Alkmaar

| Municipo Alkmaar | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Flago de la municipo Alkmaar | Blazono de municipo Alkmaar | ||||
| nederlanda municipo | |||||
| |||||
| Provinco | Nord-Holando (Noord-Holland) | ||||
| Urbestro | Piet Bruinooge | ||||
| Ĉefloko | Alkmaar | ||||
| Areo - Tero - Akvo |
31,22 km² 30,22 km² 1 km² | ||||
| Loĝantaro - Loĝdenso |
94.216 (1-a de julio 2006) 3118 loĝ./km² | ||||
| Geografia situo | 52° 38′ N, 4° 45′ O (mapo)52.6333333333334.75Koordinatoj: 52° 38′ N, 4° 45′ O (mapo) | ||||
|
| |||||
| Gravaj trafikaj arterioj | A9 N9 N203 N242 N243 N244 N245 N508 N510 N512 | ||||
| CBS-municipokodo | 0361 | ||||
| Telefona kodo | 072 | ||||
| Poŝtkodo | 1800–1831 | ||||
| Oficiala retejo | https://www.alkmaar.nl/ | ||||
Alkmaar (esperantigite Alkmaro) estas urbo kaj municipo en la nederlanda provinco Nord-Holando (Noord-Holland). Laŭ la stato de 2021 en la municipo vivis 109 896 loĝantoj sur areo de 31,22 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 520 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Dijk en Waard, Heiloo, Bergen, Beemster, Wormerland, Zaanstad, Uitgeest, Castricum kaj Koggenland. Ekde la komenco de 2015 ankaŭ la eksaj najbaraj minicipoj Schermer kaj Graft-De Rijp apartenas al la urba areo.

Ĝi i.a. estas konata pro la fromaĝo-bazaro kiu okazas ekde la unua vendredo en aprilo ĝis inkluzive la unua vendredo en septembro, ĉiun vendredomatenon de la 10-a horo - 12-a horo. Ĝi estas unu el la kvar fromaĝobazaroj, kiuj ankoraŭ ekzistas en Nederlando. La bazaro okazas antaŭ la Waag (pesejo), kiu ankaŭ servas kiel loko por la Holanda Fromaĝomuzeo kaj la turisma oficejo. En la urbo aktivas interalie la futbalklubo Alkmaar Zaanstreek (AZ).
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- Hendrik Dirk Kruseman van Elten (1829-1905), pentristo, litografo kaj redaktisto
- Willem Hofdijk (1816-1888), verkisto kaj pedagogo
- Nycke Groot (n. 1988), manpilkistino
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]
Bath en Britio ekde 1945
Bergama en Turkio ekde 2000
Darmstadt en Germanio ekde 1958[1][2][3]
Tata (Hungario) en Hungario ekde 1985
Troyes en Francio ekde 1958
Uitenhage en Sud-Afriko
La Esperanto-klubo Alkmaro havas kontaktojn kun 3 ĝemelurboj, nome: Tata en Hungario, Darmstadt en Germanio kaj Troyes en Francio. Tiuj kontaktoj devenas el la oficialaj komunumaj kontaktoj inter la urboj. En la klubo estas ankaŭ membroj el la ĉirkaŭaĵo, i.a. el Heerhugowaard. Kaj tiu municipo havas rilatojn kun Kalisz, Pollando (tial la klubo ĉiam ankaŭ invitas la Esperantistojn el Kalisz), kaj kun la Esperanto-Grupo de Brescia (Breŝo), Italio.
Laŭ televida raportaĵo de la regiona televido NH Nieuws (novaĵoj de Norda Holando) el 2013 en la municipa vilaĝo West-Grafdijk (ĝis 2014 en la najbara municipo Graft-De Rijp) antaŭ 1940 laudire praktike ĉiu vilaĝano parolis Esperanton.[4] La Dua mondmilito abrupte disbatis tiun idilion. Kompreneble tiu epoko ankaŭ en 2013 jam estis tiom distanca, ke la nunaj vilaĝanoj ankoraŭ memoras ke tiel estis, sed nun neniu plu flue parolas la lingvon, nur iuj maljunuloj ankoraŭ memoras unuopajn vortojn. Restas nur iuj memoroj kaj memoraĵoj, kiel vitra florvazo kun esperanta skribaĵo...
Esperanto
[redakti | redakti fonton]La nomo de la bulteno de la Esperanto-klubo el Alkmaar estas Fromaĝokloŝo.
Esperantistoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Städtepartnerschaft Alkmaar (germane en la oficiala retejo de Darmstadt)
- ↑ Maria Merla: raporto pri ĝemelurba renkontiĝo de 2011 en Esperanto aktuell (esperante)
- ↑ Detlef Haußner: prelego pri la ĝemelurbaj kontaktoj en la jubilea 100-a Germana Esperanto-Kongreso 2023 (esperante)
- ↑ la raportaĵo de la regiona televido NH Nieuws el 2013 pri la esperantlingva pasinteco de la vilaĝo West-Grafdijk (nederlande)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]la akcizoturo ĉe la bierkajo |
la fromaĝomuzeo en la historia domo Waag (pesejo) |
la urbo-oficejo de Alkmaar |
Geestmolen (Spiritmuelejo) |
mapo de Alkmaar el 1652 |
urbodomo |
la fromaĝofoiro en Alkmaar en 2001 |
polderopumpila pseŭdomuelejo De Viaan |
De Ambachtsmolen (Metia muelejo) |
| Provinco Nord-Holando | |
|---|---|
| Aalsmeer | Alkmaar | Amstelveen | Amsterdamo | Beemster | Bergen | Beverwijk | Blaricum | Bloemendaal | Castricum | Den Helder | Diemen | Dijk en Waard (kun Heerhugowaard kaj Langedijk) | Drechterland | Edam-Volendam | Enkhuizen | Gooise Meren | Haarlemmerliede en Spaarnwoude | Haarlemmermeer | Harlemo | Heemskerk | Heemstede | Heiloo | Hilversum | Hollands Kroon | Hoorn | Huizen | Koggenland | Landsmeer | Laren | Medemblik | Oostzaan | Opmeer | Ouder-Amstel | Purmerend | Schagen | Stede Broec | Texel | Uitgeest | Uithoorn | Velsen | Waterland | Weesp | Wijdemeren | Wormerland | Zaanstad | Zandvoort | |
| Nederlando | Provincoj | Municipoj | |










