Beverwijk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
ISO
Komunumo Beverwijk

Flago de la komunumo Beverwijk

Blazono de komunumo Beverwijk

Flago de la komunumo Beverwijk Blazono de komunumo Beverwijk
Situo de la komunumo Beverwijk
Provinco Norda Holando
Urbestro
Ĉefloko Beverwijk
Areo
 - Tero
 - Akvo
19,60 km²
17,82 km²
1,78 km²
Loĝantaro
 - Loĝdenso
40.000 (1-a de julio 2014)
2054 loĝ./km²
Geografia situo 52° 29′ N, 4° 39′ O52.4833333333334.65Koordinatoj: 52° 29′ N, 4° 39′ O
Gravaj trafikaj arterioj A9, A22
Telefona kodo 0251
Poŝtkodo 1940–1949
Oficiala retejo http://www.beverwijk.nl
v  d  r
Information icon.svg

Ltspkr.pngBeverwijk (52° 29′ N, 4° 39′ O52.4833333333334.65) estas urbo kaj komunumo en la nederlanda provinco Norda Holando (Noord-Holland). La komunumo havis (je la 1-a de julio 2006) 36 605 loĝantojn kaj havas areon de 19,60 km² (de kiu 1,78 km² estas akvo). Ĝi konsistas el la urbo Beverwijk kaj la vilaĝo Wijk aan Zee.

Antaŭ ĉio Beverwijk estas konata pro ĝia bazaro, la plej granda kovrita bazaro de Eŭropo. Ankaŭ ĝi havas centron por brulvunditoj, en la Ruĝa Kruco Hospitalo.

La plej grava industrio en la ĉikaŭaĵo estas la altfornoj de Corus iom sude de Beverwijk en Velsen-Noord.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Granda preĝejo kun Wijkertoren (turo);
  • Biendomo de Jan Bicke;
  • Domegoj Akerendam, Scheijbeek, Westerheem (17-a jarcento de Amsterdamaj komercistoj)
  • La "Lunetoj" (defendolinio) (1800)
  • Vilaĝa preĝejo de Wijk aan Zee
  • Sale muzeo "miniwonderland" (miraklolandeto)
  • Episkopa seminario
  • Muzeo Kennemerland
  • Kastelo Konighsbergen
  • La romkatolika kupolpreĝejo
  • Sporthalo "La Baleno"
  • Plej logas la "Nigra Bazaro", la plej granda tegmentita vendohalo en Eŭropo

Historiaj eventoj[redakti | redakti fonton]

  • Sankta Agatha aperis al virgulino fluganta antaŭ vikingoj: memorigas Sint Agathendijk (digo), Agatha-preĝejo, Sint-Agathendorp (kvartalo): patronino de brulvunditaj->la fama brulvundita centro en Beverwijk.
  • La unua dom-post-doma razio en Nederlando 10 aprilo 1944 kunigis 500 vestaĝojn el Velsen-Noord kaj Beverwijk. 63 el ili pereis: ĉiujara memoro.
  • 1977: unua meblobulvardo de Nerlando(Sen parkadproblemo)
  • Samjare "batalo de Beverwijk" inter fanoj de la futbalkluboj Feyenoord kaj Ajax: unu mortis.
  • 2010: Ekkonstruo de nova urbodomo inter la stacidomo kaj Cine World; kun la novigo de Breestraat (butikcentro) la sola projekto financebla urbaprivilegio 1298, sed el du kernoj: de Wijc kaj Beverhem (hejmo de ĝermano Bever)

Gravaj eventoj[redakti | redakti fonton]

  • Julie: Juan-Arta Festvalo (Angle) en parko Westerhout
  • Ĉevalkuradoj en Breestraat k.a. sportoj; art-semajno

Ĝemelaj Urboj[redakti | redakti fonton]

Esperanto en Beverwijk[redakti | redakti fonton]

Estis "Stelrondo" ĝis 1997. Nun estas Esperanto klubo en Heemskerk. Por la kontaktoj en Pasporta Servo vidu Lokaj informejoj pri Esperanto [1].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]