Stede Broec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
ISO
Komunumo Stede Broec

Flago de la komunumo Stede Broec

Blazono de komunumo Stede Broec

Flago de la komunumo Stede Broec Blazono de komunumo Stede Broec
Situo de la komunumo Stede Broec
Provinco Norda Holando
Urbestro
Ĉefloko Bovenkarspel
Areo
 - Tero
 - Akvo
14,31 km²
12,53 km²
1,78 km²
Loĝantaro
 - Loĝdenso
21 702 (1-a de januaro 2019)
1516 loĝ./km²
Geografia situo 52° 42′ N, 5° 14′ O52.7011111111115.225Koordinatoj: 52° 42′ N, 5° 14′ O
Gravaj trafikaj arterioj N307, N505,
fervojo
Enkhuizen-Amsterdam
Poŝtkodo 1610–1614
Oficiala retejo http://www.stedebroec.nl/
v  d  r
Information icon.svg

Stede Broec (Pri tiu ĉi sono prononco) estas komunumo en la regiono Okcidenta Frislando en la nederlanda provinco Noord-Holland. La komunumo havis 21 702 loĝantojn (1-1-2019) kaj areon de 16,4 km². Stede Broec limas al Enkhuizen kaj situas ĉe la Markermeer (fako de la IJsselmeer).

Stede Broec konsistas el la vilaĝoj Bovenkarspel, Grootebroek kaj Lutjebroek (de oriento al okcidento). Tiuj vilaĝoj situis jam delonge unu kontraŭ la alia, sed ekde la 1970-aj jaroj Bovenkarspel kaj Grootebroek tute kunfandiĝis, pro kio ambaŭ vilaĝoj fakte formas unu loĝlokon. La pli malgranda Lutjebroek situas tamen iom malfiksite de tiu ĉefa nukleo.

Dum longa tempo hortikulturo (kun inter aliaj florbulba kulturado) estis la plej grava ekonomia aktiveco en la vilaĝoj de la komunumo. Ekde la grandaj plivastigo Stede Broec tamen ĉefe funkcias kiel navedula komunumo por la Randstad kaj la pli grandaj loĝlokoj en Noord-Holland.

En la norda parto de la komunumo situas la distro- kaj naturareo "Het Streekbos".

Muelejo Ceres en Bovenkarspel
Topografia mapo