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Arp Schnitger (* 2-a de julio 1648 en Schmalenfleth ; baptita je la 9-a de julio 1648 en Golzwarden, komunumo Brake; entombigita je la 28-a de julio 1719 en Neuenfelde, hodiaŭ Hamburg-Neuenfelde) estis unu el la plej famaj orgenkonstruistoj siatempaj kaj la perfektiginto de la nordgermana barokorgeno.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Deveno[redakti | redakti fonton]

Arp Schnitger devenis el renoma lignaĵista familio, kiu trans generacioj rezidis en Schmalenfleth (Brake). La familinomo Schnitger indikas la metion de la devenfamilio: „Snitker“ estas la platgermana vorto por lignaĵisto,tamen origine ĝi signifas skulptisto. La patro de Arp Schnitger faris – kiel dokumentite - ankaŭ etajn riparojn de la orgenoj en la preĝejoj de la ĉirkaŭaĵo.

Infaneco, junaĝo, edukado[redakti | redakti fonton]

Schnitger kreskis kune kunkvin gefratoj kaj lernis la metion de sia patro. kiel 18-jarulo li komencis kiel gildana lignaĵista submajstro siajn migrojarojn. Krom altega metia kapablo li ankaŭ havis fortan muzikan talenton. En Glückstadt ĉe la malsupra Elbe li absolvis post lia migrado kvinjaran lernservon kiel orgenkonstruisto. Majstro estis parenco nome Berendt Huß. Tiun edukadon sekvis pluaj submajstraj jaroj, kiujn li pasigis plejparte en norda Germanio. La finkonstruado de la orgeno por la preĝejo St. Cosmae (1673) en Stade – lia majstro Huß, kiu komencis konstrui ĝin, dum la konstruo mortis - estis krona fino de tiu ĉi vivetapo. Post la morto de lia majstro unue Schnitger 29-jare, komisiita de la vidvino Huß, pluestris en Stade la orgenmetiejon.

Hamburga civitanĵuro

Metia talento[redakti | redakti fonton]

Lia metia kaj arta talentoj rapide diskoniĝis. Unue li ricevis mendojn el la proksima ĉirkaŭaĵo, sed baldaŭ alvenis mendoj el Bremeno, Verden kaj Hamburgo. Ekde 1677 ĝis 1682 Schnitger laboris en sia metiejo en Stade. Tiam li transloĝiĝis al Hamburgo kaj per plenumado de la civitanĵuro plenrajtigita civitano de la hansa urbo. Lia unua komisio venis de la estraro de la preĝejo St.-Nikolai-Kirche, por kiu li konstruis orgenon kun 67 registroj, kvar manualo, pedalaro kaj pli ol 4000 tuboj. La plej granda tubo, la 32-futa C, pezis 860 funtojn. Tiun orgenon detruis en 1842 la granda brulego de Hamburgo. Ankoraŭ hodiaŭ tamen ekzistas la orgeno kun 60 registroj, kvar manualoj kaj pedalaro, kiun konstruis en 1693 Arp Schnitger en St. Jacobi (Hamburg) kaj kiu estas unu el la plej grandaj konservitaj orgenoj el al 17-a kaj 18-a jarcentoj. Famaj orgenkonstruistoj kaj komponistoj vizitis tiun ĉi orgenon, inter ili la orgenmajstroj resp. komponistoj Dietrich Buxtehude, Georg Friedrich Händel kaj Johann Sebastian Bach.

Schnitger ricevis mendojn el tuta norda Germanio. Eĉ ĝis Anglio, Rusio, Hispanio kaj Portugalio etendiĝis lia agadkampo. En 1699 Schnitger akiris la orgenkonstruaj privilegioj de la graflandoj Oldenburg kaj Delmenhorst samkiel en la duklandoj Bremeno kaj Verden. En 1708 Schnitger estis nomumita prusa kortega orgenkonstruisto.

Familia vivo[redakti | redakti fonton]

Schnitger edziĝis kun la bonhava filino de Hamburga komercisto, Gertrud Otte. Ekde ĉ. 1705 ĝis sia morto en la jaro 1719 Schnitger tenis sur la korto de siaj bogefratoj pluan metiejon, la t.n. „Orgelbauerhof“ [orgenbieno]. Ses gefiloj rezultis el tiu ĉi geedziĝo. La kvar filoj eklernis la patran metion, sed nur du el ili transvivis sian eminentan patron kaj daŭrigis lian verkon. Franz Caspar Schnitger laboris post la morto de Arp Schnitger en la jaro 1719 en Nederlando, kie li i.a. en Meppel, Alkmaar kaj Zwolle konstruis elstarajn, ankoraŭ hodiaŭ konserviĝintajn orgenojn.

La unua edzino de Schnitger mortis en la jaro 1707. Schnitger edziĝis duan fojon, nome kun la orgenistvidvino Anna Elisabeth Koch 1713.

Mortodato[redakti | redakti fonton]

La entombigo de Arp Schnitger estas notita en la entombigolibro de la eklezia komunumo Hamburg-Neuenfelde sub la 28-a de julio 1719. Lia mortodato ne certas. Supozeble li tamen mortis ne en Hamburg-Neuenfelde, sed en Itzehoe, kie li ekde 1715 estis konstruanta orgenon kun tri manualoj kaj 43 registroj. [1]. La tomba kelo de Schnitger en la planko de la preĝejo de Hamburg-Neuenfelde oni remalkovris en 1971 kaj garnis ĝin per simpla ŝtonslabo.

Mematesto[redakti | redakti fonton]

La esploro pri Arp-Schnitger komencis en 1853/54 per tri kontribuaĵoj pri Schnitger, kiun publikis la orgenisto el Groningen, Siwert Meijer, en la nederlanda muzikrevuo "Caecilia". Je tio li citis ankaŭ el la tiam ankoraŭ ekzistaj manuskriptoj de Schnitger, kiuj hodiaŭ bedaŭrinde estas perdiĝintaj. En tiuj Arp Schnitger ankaŭ raportas pri tio, kial li estante fama orgenkonstruisto tamen ne riĉiĝis, ĉar, laŭvorte [2]:

  1. mi neniam postulis multan, sed por la preĝejoj, se ili ne posedis sufiĉe da rimedoj, mi konstruis je la Dia honoro la orgenojn por la duona prezo;
  2. ĉar mi bonrenomiĝis pro mia agado, oni vokis min ofte je grandaj distancoj, kio kaŭzis multajn elspezojn; la restan migradon tien kaj reen oni plejparte ne pagis al mi;
  3. pro miaj pluropaj negocoj je diversaj lokoj mi bezonis multajn submajstrojn, mi mem tamen povis nur esti sur unu loko, kio sekvigis, ke la plej multaj submajstroj nur interesiĝis pri sia propra avantaĝo;
  4. finfine estis dum la longa tempo ĝis la pretiĝo de granda verko multekostaj tempoj, tiel ke mi tion, kion mi gajnis je unu verko, tuj malgajnis dum la proksima.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Entwurfszeichnung mit „Hamburger Fuß“
Arp-Schnitger-Orgel in St. Ludgeri Norden
Arp-Schnitger-Orgel en Bülkau
Arp-Schnitger-Orgel en Stade
De Schnitger pligrandigita orgeno en Langwarden

Entute Arp Schnitger novkonstuis aŭ esence alikonstruis 170 orgenojn. Ĉ. 30 el ili estas ankoraŭ hodiaŭ en stato, kiu pravigas siajn nomon „Arp-Schnitger-Orgeno“. La lernantoj de Schnitger daŭrigis lian verkaron en Schüler setzten sein Werk in norda kaj meza Gemanio, en Nederlando kaj Skandinavio. Anstataŭige multajn oni nomu nur Christian Vater (Hanovro), Erasmus Bielfeldt (Stade), Johann Dietrich Busch (Itzehoe) und Johann Gottfried Rohlfs (Esens). Nur en la graflando Oldenburg ja estis 24 orgenoj, kiujn Arp Schnitger stampis – kaj eĉ pli multaj en la nederlandaj provincoj Groningen kaj Friesland.

La apuda desegnaĵo por orgenprospekto (supozeble por la Academiekerk en Groningen) datiĝas ĉ. 1698 kaj estas la ununura desegnaĵo kun la mezurindiko „Hamburger Fuß“ aplikata de Schnitger.

Konservitaj orgenoj de Arp Schnitger[redakti | redakti fonton]

troviĝas en:

  • Blankenhagen (Mecklenburg): Dorfkirche 1686
  • Cappel (bei Bremerhaven): St. Peter und Paul 1680
  • Bülkau (Niedersachsen bei Otterndorf): St. Johannes dem Täufer
  • Dedesdorf (Unterweser): St. Laurentius 1698
  • Eenum (Niederlande, Prov. Groningen): Hervormde Kerk 1704
  • Faro (Portugal): Kathedrale
  • Ganderkesee (Niedersachsen): St. Cyprian und Cornelius 1699
  • Godlinze (Niederlande, Prov. Groningen): Hervormde Kerk 1704
  • Grasberg (bei Bremen): ev. lutherische Dorfkirche 1694
  • Groningen (Niederlande): Aa Kerk 1702
  • Groningen (Niederlande): Martinikerk 1692
  • Groningen (Niederlande): Pelstergasthuiskerk 1693
  • Hamburg: St. Jacobi 1693, siehe Arp-Schnitger-Orgel Hamburg
  • Hamburg-Neuenfelde: St. Pankratius 1688
  • Hamburg-Ochsenwerder: Ev. luth. Kirche 1708
  • Harkstede (Niederlande, Prov. Groningen): Hervormde Kerk 1696
  • Hollern (Altes Land bei Hamburg): St. Mauritius 1690
  • Langwarden, Gemeinde Butjadingen, St. Laurentius: Schnitger reparis kaj pligrandigis la orgenon de Herrmann Kröger, 1704/1705
  • Lenzen (Brandenburg): St. Katharinen 1708
  • Lüdingworth (Unterelbe): St. Jacobi 1683
  • Maia (bei Porto /Portugal): San Salvador 1701
  • Mariana (Brasilien): katedralo 1701
  • Mensingeweer (Niederlande, Prov. Groningen): Hervormde Kerk 1699
  • Mittelnkirchen (Altes Land bei Hamburg): St. Bartholomäus 1688
  • Nieuw Scheemda (Niederlande, Prov. Groningen): Hervormde Kerk 1699
  • Noordbroek (Niederlande, Prov. Groningen): Hervormde Kerk 1696
  • Norden (Ostfriesland): St. Ludgeri 1693
  • Peize (Niederlande, Prov. Drenthe): Hervormde Kerk 1697
  • Pellworm (Schleswig-Holstein): Alte Kirche 1711
  • Sneek (Niederlande, Prov. Friesland): Martinikerk 1711
  • Stade: St. Cosmae 1676
  • Steinkirchen (Altes Land bei Hamburg): St. Nicolai et Martini 1687
  • Uithuizen (Niederlande, Prov. Groningen): Hervormde Kerk 1701
  • Weener (Niedersachsen): Reformierte Kirche 1710
  • Wegeleben (Sachsen-Anhalt): St. Peter und Paul, 1698 (Orgelprospekt)
  • Zwolle (Niederlande, Prov. Overijssel): Grote Kerk (Michaelskerk) 1721; plejparte finkonstruite de Franz Caspar Schnitger

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gustav Fock, 1974, S. 271
  2. Gustav Fock, 1974, S. 283

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gustav Fock: Arp Schnitger und seine Schule. Ein Beitrag zur Geschichte des Orgelbaues im Nord- und Ostseeküstengebiet. Bärenreiter, Kassel 1974, ISBN 3-7618-0261-7 (grundlegend, mit Bibliographie)
  • Cornelius H. Edskes: Het orgel van de Martinikerk te Groningen. in: Het Orgel 81, 1985, S. 282–286
  • R. Jaehn: Unbekannte Barockorgeln in Mecklenburg – Nachträge zur Arp-Schnitger-Forschung. in: Mecklenburg. Jahrbuch 105, 1985, S. 7–36
  • Günter Seggermann: Eine bisher unbekannte Orgel Arp Schnitgers. in: Ars Organi 35, 1987, S. 99–103
  • M. M. Ferreira: Arp Schnitger: Dois orgãos congeneres de 1701. Suas destinaçoes atuais e características tecnicas. Rio de Janeiro, 1991
  • B. Schwarz und Uwe Pape: 500 Jahre Orgeln in Berliner Ev. Kirchen. 2 Bde. Berlin, 1991
  • Heimo Reinitzer: Die Arp-Schnitger-Orgel der Hauptkirche St. Jacobi in Hamburg. Hamburg: Christians, 1995
  • Harald Vogel, Günter Lade Nicola Borger-Keweloh: Orgeln in Niedersachsen. Bremen: Hauschild, 1997 (mit Bibliographie)
  • Peter A. Golon: Schnitger und Basedow. Neuigkeiten über die Gründerjahre einer stilbildenden Orgelbauwerkstatt. in: Ars Organi 46, 1988, S. 74–78
  • Bert Veening (Hrsg.): 350 Jaar Arp Schnitger. Groningen, 1998.
  • Het Historische Orgel in Nederland, [Orgelenzyklopädie] bisher 9. Bde. Amsterdam, 1997–2004.
  • Stef Tuinstra: Arp Schnitger - auf der Suche nach dem authentischen Klang. In: Basler Jahrbuch für historische Musikpraxis. 22/1998. Amadeus Verlag, Winterthur 1999, S. 157-178.
  • Albrecht Schneider, Richard von Busch, Lüder Schmidt: Klanganalysen an Arp Schnitger-Orgeln. In: 'Critica musica'. Studien zum 17. und 18. Jahrhundert. Festschrift für Hans-Joachim Marx. Stuttgart, Weimar: Metzeler 2001, S. 174-192.
  • Ibo Ortgies und Frank van Wijk: 'Reyne Harmonie' in Alkmaar. Stemming en temperatuur in Nederland in de 17de en 18de eeuw. in: Het Orgel 99, 2003, Nr. 3, S. 12–36 (mit Bibliographie). [Der Artikel bezieht sich sowohl auf die Temperatur der Alkmaarer Orgel als auch auf die Stimmpraxis der Schnitger-Schule sowie der Niederlande im Allgemeinen.]
  • Uwe Pape und Winfried Topp: Orgeln und Orgelbauer in Bremen. Berlin: Pape, 2003.
  • Joel Speerstra (Hrsg.): The North German Organ Research Project at Göteborg University. Göteborg, Universität Göteborg, 2003.
  • Peter van Dijk: Een pronkjuweel op het Hogeland. Het Arp Schnitger-orgel te Uithuizen. Zutphen: Walburg, 2004.
  • Ibo Ortgies: Arp Schnitger. In: Die Musik in Geschichte und Gegenwart, Personenteil. Bd. 14, hrsg. Ludwig Finscher, Sp. 1529–1532. Kassel: Bärenreiter, 2005. [Das dort angegebene Taufdatum 9. Feb. 1648 ist falsch. Richtig ist das Taufdatum 9. Juli 1648.]
  • Ibo Ortgies A Meeting of Two Temperaments: Andreas Werckmeister and Arp Schnitger. In: Music and Its Questions: Essays in Honor of Peter Williams, hrsg. von Thomas Donahue. USA, erscheint 2007. [Ca. 25 Seiten].

Diskografio[redakti | redakti fonton]

  • Arp Schnitger auf Reisen, Werke von J.S.Bach, G.Böhm, V.Lübeck, F.Sweelinck und D.Bŭtehude - Uwe Droszella, Orgel - ES-DUR ES 2011
  • Arp-Schnitger Gesellschaft e.V. (Hg.): Arp Schnitger in Niedersachsen. Detmold: Musikproduktion Dabringhaus und Grimm 2002, 2 CDs. (Sämtliche Schnitger-Orgeln in Niedersachsen, präsentiert von einem internationalen Team junger Organisten unter der künstlerischen Gesamtleitung von Harald Vogel)
  • Stichting Groningen Orgelland (Hg.): Arp Schnitger in Nederland. Groningen (NL): Stichting Groningen Orgelland 2003, 2 CDs. (Sämtliche Schnitger-Orgeln der Niederlande, präsentiert von den Organisten V. van Laar, L. Lub, J. de Vries und S. de Vries unter der künstlerischen Gesamtleitung von Cor H. Edskes)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]